Lingvo Internacia (gazeto)









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lingvo Internacia.




Lingvo Internacia (1900)


Lingvo Internacia, « centra organo de la esperantistoj », estis la plej grava internacia monata, de 1905 ĝis 1906 duonmonata, gazeto el la frua epoko de Esperanto. Ĝi aperis inter 1895 kaj 1914. La lasta kajero de 1914 aperis en 1920, pro la milito. La formatoj estis 22x15, 25x20 kaj 21x13 cm. Laŭ la Katalogo de la Esperanto-Gazetaro de Paul Tarnow (1934) aperis entute 252 kajeroj.




Enhavo






  • 1 Kreado


  • 2 Nordeŭropa eldono


  • 3 Moviĝo de la eldonejo


  • 4 Bibliografio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Kreado |


Post la ĉeso de La Esperantisto, la sveda esperantisto Valdemar Langlet, tiam universitata studento, dum vizito ĉe Vladimir Gernet en Odeso (tiuepoke en Rusio) je la somerfino de 1895 interkonsentis kun li, ke ili solvu la urĝan problemon de Esperanto-gazeto tiel, ke nova gazeto, Lingvo Internacia estos eldonata de la Klubo Esperantista en Upsalo, Svedio, kun Gernet kiel precipa redaktoro kaj financa direktoro. La prova numero aperis en 1895, kaj de 1896 ĝi aperis kiel 16-paĝa monata organo.



Nordeŭropa eldono |


Komence Gernet helpata de Langlet prizorgis la redaktadon. Ĉiuj presprovaĵoj estis sendataj al Odeso, kio kaŭzis tempoperdojn kaj malfruiĝojn. De aŭtuno 1897 post kelke da malfruiĝoj Paul Nylén, tiama vicprezidanto de la Upsala Klubo prenis sur sin petite de Gernet, la redaktadon kaj prizorgis ĝin ĝis fino de 1898. Dum la komenco de 1899 Lingvo Internacia ne aperis pro manko de mono. Tiam Hj. Bäckström en sveda Luleå proponis sian helpon kiel eldonisto kaj administranto, pro kio Lingvo Internacia aperis dum la dua duonjaro de 1899 per po du 8-paĝaj numeroj en ĉiu monato, ankoraŭ presata en Upsalo kaj redaktita de Nylén.



Moviĝo de la eldonejo |


Komence de 1900 la presadon kaj dissendadon prenis sur sin la presisto Paŭlo Lengyel en hungara Szekszárd, nova vigla kaj energia Esperantisto. Nylén restis redaktoro dum tiu jaro kaj dum granda parto de la sekvinta, sed en septembro tute lasis la redaktorecon, kiun heredis post kelktempa redaktora ofico de Lengyel Paul Fruictier en Parizo. En septembro 1904 Lingvo Internacia kune kun Lengyel transmigris ankaŭ al Parizo. Tie ĝi estis redaktata de Théophile Cart ekde 1907.



Bibliografio |


  • Paul Nylén: “Lingvo Internacia” en Enciklopedio de Esperanto (1934)


Vidu ankaŭ |



  • Frua Esperanto-gazetaro

  • Esperanto-movado en Svedio § Periodaĵoj



Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Esperanto




  • Jarkolektoj de Lingvo Internacia en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo


  • Kelkaj artikoloj de Lingvo Internacia en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "lingvo internacia" en la kampo "Fonto")




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg