Enciklopedio de Esperanto







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.




























Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Aŭtoro
diversaj
Eldonjaro 1933
Urbo
Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 271 + 400







v  d  r


Information icon.svg



Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝi estis iniciatita de Ivan Ŝirjaev, kiu jam pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj kun la helpo de multaj kunlaborantoj . Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), de Literatura Mondo en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavis ĉirkaŭ 2500 artikolojn.


Unulibra represo estis eldonita en Hungario pere de Hungaria Esperanto-Asocio en la jaro 1979 kaj 1986, sed sen la fotoj. La libro pri si mem raportas jenon sub la litero E:








Citaĵo



 Enciklopedio de Esperanto estis kelkfoje pli frue iniciatata antaŭ ol realiĝis la eldono de 1933. En 1913 Petro Stojan proponis Universalan Slipan Enciklopedion (USE), kiu laŭ lia ideo povus esti daŭre eldonata per apartaj slipoj por ĉiu temo. Samtempe estis eldonitaj 5 unuaj slipoj (N1-Slipa enciklopedio kaj ĝia estonteco, N2- Kinematika teorio pri la tempo, N3 - Himno "Espero", N4-Int. transskribo de propraj nomoj kaj NIOI - Kunveno, poemo de L. Levenzon.) En 1917 V. Ŝmurlo eldonis en Petrograd Universalan alfabetan nomaron-adresaron "Ariadna fadeno" (ANA) precipe kun nuraj referencoj kiel "unuan provon de enciklopedio de l'esperantismo kun firma kredo ke el tiu ... semo kreskos grandega arbo de l' E. Universala Enciklopedio." La unuaj paĝoj 1-88 de ANA presiĝis en Riga, pro militaj cirkonstancoj la sekvaj paĝoj de la libro aperis en malpli granda amplekso kaj nur de post la vorto "E", kun enhavo tre malabunda kaj skemeca. 
— N. Nekrasov, Enciklopedio de Esperanto, 1934



Enhavo






  • 1 El la antaŭparolo


  • 2 Aŭtoroj


  • 3 Enhavo de EdE en Vikipedio


  • 4 Nova eldono de EdE


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Bibliografio


  • 7 Eksteraj ligiloj





El la antaŭparolo |


Laŭ la antaŭparolo, la enciklopedion iniciatis Ivan Ŝirjaev, sendinte en 1931 al Literatura Mondo sian laboraĵon en sep malgrandaj kaj unu granda manskribitaj kajeroj. Li celis eternigi informojn pri kiom eble plej multaj laborantoj por la ideo de internacia lingvo. Bedaŭrinde li mem ne ĝisvivis la realigon de sia ideo, tamen Literatura Mondo sukcesis varbi tiom da kunlaborantoj de ĉiuj movadaj tendencoj, ke post tri jaroj oni povis liveri al la eldonejo tekston por 640 paĝoj kaj bildojn por 300 paĝojn (en 1931 oni planis kaj esperis eĉ ne duonon).


La redaktoroj ricevis milojn da leterojn, kiujn ili ne povis respondi pro afranko, sed utiligis en la verko. La unuopaj kontribuantoj verkis artikolojn de diversa longo, kiu neniel rilatas al la graveco de la temo. Kelkaj estas eble eĉ superfluaj, dum aliaj mankas. La redaktoroj ankaŭ respektis la opiniojn de la kunlaborantoj, eĉ se ili mem ne identiĝis kun ili.


La enciklopedio priskribis ankaŭ ĉirkaŭ 450 librojn por libro-amantoj.


La plej ampleksaj artikoloj koncernas landajn agadojn.


El la artikoloj estis forigitaj nur tiuj detaloj, pri kies fidindeco la redaktoroj dubis. Ili ŝparis la neologismojn kaj klopodis pri klareco eĉ por komencantoj.


Fine la redaktoroj dankas al ĉiuj kontribuintoj, kontrollegantoj kaj al la eldonejo pro ilia laboro, kiu ĝis tiam estis la plej granda eldonista ago en Esperantujo.



Aŭtoroj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de redaktintoj de la Enciklopedio de Esperanto.

Laŭ enkonduko al la unua volumo de la enciklopedio, ĝiaj precipaj aŭtoroj estis Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kiel redaktinoj, Kálmán Kalocsay kiel redaktinto de la lingva fako kaj Ivan Ŝirjaev kiel iniciatinto-ĉefredaktoro. Plie tamen al ĝia ekesto kontribuis multaj personoj, da kiuj la enkonduko al la enciklopedio listigas 57 kunlaborintoj kaj 50 aŭtoroj de artikolo aŭ konsilintojn.



Enhavo de EdE en Vikipedio |




Nova eldono de EdE |


En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis antaŭvidata la apero de nova eldono de EdE. Esperanto en Perspektivo de 1974 indikis en paĝo 677, ke la laboro "kontentige progresas". Tamen la eldono ĝis nun ne aperis. Ĝian rolon nun plejparte transprenis Vikipedio.



Vidu ankaŭ |


  • Listo de redaktantoj de la Enciklopedio de Esperanto


Bibliografio |



  • Courtinat, Léon : Historio de Esperanto III, Bellerive-sur-Allier, paĝo 850


Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Esperanto




  • Enciklopedio de Esperanto/E en sia originala formo en la Interreto


  • Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).


  • Enciklopedio de Esperanto, elŝutebla bitlibro en FictionBook (926 Kbajt).


  • Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "Enciklopedio de Esperanto".


  • Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg