9-a de decembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31





































































decembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di







1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29
30 31

aranĝo de 2019
tagoj

La 9-a de decembro estas la 343-a tago de la jaro (la 344-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 22 tagoj restas.


Je la 9-a de decembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 536: Bizanca generalo Belizaro okupis sen batalo forlasitan de gotoj Romon


  • 656: Araba kalifo Ali ibn Abi Talib venkis ribelantojn en t.n. kamela batalo apud Basra


  • 730: En batalo de Ardabilo ĥazaroj neniigis armeon de Umajida Kaliflando mortigante ilian ĉefkomandanton


  • 1165: Vilhelmo la 1-a iĝis reĝo de Skotlando


  • 1212: Majenco: Frederiko la 2-a iĝis reĝo de Germanio


  • 1410: En Nieszawa oni subskribis, post la batalo de Grunwald, armisticon kun la Ordeno de germanaj kavaliroj, enkonduka al pactraktato en Toruń, kiu finis la grandan militon (1409-1411)


  • 1425: Malaltaj Landoj: papo Marteno la 5-a fondis Katolikan universitaton de Loveno - en la hodiaŭa Belgio


  • 1531: Meksiko: unua apero de Nia Damo de Gvadalupo


  • 1582: Francio akceptis gregorian kalendaron


  • 1687: Jozefo la 1-a en la aĝo de 9 jaroj kroniĝis kiel reĝo de Hungario, kiu tiel fariĝis feŭdo de Habsburgoj


  • 1688: Glora Revolucio: venko de la armeo de Vilhelmo la 3-a en batalo de Reading (Wiltshire)


  • 1824: Batalo de Ayacucho - decida batalo, kadre de militoj por sendependeco de Latin-Ameriko, post kiu finiĝis kolonia regado de Hispana Imperio


  • 1836: En Peterburgo okazis premiero de kontraŭpola opero Vivo por la caro kun muziko de Miĥail Glinka kaj libreto de Nestor Kukolnik kaj Vasilij Ĵukovskij


  • 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Dembowska


  • 1892: Angla futbalklubo Newcastle United F.C. fondita en Newcastle-upon-Tyne


  • 1902: Esperantujo: fondita unua Esperanto-klubo en Prago


  • 1903: Franca Parlamento unuanime malakceptis virinan balotrajton


  • 1905: Dresdeno: premiero de la opero Salomeo de Richard Strauss


  • 1905: En Francio estis voĉdonita leĝo malkuniganta eklezion kaj ŝtaton - iniciate de Aristide Briand


  • Unua mondmilito:

    • 1917: Brita armeo aneksis Jerusalemon; Rumanio subskribis armisticon kun Aŭstrio-Hungario kaj Germanio; en Krimeo fondiĝis plej supera institucio de krime-tataroj



  • 1918: Nacia koalicio estis fondita en Finnlando


  • 1919: Pollando: registaro de Ignacy Jan Paderewski demisiis


  • 1919: Alexandru Vaida-Voevod iĝis ĉefministro de Rumanio


  • 1922: Gabriel Narutowicz iĝis unua prezidento de Pollando


  • 1926: Kim Koo iĝis prezidanto de elmigrinta Provizora Registaro de Koreio


  • 1931: Dua Hispana Respubliko proklamita - oni voĉdonis la Konstitucion de la Hispana Respubliko


  • 1931: Laŭ la dua popolnombrado en Dua Pola Respubliko estis 32 108 000 poloj


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Gestapo pafmortigis en Tarnów 6 judojn; Soveta invado en Pollandon: en Zakopane komenciĝis tritaga konferenco de reprezentantoj de ministerioj pri eksteraj rilatoj de Germanio kaj Sovetunio dediĉita al deportado de loĝantaro inter la du ŝtatoj; sovetaj regopovoj forigis en Lvovo pastrojn kaj klerikojn de la sidejo de katolika animzorga seminario kaj NKVD arestis komandanton de Pola Batal-Organizaĵo pri Libereco, kolonelon-inĝenieron Jerzy Dobrowolski, kiu mortis en soveta gulago en nekonataj cirkonstancoj - anstataŭis lin majoro Zygmunt IV Dobrowolski; nokte en Lvovo de la 9-a/10-a de decembro NKVD arestis kaj malliberigis ĉirkaŭ 2000 polajn oficirojn, interalie generalon Mariusz Zaruski - entute de la 26-a de novembro ĝis la 19-a de decembro oni arestis - laŭ diversaj fontoj - ĝis 4,5 mil de polaj oficiroj; en Brody NKVD arestis rezervan kolonelon Stanisław Pomianowski - enprizonigita en Złoczów estis forveturigita meze da majo 1940 kaj malaperis


    • Angers: prezidento de Pola Respubliko subskribis Dekreton pri estigo de Nacia Konsilio, kiel konsilorgano de Prezidento kaj Registaro (en ekzilo)


    • 1940: En Poznań aperis laŭvica numero de subtera revuo "Polska Narodowa" (Nacia Pollando) kun eldonkvanto de 5 mil ekzempleroj


    • Aliancanoj frakasis plimulton de la 10-a itala armeo, eniris al Cyrenaica komencante ofensivon, kiu forigis italojn de Egiptio; Ĉinio deklaris militon al Japanio, Germanio kaj Italio


    • 1941: Lublina geto establiĝis; en Komarówka (distrikto Radzyński) germana polico pafmortigis 9 judojn; nombro de setliĝintaj en Krakovo germanoj atingis 25 mil (la 1-an de septembro 1939 estis 500)

    • En Aleksandrio okazis granda balo kun monkolekto favore al pola soldato - alvenis 1500 personoj, ankaŭ de greka, ĉeĥa kaj jugoslavia diasporoj, kiuj transdonis grandan monsumon; Pacifiko: japanoj paraŝutis sur Filipinoj


    • 1942: Hans Frank deklaris, ke decido pri holokaŭsto de judoj venis desupre kaj la registaro de Ĝenerala Gubernio ne respondecas pri tio; gestapo sendis al koncentrejo Mauthausen 550 polojn

    • Reprezentanto de pola registaro en Londono denove prezentis al regopovoj de aliancaj ŝtatoj tragikan situon de judoj sur okupataj polaj teritorioj


    • 1943: Germana polico pafekzekutis sur ruinoj de Varsovia geto 114 virojn, 15 polinojn kaj 16 judinojn, en Żyrardów 10 kaj en 2 aliaj lokoj po 5


    • Hitleranaj regopovoj permesis aborton ĉe polinoj trudlaborantaj en Nazia Germanio


    • 1944: Generalo Leopold Okulicki en sia raporto skribis, ke potenca kaj sendependa Pollando laŭ soveta politiko limiĝas nur al la 17-a respubliko de Sovetunio; en Będzin pola rezistomovado akiris 8700 markojn en kaso de trama entrepreno; germana tribunalo en Kalisz kondamnis 7 germanojn al mortpuno pro kunlaboro kun la pola rezistomovado, 2 por 5-jara peniga malliberejo kaj 1 por la 10-jara - tritaga montra proceso finiĝis per verdikto de mortpuno al 56 poloj (amasa ekzekuto okazis la 19-an de januaro 1945, du tagojn antaŭ alveno de Ruĝa Armeo)

    • Posedanto de nutraĵfabriko apud Kalisz, germano Alfred Nowacki, arestita pro konspira agado - lia fabriko estis azilo por personoj serĉataj de Gestapo - estis kondamnita al mortpuno "pro perfido de la germana nacio" fare de "popola juĝejo", kiu alveturis de Berlino - kune kun aliaj germanoj Henryk Fulde, Konrad Wunsche, Brunon Lompa, Jerzy Drescher, Alfred kaj Elwira Fiebiger (pafmortigitaj en Skaryszewski-arbaro)




  • 1946: Unua el 12 Nurenbergaj procesoj kontraŭ pli ol 20 germanaj-naziaj krimuloj komenciĝis (t.n. kuracista)


  • 1948: Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj adoptis Genocidan Konvencion, kiu difinas genocidon laŭ juraj terminoj kaj konsilas al siaj signantoj malhelpi kaj puni tiajn agojn


  • 1952: Granda londona smogo mortigis ĉirkaŭ 12 mil personojn


  • 1953: Senkomunismigo: usona General Electric anoncis maldungon de ĉiuj komunistoj, kadre de makartiismo


  • 1956: En Lodzo oni reaktivigis malfonditan dum stalinismo en 1950 Asocion de Pola Skoltismo, kies prezidanto iĝis Aleksander Kamiński


  • 1958: Usona kontraŭkomunista politika premgrupo Societo John Birch fondiĝis


  • 1961: Israelo: Adolf Eichmann prijuĝita kulpulo de la militkrimoj dum la dua mondmilito


  • 1961: Tanganjikio sendependiĝis (de Britio)


  • 1962: Arizono: Nacia Parko de Ŝtoniĝinta Arbaro fondiĝis


  • 1966: Barbado aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj


  • 1967: Nicolae Ceaușescu iĝis gvidanto de Rumanio


  • 1968: Usona inventisto Douglas Engelbart prezentis komputilan muson inventitan en sia laboratorio


  • 1971: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aniĝis al UN


  • 1984: Konfederacion de Sendependa Pollando forlasis kvar membroj, interalie Romuald Szeremietiew - la kaŭzo estis manko de interkonsento kun gvidantoj de la partio pri konspira agado


  • 1987: En Cisjordanio kaj Gaza Sektoro komenciĝis unua intifado de palestinanoj


  • 1988: Testoflugo de la sveda ĉasaviadilo Saab JAS 39 Gripen


  • 1991: Pollando: en Toruń komencis disaŭdigi soci-katolika Radio Maryja, fondita de redemptoristoj kiel loka radiostacio - nun aŭdebla pere de Interreto


  • 1992: Brita ĉefministro John Major anoncis en Ĉambro de komunumuloj separon de Diana Spencer disde Karlo, princo de Kimrujo


  • 2003: 6 personoj pereis kaj 13 vundiĝis en sinmortiga atenco fare de du ĉeĉeninoj en Moskvo


  • 2005: Lasta trafiko de la Londona etaĝa buso.


  • 2006: Christer Fuglesang iĝis la unua svedo en la kosmo flugante per Kosmopramo Discovery


  • 2008: En Litovio ekfunkciis registaro de Andrius Kubilius


  • 2008: Guberniestro de Ilinojo Rod Blagojevich estis arestita sub riproĉo de korupto


  • 2011: En Bruselo estis subskribita traktato pri aliĝo de Kroatio al Eŭropa Unio


  • 2012: Sub influo de sociaj protestoj en Egiptujo prezidento Mohamed Mursi nuligis dekretojn, kiuj plivastigis lian regopon


  • 2017: Aŭstralio iĝis la 26-a lando, kiu validigis samseksan geedzecon



Naskiĝoj |




  • 1508: Gemma Frisius, nederlanda matematikisto, kartografo, filozofo kaj instrumento-fabrikanto (m. 1555)


  • 1571: Willem Blaeu, nederlanda kartografo kaj eldonisto (m. 1638)


  • 1579: Martín de Porres, perua dominikano, mistikulo, sanktulo (m. 1639)


  • 1594: Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio dum la tridekjara milito (m. 1632)


  • 1608: John Milton, angla poeto, aŭtoro de la eposo Perdita Paradizo (m. 1674)


  • 1717: Johann Joachim Winckelmann, germana arkeologo kaj verkisto, fondinto de la historio de arto kaj scienca arkeologio (m. 1768)


  • 1742: Carl Wilhelm Scheele, sveda-germana apotekisto kaj kemiisto, malkovrinto de oksigeno, kloro, molibdeno, volframo, glicerino kaj de pluraj acidoj (m. 1786)


  • 1748: Claude Louis Berthollet, franca kuracisto kaj kemiisto, kunkreino de kemia nomenklaturo (m. 1822)


  • 1751: Maria Luiza de Parma, reĝino de Hispanio, la lasta de la Antikva Reĝimo (m. 1819)


  • 1773: Armand Augustin Louis de Caulaincourt, franca markizo, generalo kaj diplomato (m. 1827)


  • 1821: Ferenc Balássy, hungara historiisto, katolika pastro, ano de Hungara Scienca Akademio (m. 1896)


  • 1831: Maurice de Hirsch, germana entreprenisto kaj mecenato (m. 1896)


  • 1837: Émile Waldteufel, franca komponisto de dancmuziko (valsoj, polkoj kaj galopedoj) (m. 1915)


  • 1842: Petro Kropotkin, rusa sciencisto kaj anarkiisto, pledanto por anarki-komunismo (m. 1921)


  • 1861: Hélène Smith, franca mediumino, popularigantino de Aŭtomata Skribado, profesorino de psikologio ĉe la Universitato de Ĝenevo (m. 1929)


  • 1868: Fritz Haber, germana Nobelpremiita kemiisto juddevena, konata de la procezo Haber (sintezo de la amoniako el nitrogeno kaj hidrogeno) (m. 1934)


  • 1872: Antal Kóczé, hungara ciganmuzikestro (m. 1926)


  • 1876: Sam Jansson, sveda liceestro, vicprezidanto de Sveda Esperanto-Federacio, prezidanto de Sveda Esperanto-Instituto, nacia direktoro de ISOSEK kaj gvidanto de duonhora dimanĉa radioprogramo pri Esperanto (m. nekonata)


  • 1882: Joaquín Turina, hispana komponisto italdevena (m. 1949)


  • 1882: Jenő Dálnoki Veress, hungara pastro kaj fakverkisto (m. 1968)


  • 1883: Aleksandros Papagos, greka marŝalo, ĉefministro kaj kontraŭkomunisto dum la Malvarma milito (m. 1955)


  • 1889: Hannes Kolehmainen, finna longdistanca kuristo (m. 1966)


  • 1891: Maksim Bahdanoviĉ, belorusa poeto kaj kunfondinto de belorusa lingvo (m. 1917)


  • 1895: Pasionaria, hispana politikistino, gvidantino de Komunista Partio de Hispanio (m. 1989)


  • 1901: Jean Mermoz, franca aviadisto fluganta super Atlantiko (m. 1936)


  • 1901: Ödön von Horváth, aŭstra verkisto slavoni-hungardevena (m. 1938)


  • 1909: Erzsébet Bajkó, hungara verkistino, kunlaborantino de gazetoj (m. 2008)


  • 1910: Henry Lee Giclas, usona astronomo, malkovrinto de 17 asteroidoj, interlie de Oljato (m. 2007)


  • 1916: Kirk Douglas, usona aktoro juddevena, rolinta en krimfilmoj kaj vakeraj filmoj


  • 1917: György Antal, hungara muzikpedagogo (m. 2007)


  • 1920: Carlo Azeglio Ciampi, prezidento de Italio, juristo (m. 2016)


  • 1921: Ede Bartos, hungara aktoro ludanta hungare kaj rumane, elmigrinta al Germanio


  • 1925: Ernest Gellner, brita filozofo, sociologo kaj socia antropologo juddevena, kies libro Nacioj kaj naciismo estis tradukita al 24 lingvoj, kontraŭbatalanta komunismon, psikoanalizon kaj relativismon (zm. 1995)


  • 1926: Jan Křesadlo, ĉeĥa poeto, verkisto, psikologo, komponisto (m. 1995)


  • 1929: Hans-Joachim Näther, germana disidento, ekzekutita en GDR, murdita en periodo de stalinismo kun aliaj opoziciistoj (m. 1950)


  • 1931: Vilmos Varga, rumania hungara aktoro kaj deklamisto (2016)


  • 1932: Donald Byrd, usona trumpetisto de moderna ĵazo


  • 1946: Sonia Gandhi, barata politikistino italdevena, parlamentanino en Lok Sabha


  • 1953: John Malkovich, usona aktoro, reĝisoro kaj produktoro


  • 1954: Jean-Claude Juncker, ĉefministro de Luksemburgio, prezidanto de Eŭropa Komisiono, konata de la Komisiono Juncker (2014–2019)


  • 1956: Jean-Pierre Thiollet, franca eseisto kaj ĵurnalisto de "Paris Match" kaj pluraj aliaj


  • 1963: Zurab Ĵvania, ĉefministro de Kartvelio, biologo (m. 2005)


  • 1963: Masako, japana princino, edzino de Naruhito


  • 1968: Rozália Lőrinczi, rumania hungara pupaktorino


  • 1968: Zsolt Sándor, rumania hungara matematikisto


  • 1969: Attila Balázs, hungara aktoro kaj direktoro de la Ŝtata Teatro Csiky Gergely de Temeŝvaro


  • 1980: Simon Helberg, usona aktoro rolinta en la televidserio The Big Bang Theory





Mortoj |




  • 1165: Malkolmo la 4-a, reĝo de Skotlando (n. 1141)


  • 1437: Sigismondo la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1368)


  • 1565: Pio la 4-a, papo kunvokinta koncilion de Trento kaj limiginta agadon de Inkvizicio (n. 1499)


  • 1625: Ubbo Emmius, germana historiisto, geografo kaj rektoro (n. 1547)


  • 1631: János Rimay, hungara nobelo, poeto, verkisto, politikisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1570)


  • 1631: Liborius Wagner katolika pastro kaj beatigita martiro (n. 1593)


  • 1641: Antoon van Dyck, flandra pentristo, disĉiplo de Petro Paŭlo Rubens (n. 1599)


  • 1669: Klemento la 9-a, papo limiginta nepotismon de Roma kurio (n. 1600)


  • 1706: Petro la 2-a, regento kaj reĝo de Portugalio (n. 1648)


  • 1782: Farkas Cserey, hungara kortega konsilanto, referanto (n. 1719)


  • 1798: Johann Reinhold Forster, germana naturalisto skotdevena okupiĝanta pri ornitologio en Nordameriko (n. 1729)


  • 1854: Almeida Garrett, portugala verkisto kaj politikisto, enkondukinta romantikismon en Portugalio (n. 1799)


  • 1867: Johann Nikolaus von Dreyse, germana inĝeniero kaj inventisto, konata de la Fusilo Dreyse (n. 1787)


  • 1871: Josef Mánes, ĉeĥa pentristo, konata de pentraĵo sur la astronomia horloĝo de Prago (n. 1820)


  • 1913: Carl Domanig, aŭstra verkistoj kaj numismatikisto (n. 1851)


  • 1916: Natsume Sôseki, japana verkisto kaj literatura kitikisto de la taggazeto Asahi Shimbun (n. 1867)


  • 1917: Alexander Winckler, germana entreprenisto kaj politikisto (n. 1839)


  • 1931: Mór Szatmári, hungara ĵurnalisto (n. 1856)


  • 1933: Felikso Zamenhof, pola-juda apotekisto, frato de Ludoviko Zamenhof, kontribuinta al disvastigado de la Unua Libro, kunlaboranto de "La Esperantisto", enestanta en Fundamenta Krestomatio (n. 1868)


  • 1936: Juan de la Cierva, hispana inĝeniero, inventisto kaj piloto (n. 1895)


  • 1937: Gustaf Dalén, sveda Nobelpremiita fizikisto kaj inventisto (n. 1869)


  • 1941: Dimitri Mereĵkovski, rusa verkisto, poeto, tradukisto, literatura kritikisto kaj filozofo, kunkreinto de la rusa simbolismo, unu el ideologoj de la Konstitucia Demokratia Partio, vivanta en Parizo kaj Pollando, aŭtoro de la trilogio Kristo kaj Antikristo (n. 1866)


  • 1945: Lajos György, hungara franciskano, historiisto (n. 1870)


  • 1953: István Balló, hungara instruisto, historiisto okupiĝanta pri sikuloj (n. 1871)


  • 1965: Branch Rickey, usona basbalisto, funkciulo de la Grandaj Ligoj de Basbalo, honora membro de Basbola Halo de Famuloj (n. 1881)


  • 1977: Clarice Lispector, brazila verkistino, ĵurnalistino kaj tradukistino jud-ukraindevena (n. 1920)


  • 1987: François Gall, rumania hungara-franca pentristo (n. 1912)


  • 1989: Dolores Ibárruri, eŭska politikistino, gvidantino de la Komunista Partio de Hispanio, konata de la slogano Ili ne pasos (n. 1895)


  • 1991: Berenice Abbott, usona fotistino de Nov-Jorko, portretistino de artistoj (n. 1898)


  • 2000: Stanley Kronenberg, pola-usona nuklea fizikisto, spertulo pri atoma radiado kaj filatelisto (n. 1927)


  • 2004: Andrea Absolonová, ĉeĥa sportistino kaj aktorino de pornografiaj filmoj (n. 1976)


  • 2005: Ottó Indig, hungara literaturhistoriisto (n. 1936)


  • 2010: James Moody, usona ĵazmuzikisto, komponisto kaj bandestro (n. 1925)


  • 2012: Béla Abody Nagy, rumania hungara pentristo (n. 1918)


  • 2012: Patrick Moore, angla astronomo, verkisto kaj komentisto (n. 1923)


  • 2012: Jenni Rivera, usona kantistino meksikdevena (n. 1969)


  • 2014: Szidónia Krizsovánszky, rumania hungara aktorino (1944


  • 2018: Riccardo Giacconi, usona Nobelpremiita astrofizikisto italdevena (n. 1931)


  • 2018: William Blum, usona verkisto pol-juddevena, ĵurnalisto, pacisto, socialisto kaj historiisto, kritikanta eksteran politikon de Usono kaj CIA, sendependa kunlaboristo, apogata de Usama bin Laden kaj Noam Chomsky (n. 1933)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Romkatolika Eklezio: Johano Diego, la unua indiana sanktulo


Tagoj de semajno |


La 9-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.




  • 9-a de decembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 9-a de decembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 9-a de decembro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg