Filozofio













Filozofio estas intelekta disciplino aŭ scienco, kiu strebas interpreti kaj kompreni la mondon kaj la homan ekziston. Kontraste al aliaj sciencoj, la kampo de la filozofio ne estas limigebla al difinita aro de temoj kaj metodoj. Homoj el diversaj epokoj kaj socioj tre malsame respondis kaj respondas la demandon pri la plej gravaj taskoj kaj temoj de la filozofio.


Ĝi okupiĝas interalie pri esto, moralo, logiko, scio, vivo, morto, amo, vero kaj dio. Pensante pri la plej fundamentaj temoj, la filozofoj traktas (ofte laŭ momenta bezono) ankaŭ demandojn pli specifajn; ekzemploj estas aborto kaj eŭtanazio.


En la filozofio tre gravas racieco — ĝi estas ĉefa bezono por la kritiko de la kono. Filozofajn sistemojn devas krei raciajn argumentojn (paradokse eĉ en neracia filozofio). Laŭ multaj filozofoj la filozofio estas la ununura scienco, kiu konstituas ĉiujn sciencojn. Tial la filozofio estas ofte difinita kiel pensa esplorado. Tiu esplorado neniam kontraŭdiru la logikon, kiu estas grava parto de la filozofio.





Rafaelo: La platona Akademio. I.a. filozofoj estas prezentitaj: Anaksimandro, Heraklito, Parmenido, Sokrato, Platono, Aristotelo, Alkibiado, Hipatio, Antisteno, Diogeno, Ksenofono, Epikuro, Pitagoro, Ptolemeo, Zaratustro kaj Averroes




Enhavo






  • 1 Difino de filozofio


    • 1.1 Ĉefa problemaro de la filozofio


    • 1.2 Filozofio kaj ideologio




  • 2 Etimologo kaj origino de filozofio


  • 3 Filozofiaj tradicioj


    • 3.1 Hinda filozofio


    • 3.2 Ĉina filozofio


    • 3.3 Persa filozofio


    • 3.4 Filozofio de la Okcidento


      • 3.4.1 Filozofio klasika


        • 3.4.1.1 Filozofio de la antikvaj Grekoj kaj Romanoj


          • 3.4.1.1.1 La epoko antaŭ Sokrato


          • 3.4.1.1.2 La epoko klasika


          • 3.4.1.1.3 La epoko helena




        • 3.4.1.2 Filozofio mezepoka


          • 3.4.1.2.1 Araba filozofio


          • 3.4.1.2.2 Skolastika filozofio






      • 3.4.2 Filozofio nuntempa


        • 3.4.2.1 Humanismo


        • 3.4.2.2 Raciismo kaj empiriismo


        • 3.4.2.3 Klereca epoko


        • 3.4.2.4 Revolucio Kantia


        • 3.4.2.5 Idealismo germana kaj pola


        • 3.4.2.6 Pozitivismo




      • 3.4.3 Moderna filozofio


        • 3.4.3.1 Kontinenta filozofio


        • 3.4.3.2 Analiza filozofio








  • 4 Filozofio de la Esperanto-movado


  • 5 Gravaj filozofiaj terminoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Difino de filozofio |


La difino de filozofio ŝanĝiĝis dum la historio. Tiun fenomenon influas progreso de scienco kaj redifinado de ĉefaj ideoj konforme al animo de epoko. Filozofio estas do indico de la karaktero de la epoko kaj eĉ ĝi strekas historion de la civilizo.


Ĉiu epoko prezentas malsaman difinon de la filozofio. Difino estas do konforma al la rilato de la filozofio al la mondo. Ekzemple al Platono, kiu sian sistemon filozofikan konstruis per la metafiziko, filozofio estis scienco metafizika, kaj al pozitivisma filozofio ĝi eĉ ne ekzistas. Filozofio tamen okazas en ĉia pensado. Eĉ instalado, ke io estas malfilozofia estas instalado filozofia (parolis M. Krąpiec). Filozofio kreadas do la ĉefan problemaron de ĉia scienco kaj arto.


Multaj filozofoj opinias, ke filozofio estas scienco eĉ moderne. Ekzemple Husserl, kiu sian fenomenologion konstruis per matematiko kaj sciteorio, opiniis, ke filozofio estas eĉ scienco ekzakta (sciencoj ekzaktaj estas ekzemple matematiko, fiziko, kemio ktp). Fenomenologio, kiu estis uzita en multaj sciencoj moderne vere emigas multajn filozofojn al tezo, ke filozofio estas scienco, aŭ strikte- sciencado.



Ĉefa problemaro de la filozofio |


Filozofio okupiĝas pri:



  • Problemoj rilataj al la scio pri la vero (realo, naturo, mekaniko). Gravaj problemoj de la moderna filozofio rilatas al la kognitivistiko kaj la psikologio.

  • Problemoj pri la esto, la ekzisto kaj ekzistaĵoj: Kategoriigo de ekzistaĵoj (ekzemple fizikaj objektoj kontraste al abstraktaj konceptoj); ligo inter ekzistaĵoj kaj fenomenoj; strukturo kaj naturo de la esto, substanco, aĵo, nenio ktp.

  • Problemoj de la aksiologio: Etiko, moralo, virto, menso, konscienco, estaĵo de valoroj. Hierarkioj de valoroj. Difinado de ĉefaj valoroj de homo (ekz. bono, malbono, vero kiel valoro). Kaj ankaŭ estetiko — la esplorado de la naturo de beleco, teorioj de verko (ekz. teorio de verko literatura, muzika, ktp).

  • Problemoj pri supernaturaĵoj: Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj aŭ neniu dio? Al tio ankaŭ rilatas la problemo de la kaŭzo de ekzistado de la mondo.


Oni povas dividi la filozofion en diversajn branĉojn: la ontologion (kiun multaj konsideras parto de la metafiziko; antikve oni nomis ĝis la fiziko), la sciteorion, la logiko, la filozofion de scienco, kaj la aksiologion (i.a. estetiko, etiko; antikve konata kiel la etiko). Ĉe kelkaj universitatoj ontologio kaj teologio estas partoj de la metafiziko.



Filozofio kaj ideologio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ideologio.

Filozofio komprenata kiel mondkoncepto, intenca komprenado mondon estas ofte miskomprenata kiel ideologio. Tiu fenomenas plej ofte en propagando kaj politiko kie scienca filozofio estas misuzata al potenco de la ŝtato (aŭ anarkio). Ideologio fenomenis jam en ĉiu historio de ŝtatoj sed plej ofte estas kunigita kun naziismo kaj komunismo- ekzemploj de plej mortigintaj modeloj de ideologio en historio. Inter ideologioj oni povas rigardi: naciismon, socialismon, slavofilismon, klerikalismon, panhelenismon, panislamismon ktp. Laŭ multaj filozofoj ideologio estas malsekura al vero kaŭze de ĉia interna intencismo. Ideologio de filozofoj devas laŭ multuloj esti batalado kun ideologio kaj intencismo. La esperantaj homaranismo kaj tutmondiĝa ideo (tutmondiĝo) estas ankaŭ ideologioj.



Etimologo kaj origino de filozofio |


La nocio filozofio estis verŝajne unue uzita en la vortkunigo ὁ φιλόσοφος (aŭ ἡ φιλοσοφία) fare de Heraklito en lia fama verko Frazoj. Unue ĝi estis komprenata kiel amado kaj adorado al saĝo kaj scio. La filozofio aperis origine kaŭze de subita bezono de scienco kaj morala edukado. Tiu apero estas opiniata hodiaŭ kiel la unua kleriĝo de la mondo (la dua kleriĝo estus tiam la Kleriĝo Klasikisma). Alian komprenadon de tiu vorto prezentas Pitagoro. La vorto φιλοσοφος signifas homon, kiu okupiĝas pri ĝenerala scienco. Laŭ posteaj komentistoj Pitagoro komprenadis filozofion kiel amon de saĝo, ĉar ĉio estas saĝo, sed nur per amo de ĝi kono estas ebla. Poste la filozofio estis komprenata fare de Platono kaj Aristotelo kiel “la unua scienco”. La saĝo de Aristotelo estis poste dividita fare de Andronikos el Rodos en specojn de sciencoj kiel la hodiaŭaj, i.a. fiziko, logiko, kosmologio, psikologio kaj aliaj. La filozofio estis do la patra scienco de ĉiuj aliaj sciencoj; ĉiujn sciencistojn ĝis la formiĝo de la moderna scienco oni eĉ nomis filozofojn (ekz. Leonardon da Vinci, Kopernikon kaj Paracelson).


La historio de filozofio estas la studo de filozofiaj ideoj kaj konceptoj tra tempo. Temoj specife ligitaj al historio de filozofio eble inkludos (sed ne estas limigitaj al): Kiel ŝanĝoj en filozofio povas esti enkalkulitaj kaj rakontitaj historie? Kio motivigas la evoluon de pensaro en sia historia kunteksto? Al kiu grado filozofiaj tekstoj de antaŭaj historioj laŭ epokoj povas esti komprenitaj eĉ hodiaŭ?



Filozofiaj tradicioj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sistemo filozofia.

En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian. Iom aparte de ambaŭ ankoraŭ ekzistas la Afrika filozofio.



Hinda filozofio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hinda filozofio.




Budho


Estis fondita per saĝoj de la religiaj majstroj de ĝajnismo, budhismo kaj hinduismo. Ĝi fenomenis unue en Vedoj kaj precipe en Upaniŝado kie estas prezentitaj saĝoj pri la naturo de la mondo. De teologio de Kriŝno devenas ankaŭ multaj refleksioj pri la spiritualismo de la mondo. Hinda filozofio formigis ankaŭ materialismon kaj ateismon.
Multuloj opinias, ke budhismo ne estas religio sed filozofio, tamen kulto de Budho rigardebla ekzemple en tibeta lamaismo prezentas alie. Unue tamen Budho opinis, ke mondo estas maja- la sonĝo, Dio ne ekzistas kaj estas nur simpla iluzio. Homo laŭ li devas do strebi al libero de la sufero (laŭ Budho: sufero = vivo) per la okobla vojo al nirvano- liberiĝo de la ĉiama renaskado.



Ĉina filozofio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉina filozofio.

Ĉina filozofio estis fondita nerilate al hinda filozofio. Ĝi devenis de politika tradicio. Unue estis dominanta konfuceanismo, poste taoismo kaj leĝismo. Poste al Ĉinio alvenis budhismo.


Ĉefa iniciatinto de tiu filozofio estis Konfuceo. Li kreis filozofion de la saĝo en la potenco. Lia saĝo estas filozofio de la vivo de socio, ĝustaj manieroj, edukado kaj potenco de la ŝtato. Tiu filozofio estis la fundamento de la politiko de la ĉina imperio.
Alia filozofio estas novtaoismo kiu devenis de la mistika sistemo taoismo. Ĝia esenco estis metafiziko kaj kosmologio. Moderne ĉina filozofado okupiĝas pri historio de la kulturo kaj ideo.





Konfuceo



Persa filozofio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Persa filozofio.

Elementoj de filozofio estas rigardeblaj en saĝo de Zaratustro. Li prezentis ĉefe neoplatonikan sistemon (neniu scias kiam vivis Zaratustro; Aristotelo opinias ke li naskiĝis 2000 jaroj antaŭ Sokrato; kvankam tio lia sistemo similigas gnostikismon neoplatonikan) de la komprenado mondon. Ĝi tre similigas gnozan maniĥeismon kaj prezentas duoblan naturon de la mondo- bona kaj malbona. Zaratustro estas persono de la verko de Friedrich Nietzsche- "Tiele parolis Zaratustro".



Filozofio de la Okcidento |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Okcidenta filozofio.

Filozofio de la okcidento estas plej riĉa en revolucioj filozofiaj ĉeestangataj kun desorĉado mondon de Max Weber. Laŭ li filozofio devis fondiĝi de la miro (kiel ĉe Aristotelo) kaj la dubo. Multuloj tamen diskutas ĉu filozofio okcidenta estis fondita de religio greka ĉu de esploroj de vojaĝantaj en mondo Helenoj.


Okcidenta filozofio rilatas al la unua filozofio- filozofio de la antikva Grekio, filozofio de Romo kaj mezepoka araba filozofio. Ĝi estis influita de la neoplatonismo kaj tradicio hebreokristana.



Filozofio klasika |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Filozofio klasika.

Filozofio klasika estas ero de filozofio de la antikva epoko al la Renesanco. Multuloj opinias, ke filozofio nuntempa komenciĝis en momento de kopernika revolucio.



Filozofio de la antikvaj Grekoj kaj Romanoj |


La epoko antaŭ Sokrato |




Taleso


Filozofio de la antikva Grekio estas la unua filozofio en historio de la Grekio. Elementoj de filozofio oni rigardas ĉe poemoj de Homero kaj Heziodo. La unua konata filozofo estis tamen Taleso de la Mileto kiu laŭ multaj informoj fondis en Mileto skolon filozofan. Li opinis, ke ĉio estas konstruita per la akvo kaj ĉio ĝin konsistas. Li tiel komencis filozofion de la naturo. Liaj lernuloj- Anaksimandro kaj Anaksimeno disvolvis ĝin al nivelo similantan ontologion (precipe kreado de la nocio arĥe kaj senfineco). Poste Heraklito priskribis ĉiaman ŝanĝadon formigante nocion de movo. Lia kontraŭlo- Parmenido el Elajo, kreinto de la ontologio, opinis ke la movo ne ekzistas, ke ekzistas nur unua esto- la mondo- kaj malesto ne ekzistas. Li kreis do la unuan kriterion de estado de esto- kriterio de la sameco, kiu agnoskas, ke esto ne estas sama kun malesto kaj ĉio kio estas malesto simple ne ekzistas. Lia lernulo- Zenono el Elajo kreis ankaŭ unuajn paradoksojn per kiuj pruvas ke movo ne ekzistas. Grava filozofo estis ankaŭ alia filozofo de la naturo, adepto de Heraklito- Empedoklo, kiu opinis, ke mondo estis formigita de la kvar elementoj (flamo, akvo, aero, tero) kaj evoluigas per evolucio. Adepto de Parmenido kaj Zenono, monistoj- Leŭkipo- opinis, ke ekzistas nedividebla, konstruanta mondon parteto nomata atomo. Demokrito disvolvis tiun agnoskon kaj opinis, ke mondon oni povas koni nur per mema racio (raciismo), en ontologio formigis la nocion de vakuo kaj disvolvis nocion de harmonio kaj kredeble kreis estetikon. Grava filozofo estis ankaŭ Anaksagoro kiu estas opinita kiel la unua ateisto. Neniu scias kion precize opinis pitagorismanoj sed laŭ legendo ili opinis, ke mondo oni povas priskribi kaj koni per matematiko kaj ekzistas reenkarniĝo.



La epoko klasika |



Alegorio de la filozofio kun Sokrato kaj Platono


La epoko klasika estas la epoko de unuaj sofistoj kiu disvolvadis filozofion de la naturo en etiko, politiko, ontologio kaj sciteorio. La unuaj sofistoj estis Protagoro kaj Gorgio. Protagoro estis kreinto de relativismo. Li mem estis ankaŭ la unua agnostikisto kaj disvolvadis scipovon de eristiko- la scipovo de sukcesa diskutado. Gorgio opinis, ke nenio ekzistas kaj ĉion oni povas envive atingi per simpla retoriko. Li estas ofte kunigata kun Friedrich Nietzsche laŭ sia filozofio similanta la nihilismon. Laŭ sofistoj ne ekzistas la vero, kion ili pruvis en paradokso de la Epimenido. Paradokso estis dissolvita per moderna filozofio analiza (Alfred Tarski). La idealo de la filozofo estiĝis tamen Sokrato. Tiu filozofo estas en ĉiuj skribaĵoj pri li priskribata kiel homo kiu demandis filozofie hazardajn Atenanojn. Oni ne povas scii kion li enfine opinis ĉar lia lernulo, Platono priskribante lin aldonis siajn opiniojn pri mondo al Sokrato. Ofte ĉia saĝo de la Sokrato estas memorigata en pensoj mi scias, ke mi nenion scias kaj la vera saĝulo estas tiu, kiu scias kion ne scias. Tamen al Platono estas atribuata filozofio pri la metafiziko. Inter multaj opinioj pri la mondo (multuloj opinias, ke Platono kreis unuan sistemon konsistantan ĉian penson en ĉia scienco kaj kulturo; tial laŭ fama frazo: ĉia filozofio estas piednoto al Platono) Platono kreis teorion de la metafiziko kie li interpretas agadon de ĉia sento kaj senco. Laŭ li Dio estas nur unua movulo (demiurgo) kiu kreas mondon per ideoj. Li kreis ankaŭ skolon filozofian nomatan Akademio. Lia lernulo, Aristotelo, kreis logikon (bedaŭrinde kun influo de la psikologismo) kaj sur ĝi li konstruis sian filozofion. Unue li okupiĝis pri sciteorio kaj eraro de la homa menso, ke trairi al teorio de la esto. Laŭ li la esto oni povas koni per kategorioj. Tiu konkretigo estas konado eston per abstrakto. Konstruata filozofio estis nekontraŭebla ĝis Koperniko. Li fondis ankaŭ sian skolon, konkurencan al Akademio, nomatan Likejono. Akademio estas hodiaŭ nomo de la universitato, Likejono estas nomo de liceo.



La epoko helena |

La epoko helena komencas ankoraŭ dum vivo de Aristotelo. Ĝi estas epoko de stoikoj, cinikoj, cineraikoj, epikurikoj kaj skeptikoj. Stoikismo estis kompleta sistemo filozofia kiun adeptis kaj disvolvadis Marko Aŭrelio, Zenono el Kitono, Cicerono, Seneko kaj Krizipo. Pejorative stoika homo estas tiu, kiu trankvile vivas en konscio, ke ĉio finiĝos bone. Cinikismo estas la unua filozofio nearistokrata. La plej fama fondinto, Antisteno en ontologio kreis reismon (nocio poste formigita per Tadeusz Kotarbiński). Lia plej fama lernulo- Diogeno- opinis, ke homo vivus per pleneco de la vivo nur kiam li vivus per tio, kio estas bezonata al vivo minimale. Cinikistoj disvolvadis senkonscie socialismon kaj ofte kunigantaj estas kun filozofio de Karlo Markso. Homo cinika pejorative estas tiu, kiu ne estimas plej fundamentajn valorojn. Cineraikistoj kaj epikurikoj opinis, ke homo vivus per pleneco de la vivo nur strebante kaj atingante agrablon (hedonismo). Dum baroko kaj klasikismo neohedonistoj francaj nomiĝis libertinistoj (fama libertinisto estis Don Juan aŭ Tartuffe). Skeptikistoj opinis, ke nenio estas certa kaj homo povas atingi ĉioscion, klerecon nur demandante (Seksto). Enfine Plotino revenigis metafizikon de Platono en novplatonismo. En ontologio li kreis nocion de unuaĵo al kiu ĉia esto venas. Konforme kun pitagoroj li renovis nocion de dualismo ontologia- ekzistis laŭ li mondo spirita kaj materia. Laŭ li homo povas koni ĉion per metafiziko.



Filozofio mezepoka |



Sankta Aŭgusteno


La unua kaj unu el plej grandaj filozofoj de la mezepoka filozofio estas Sankta Aŭgusteno el Hippo Regius. Li unue estis gnostika maniĥeisto sed li estis prozelitita per sia patrino, sankta Monika. Li kreis sistemon konforman al platonismo kaj religio katolika. Lia sistemo estas platonismo en kristanismo. Li kreis multajn pensojn revoluciajn al ontologio kaj gravaj en moderna filozofio. Ekzemple penso mi dubas, do mi estas, kiu estas opiniata kiel preciza formo de postea cogito ergo sum de Kartezio.



Araba filozofio |


Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Araba filozofio.

Tre grava por pensado okcidenta estas filozofio araba. Ĝi estis kreita per influo de platonismo kaj aristotelismo. Plej gravaj filozofoj de ĝi estas Aviceno kaj Averoeso.



Skolastika filozofio |




Sankta Tomaso


Skolastikismo estas plej populara ŝanelo de la mezepoka filozofio. Laŭ ĝi mondo estas teologie konstruita do ĉia pensado estas konforma al diaj reguloj. Plej gravaj skolastikoj estis Anselmo de Canterbury (aŭtoro de la ontologia pruvo), Abelardo, Duns Skoto kaj Roger Bacon. Plej grava skolastikisto estis Tomaso de Akvino kiu sian filozofion konstruis sur aristotelismo. Li estis kreinto de la fama pruvo de dia ekzistado. Laŭ li homo ekzistas nur dank’ al memoroj kiun li nomigas transcendentaloj. Li opinis ankaŭ ke en homo kaj en mondo estas la batalo de bono kaj malbono. Skolastiko komencis detruiĝi kiam William Ockham formigis tezon de la razilo. Laŭ ĝi oni ne povas multigi estojn super esto. Tial li dividis teologion de filozofio same detruante skolastikon.



Filozofio nuntempa |


Simbole filozofio nuntempa komencas de la eldono de Meditoj de Kartezio. Tamen ĝi fakte komencis de la revolucio de Koperniko kaj komenco de la Renesanco.



Humanismo |

Humanismo estas nocio formigita en 19-a jarcento. Ĝi rilatas al konceptoj de filozofio kaj kulturo de renesanca epoko. Ofte estas primemorigata kiel la moto de la humanismo frazo de Terencio- Mi estas homo kaj ĉio kio estas homa ne estas al mi fremda. Plej gravaj humanistoj estis Makiavelo, aŭtoro de libro Princo, kie li prezentas tutan teorion de la potenco (li estis ankaŭ kreinto de sistemo filozofia en kiu li agnoskas, ke historio ne povas ripeti), kaj Michel de Montaigne, kiu en siaj verkoj formigas nocion de oportunismo.





Koperniko


Skolastiko komencis finiĝi tamen razilo de la Okhamo ne povis ĝin tute fermi. Katolika preĝejo plu ĝin disvolvadis. Oni devis krei novan sistemon filozofian por la mondo kiu estus pruvita kaj nedetruebla. Enfine skolastiko estis finita per heliocentrika hipotezo filozofia de Koperniko kiu kreis fundamentojn de nuntempa astronomio. Adepto de Koperniko estis fama herezulo Giordano Bruno laŭ kiu ne nur tero ne estas centro de la mondo sed eĉ suno ne estas. Laŭ li ekzistas multaj mondoj- planedaj sistemoj- kaj multaj civilizoj.



Raciismo kaj empiriismo |



Frans Hals: René Descartes (1648)


La plej gravaj sistemoj filozofiaj de la nuntempa filozofio estis raciismo kaj empiriismo. Raciismo estis revenigita (el antikva epoko) de Kartezio. Kartezio elpensis la metodon de ĝenerala dubo: Kiam oni kreas filozofian sistemon, oni unue pridubu ĉion, kaj poste pripensu kion oni tamen povas scii. La unua afero, kiun oni povas scii, post kiam oni ekdubis pri ĉio, estas ke oni mem ekzistas, ĉar alikaze oni eĉ ne povus pensi pri sia propra ekzisto. Tion Kartezio esprimis per la fama frazo: Mi pensas do mi estas (cogito ergo sum).


Kartezio estis baroka filozofo sed liaj idealoj estis enfine prezentita kaj disvolvita nur en klasikismo. Tio, kio estas ankaŭ grava por Esperantistoj estas fakto, ke li estis unua homo en nuntempa epoko kiu esprimis bezonon de la lingvo internacia. Laŭ li povas esti lingvo kies gramatiko estus lernebla dum kelkaj horoj (laŭ Zamenhof esperantan gramatikon oni povas lerni en unu horo). Li opiniis, ke plej grandan sukceson atingus lingvo kreita de ekzistantaj, popularaj lingvoj tiel, ke vortoj estus rekonebla tuj per multaj homoj. Li tial estas influanto de estontaj projektoj de tutmondaj lingvoj aposterioraj.


Granda filozofo raciisma estis ankaŭ Spinozo, kiu kreis sistemon ontologian de la spiriteca mondo. Laŭ li ekzistas en ĉio potenco de Dio kiu ekzistas ĉie. Li estis inter la unuaj famaj senreligiaj homoj en Eŭropo (kvankam li kredis je Dio li forpuŝis lian familian judismon kaj malakordis kun kristanismo).





Leibniz


Alia granda filozofo estis Gottfried Leibnitz kiu kreis ontologian regulon de la pravo sufiĉa kaj regulo de la sameco. Li opinis ke Dio kreis la plej bonan mondon (tiun tezon mokis poste Voltero en Kandido). Enfine Blaise Pascal, kiu kreis sian paskalan agnoskon kaj disvolvadis skeptikismon de Montaigne.


Opozicie al raciismo ĉe Britujo disvolvadiĝis filozofio empiria. Laŭ ĝi homo povas koni mondon ne per la racio sed per la sperto. Grava empiriisto estis Bakono, kiu elpensis la bazojn de la scienca metodo. Poste John Locke kreis nocion de tabula rasa kaj rigardis, ke valoroj de la aĵoj estas ĉiam subjektivaj. David Hume, kreinto de la nuntempa skeptikismo, kreis la fundamentojn de pozitivisma kritiko de la metafiziko kaj teleologismon en filozofio. George Berkeley opiniis, ke mondo estas iluzio kaj konscio estas vera sed ne povas sin koni (vidu: idealismo, solipsismo).


Grava estas ankaŭ afero de filozofio de la politiko. Tre grava tie estas nomo de Thomas Hobbes kiu en la verko Leviatano opinis post Aristotelo, ke homaro, nacio bezonas unuan monarkon ke estu la ordo. Simile opinis Jean Bodin.



Klereca epoko |

Klereca epoko komencis en Francio dum klasikismo. Ĝi estis ege influita per Kartezio kaj finis sur la granda Franca Revolucio. Raciismo estas tial franca filozofio nacia. Sendube plej granda filozofo de la klereco estis Voltero. Li agis en granda organizacio kies celo estis krei unuan Enciklopedion. Gravaj filozofoj de la Enciklopedio estis Denis Diderot, Jean Jacques Rousseau kaj Jean Le Rond d'Alembert. Laŭ Rousseau homo estas bona sed malsana estas ideo de la ŝtato. Voltero estis kontraŭlo de tiu tezo. Li strebis kunigi raciismon kun empiriismo.



Revolucio Kantia |




Kantio


Immanuel Kant (esperante nomata Kantio), la plej granda filozofo depost la antikveco ŝanĝis tute la mondan koncepton de la antaŭaj epokoj. Li kreis nocion de la transcendeco kaj pruvis, ke homa konscio estas limigita. Laŭ Kantio povas esti, ke aĵoj konformiĝas al homa kono, inverse kiel oni opinis antaŭe. Sian sistemon Kantio nomigis revolucio kopernika.



Idealismo germana kaj pola |




Hegelo


Opoziciuloj de Kantio estis idealistoj. Plej grandaj de ili estas Hegelo kaj Friedrich Schelling. Hegelo kreis modernan dialektikon ontologian kaj laŭ ĝi konstruis plenan sistemon okupiĝantan pri ĉiaj sferoj de homa vivo. Hegelo opinis, ke ĉefa elemento kaj regulo de la mondo estas racio. Tiun dialektikon uzis Karlo Markso al sia filozofio kaj kreis modernan komunismon. Hegelo kreis filozofion nacian de sia nacio- idealismon, sed per la kreado tezon de cela historio (regulo de historiozofio) li influis mesianismon, polan filozofion nacian. Mesianismo agnoskas, ke homaro celas al unuigo en unu ideo tial, ke ĉiu homo estas same konstruita per Dio. De tiu filozofio estis kreita sistemo filozofia de Józef Hoene-Wroński, Karol Libelt (kiu opinis, ke ne racio sed um estas regulo de la mondo) kaj August Cieszkowski (kreinto de fama nocio: cibernetiko). Libelt opinis, ke mesianismo estas la filozofio de Slavoj. Laŭ li post epoko raciisma- Germana, estos epoko neraciisma- Slava en kiu oni pruvos ke ekzistas Dio kaj vero (filozofio ĝis filozofio analiza ne povis pruvi veron). neraciismo estos poste filozofio nacia de Rusoj kaj plej gravaj filozofoj de tiu sistemo estis Lev Ŝestov kaj Bierdiajev.



Pozitivismo |

Epoko pozitivisma estas epoko de filozofoj kiu opinis, ke ĉio agas konforme al ia ĉefa sistemo. Tial ne povas ekzisti metafiziko kaj eĉ filozofio (kiel agnoskis la Viena Rondo). Pozitivismo komenciĝis post koncepto de Darvino pri evolucio. Plej grandaj pozitivistoj estis John Stuart Mill kaj Jeremy Bentham, kreintoj de utilismo. Laŭ Bentham homo strebas al agrablo kiun oni povas atingi per uzado ĝustajn manierojn. Mill uzadis utilitarismon en ontologio sed ankaŭ en ekonomio. Li estis grava influanto ankaŭ por Markso. Mill senkonscie antaŭrigardis ankaŭ fino de psikologismo logika. Li estis ankaŭ kreinto de moderna liberalismo kaj batalis pri rajtoj de la virinoj. De utilitarismo estis formigita ankaŭ alia filozofio- pragmatismo. Fondinto de tiu filozofio- William James esploradis eston ne per ĝia esenco sed per ĝia bezono. Li opinis, ke celo de homo estas efikeco. Poste disvolvos liajn pensojn John Dewey kaj ĉia usonana pragmatismo.



Moderna filozofio |


Filozofio moderna rilatas al la plej grandaj revolucioj en la historio: la revolucioj komunismaj kaj socialismaj, la industria revolucio, la scienca kaj teĥnologia revolucioj (inkluzive de atom-energio), du mondmilitoj , la revolucio de internacia organizado, kaj la revolucioj kontraŭkomunismaj. Subitaj ŝanĝoj devigis, ke la homaro sekurigu la aferon de la paco en la mondo. En filozofia kampo ekzistas ankaŭ la ideo analizi filozofion per la historio de la ideoj.



Kontinenta filozofio |

Filozofio moderna en Eŭropo komenciĝis per la fondo de la fenomenologio fare de Husserl. Lia filozofio, nov-kanta, estas opiniata kiel la tria (post Koperniko kaj Kantio) revolucio filozofia. Unue Husserl forpuŝis eraron kiu estas faradita dum antaŭaj epokoj. Tiu eraro estas psikologismo. Poste, li kreis sistemon de la filozofio sen agnoskoj. Laŭ fenomenologio, tio, kion rigardas homo ne estas certe esto (neniu povas pruvi, ke ĝi estas) sed certe estas fenomeno. Tial same fenomenologio estas neracionala kaj logika sistemo. Fenomenologio havas ankaŭ sian konkretigon de la mondo, kiu estas nomata redukto fenomenologia. Studentino de Husserl, Edith Stein, priskribis tomismon (la filozofion de Sankta Tomaso) fenomenologie, kreante fundamentojn de novtomismo. Alia studento de Husserl, Martin Heidegger, uzis fenomenologion al sia propra filozofio. Li estis ekzistadisto. La ideo de ekzistadismo, aŭ ekzistencialismo, estis formigita per Kierkegaard kaj estiĝis unu el la plej popularaj filozofioj ĝishodiaŭe. Krom lia disvolvado de la ekzistadismo, Heidegger estiĝis unu el la plej gravaj filozofoj rilate al la historio de ideoj, diskutante pri ĉia tradicio filozofia. Li enfine fermis metafizikon kaj komencis krei ontologion ne sur esto sed sur estado (Sein). Tial li penis pruvi, ke antaŭa ontologio estis tute erara ĉar esto ne estas certa kaj nur estado estas certa. Liaj metodoj estis uzataj en nova sistemo filozofia- hermeneŭtiko. Sendube unu el la plej gravaj hermeneŭtikistoj estis Hans-Georg Gadamer kaj Paul Ricoeur kaj plu estas Władysław Stróżewski. Ekzistadismo estas tre populara en hodiaŭaj Eŭropaj sistemoj filozofiaj. Plej gravaj fundamentoj de tiu nova sistemo devenas de filozofio de Jean-Paul Sartre, Albert Camus, Henri Bergson kaj nihilisto ekzistenciala Friedrich Nietzsche. Nietzsche kreis filozofion nihilisman kiu agnoskas, ke ĉio strebas al superigado, preter la bono kaj la malbono ĉar Dio estas morta. Tial li parolis, ke homoj devas ankaŭ strebi al superhomeco. Li antaŭparoladis la finon de sia filozofio kaj plenumiĝon ĝin kiam homo ĝin forpuŝos. Li estas opiniata kiel ekzistadisto pro lia opinio, ke la homo estas sola kaj devas esti detruita per pli genia, do vivinda, potenco. Jean Paul Sartre opiniis, post Nietzsche, ke ĉio estas simple absurda kaj ke la homo devas strebi por ia valoro heroe ĉar nur batalo kun absurdeco estas valoro. Camus kaj Bergson kreis, post Heidegger, tre gravan ontologion de la homa kaj socia estado.



Analiza filozofio |


Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Analiza filozofio.

Vidu: Skolo Lvova-Varsovia


En Britujo, Usono, Germanio, kaj Pollando disvolviĝis tre grava sistemo filozofia kiu ne celas krei novajn sistemojn sed esplori kaj analizi la mondon al siaj plej ĉefaj kaj fundamentaj elementoj. Analiza filozofio estis iniciita per Gottlob Frege, kiu, same kiel Husserl, konstruis sian filozofion sur la matematiko. Elementoj de analizismo estas rigardeblaj ĉe Franz Brentano kaj George Edward Moore. La plej grandaj analizismaj filozofoj estis sendube Bertrand Russell, kiu opinis, ke ĉia matematiko povas esti priskribata per logiko, Ludwig Wittgenstein, kiu opiniis, ke ĉia kono de homo rilatas al homaj lingvoj, kaj filozofoj de la pola skolo analiza. Tre grava filozofo analiza estis ankaŭ Rudolf Carnap. Sistemoj, kiu formigis per esploroj de la filozofio analiza estas strukturismo, modernismo, postmodernismo, kaj nov-pozitivismo. Unu el la plej grandaj sukcesoj de la filozofio analiza estas la dissolvo de la paradokso de Epimenido per Alfred Tarski, kiu kreis novan, devigantan en moderna filozofio, difinon de la vero. Paradoksoj rigarditaj far Wittgenstein ne estas dissolvitaj ĝis hodiaŭ. Li penis pruvi, ke ĉia homa kono estas en lingvo, do oni devas analizi lingvon, por ke eble oni povu atingi filozofan sukceson. Bertrand Russell penis pruvi, ke la matematiko estas reduktebla al la logiko, kaj ke oni devas analizi la homan scion en ĝiajn logikajn atomojn, kiuj mem ne estas plue redukteblaj. Dank’ al filozofio analiza formiĝis nova fako de scienco- sociologio. Plej gravas kontinuigistoj de analiza penso estis Michel Foucault kaj Jacques Derrida. Hodiaŭ la plej gravaj filozofoj sociologiaj kaj postmodernismaj estas, inter aliaj, Sigmundo Bauman, Thomas Kuhn, kaj Francis Fukuyama.



Filozofio de la Esperanto-movado |





Zamenhof


Ankaŭ ekzistas filozofiaj ideoj ligitaj al la Esperanto-movado. Tamen estas dubinde ĉu oni vere povas paroli pri "Esperanta filozofio", aŭ ĉu nur temas pri filozofiumado de unuopaj esperantistoj lige al la idearoj de la Esperanto-movado.


Jam ĉe Zamenhof oni povas trovi filozofiajn ideojn: laŭ li, la homaro povas unuiĝi (simile kiel en mesianismo) nur kiam ĝi povas interkompreniĝi (same kiel en cibernetiko de Cieszkowski). Tial laŭ li enkonduko de la lingvo universala efikos kiel unuiĝo de ĉiuj homoj en kulturo, eduko kaj politiko. Zamenhof ne konsciis, ke per tiu maniero li kreis ideon de tutmondiĝo (jam en unuaj vortoj de la "Unua libro" li revas pri unuiĝo de homaro en unu grandan familion de samaj celoj kaj idealoj), kiu fakte estis prezentita post la 1-a mondmilito. Li esperis, ke ideo de unuiĝo per la lingvo estos grava en la mondo.


Kiam Esperanto komencis sukcesi, li tamen komencis krei novajn ideojn. Unua estis religia ideo hilelismo, kiu estis opozicio al kristanismo. La dua estis homaranismo - kiu laŭ Zamenhof povus esti interreligia kredo simile kiel Esperanto estas intergenta lingvo. Tamen homaranismo neniam trovis tiom da subteno kiel Esperanto; eĉ inter Esperantistoj ĝi ne havis multajn subtenantojn. Homaranismo agnoskas, ke ĉiuj homoj estas fratoj, tiel ke la plej natura maniero rilati al ili estas kun favora koro.


Grava sukceso por Zamenhof en la filozofia kampo estis, ke la projekto Esperanto estis agnoskita kiel ĝusta kaj bezoninda fare de la Amerika Filozofia Asocio en Filadelfio en la jaro 1888. Poste Zamenhof skribis en aldono al la "Dua libro", ke lia agado estas finita kaj Esperanto nun disvolvos sen li. En 1907 Zamenhof parolis en Ĝenevo, ke ne utileco de tiu lingvo estas grava por li sed la ideo por kiu vivon oferis Leopold Einstein, W. H. Trompeter kaj aliaj grandaj Esperantistoj. Francaj filozofoj Louis Couturat kaj Louis Leau kreis tamen Delegacion por Enkonduko de Lingvo Universala, kiu proponis "reformitan Esperanton", kiu fakte estis aparta lingvo, nome Ido. La malakordo inter Esperantistoj kaj kreinto de Ido, Louis de Beaufront tre malhelpis la Esperantan ideon. Oni povas konsideri la batalon pri lingvo universala ankaŭ kiel batalon filozofian.


La dua ideologio de Esperanto estis 'sennaciismo' . Laŭ ĝi la homoj devas forigi sian nacian identecon por iĝi nur "homoj de la mondo". La ideo estis iniciatita de la esperantisto Lanti en 1912. Tiu ideo estis tre riproĉita pro ĝia ideologieco kaj malemo por natura diverseco de homoj. Multaj filozofoj kaj sociologoj kiel Jacques Lacan aŭ hodiaŭ postmoderna Zygmunt Bauman opinias, ke nur per ŝirmado de diverseco la homaro havos plu etoson kaj hejmecon - la nocio de Sigmund Freud pri gardo de sia normaleco (sameco, simbolemeco). Laŭ kelkaj la ideo de sennaciismo estas kontraŭekzistadisma kaj socialema — laŭ sociologoj, se ĝi plenumiĝos, la historio finos kaj malaperos humanismo, sameco kaj morala valoro (koncepto de Jean Baudrillard).


Aksiologio de la lingvo Esperanto estis uzita de Esperantistoj kristanaj. Inter ili aŭtoroj de la manlibroj, ekz. pastro Jan Sidełko. Mem de Beaufront tradukis preĝaro kiu estis atestita per Eklezio. Tre grava kristana esperantisto estis ankaŭ granda filozofo: papo Johano Paŭlo la 2-a. Plej grava filozofo kristana kiu parolis kaj adeptis pri Esperanto estis rusa skribisto Lev Tolstoj kiu skribis, ke lernado de Esperanto estas la devo de kristano.


Pro tre grava ideo de homaro kaj socio en la esperantismo kaj homaranismo, tiuj ideoj estis uzitaj en kelkaj propagandoj komunismaj. Ekzemple Lenin diris, ke Esperanto estas la voĉo de la revolucio. Esperanton lernis ankaŭ Stalin (estis ankaŭ la klaĉo ke Stalin povas lerni nur lingvon kiu estis tiel faciligita kiel estas Esperanto, ĉar li ne sciis eĉ rusan lingvon). La Esperanta ideo iĝis tamen malsekura por komunismo kiam ĝi iĝis tre populara inter nacioj komunismaj. Tial Stalin portis rusajn Esperantistojn al Siberio kaj aliaj malproksimaj partoj de Rusujo aŭ mortigis ilin.


Tre grava filozofo de ideo de internacia lingvo estis ankaŭ Mieczysław Mackiewicz, kaj pri ĝi parolis grava pola filozofo analiza Tadeusz Kotarbiński. Laŭ li Esperanto estas perfekta kunigo de genio kaj simpleco. Pri esperanta afero okupiĝis ankaŭ Stanisław Lem, filozofo ekzistadisma kaj skribisto. Adepto de Esperanto estis ankaŭ la filozofo Rudolf Carnap. Esperanton mokadis filozofo kaj skribisto James Joyce en sia Uliso.


Ĉe filozofio de agado de Esperanto oni ne povas forgesi ankaŭ pri granda filozofo kaj organizisto de Esperanto - Henri Lurie. Grava filozofo kiu agis por esperanta afero estis ankaŭ skribisto sciencfikcia Olaf Stapledon. Same kiel influita per li Lem li okupiĝis pri ekzistado de la homo en la progresanta mondo. Same Lem kiel Stapledon okupiĝis pri sameco de la homo. Lem okupiĝis pri ĝi pli ontologie, Stapledon pli sociologie.





Émile Boirac


Se temas pri filozofio ontologia kaj sciteoria de Esperanto sendube plej grava persono estas profesoro Émile Boirac, grava pioniro de Esperanto. Tiu rektoro de Akademio de Esperanto estis tre grava fenomenisto- idealisto franca. Li okupiĝis ankaŭ pri fenomenologio kaj fiziko. Li prezentis pove revolucian por filozofio hipotezon, ke homo konas mondon ne nur racionale, neracionale kaj empirie sed ankaŭ supersense. Li nomigis tiun scipovon metagnomio. Se estus ĝi la vero ne penso kiel ĉe Kartezio sed metagnomio estas pruvo sur esto de la homo. Li estas opinita tial kiel kreinto de la nocio de percepto supersensa (ESP). En lia plej revolucia verko L’Avenir des Sciences Psychiques li kreis ankaŭ faman déjà vu nocion (paramnezio).


Elementoj de filozofio ekzistas ankaŭ en verkoj de Kálmán Kalocsay, kiu okupiĝis pri idealismo kaj klasikismo, kaj Julio Baghy kiu okupiĝis pri filozofio de la socio. Tre grava en literaturo estis Sándor Szathmári kiu estis socialisto kristana.


Hodiaŭ la plej grava filozofianta subtenanto de esperanto estas Umberto Eco kiu esploradis fenomenon de lingvo universala kaj serĉadis ĝiajn perspektivojn en moderna epoko en la verko "Serĉante lingvon universalan".



Gravaj filozofiaj terminoj |




  • Amo

  • Akromatiko

  • Apriore

  • Beleco

  • Devo

  • Dialektiko

  • Dio

  • Eklektikismo

  • Ekzisto

  • Ento

  • Esto

  • Etiko

  • Fenomeno

  • Formalismo

  • Idealo

  • Ideo

  • Hipotezo

  • Hipostazo

  • Juĝo

  • Koncepto

  • Libero

  • Logiko

  • Logoso

  • Materio

  • Monado

  • Moralo

  • Noumeno

  • Penso

  • Principo

  • Pruvo

  • Persono

  • Racio

  • Realo

  • Scio

  • Scienco

  • Sistemo

  • Senso

  • Substanco

  • Teorio

  • Tezo

  • Valoro

  • Volo

  • Vero

  • Vivo




Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Filozofio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Filozofio en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)





  • Kategorio Filozofio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Filozofio en la Vikivortaro (Universala vortaro)




  • Eŭropa Vortotrezoro de Filozofioj

  • Filozofiado

  • Filozofio de biologio

  • Filozofo

  • Ideo

  • Ideologio

  • Jurfilozofio

  • Listo de filozofoj

  • Militfilozofio

  • Monda Tago de Filozofio

  • Penso

  • Politiko



Eksteraj ligiloj |


  • Enciklopedio Simpozio








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg