Paul G. Comba



















































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































Paul G. COMBA (naskiĝis en 1926 mortis la 5-an de aprilo 2017) estis ital-devena amatora astronomo kaj matematikisto
kiu karieras en Usono.


Li naskiĝis en Tunizio, ke sia patro laboris, kaj tre juna iris en Italion ; li ĉiam interesiĝis pri astronomio : unu amiko de liaj gepatroj estis astronomo, kiu kuraĝigis lin en lia intereso.


Li iris al Usono en 1946 je la aĝo de 20 jaroj kun stipendio por la Kalifornia Instituto de Teknologio, de kiu li ricevis Ph.D. pri matematiko en 1951. Post sia lernado, li instruis en la Universitato de Havajo ĝis 1960, kiam li estis dungita ĉe IBM kiel komputadisto. Li estas ankaŭ konata pro la "Multipliko de Comba",[1] algoritmo por komputiloj bazitaj sur la longa multipliko per krajono sur papero.


Post sia emeritiĝo, li revenis al astronomio. Li fakiĝis en asteroidoj kaj, laŭ la Minor Planet Center, estas malkovrinta 650 numeritajn asteroidojn[2] inter 1995 kaj 2003 (ĝisdata 27-a de februaro 2013).


Li konstruis sian privatan Observatorion de Prescott en Prescott (Arizono).



Honoroj |



  • En 2003, li gajnis la Premio Leslie C. Peltier pro sia kontribuo al astronomio.[3]

  • La asteroido 7636 Comba[4] estis nomita en lia honoro.



Notoj kaj referencoj |




  1. Comba multiplication, el la paĝaro de everything2 (angle)


  2. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)


  3. Leslie C. Peltier Award (angle)


  4. Asteroido 7636 Comba, de IAU Minor Planet Center (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • angle Guest Speakers, el la paĝaro de "Astroverde"


  • angle Nekrologo Paul G. Comba, el The Daily Courier























Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg