Johannes Dietterle

Multi tool use
Johannes DIETTERLE [diterle] (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1866 en Chemnitz, mortis en januaro 1943[1]) estis germana esperantisto, doktoro pri filologio, instruisto kun la titolo profesoro, supera studkonsilisto (Oberstudienrat) en studejo por fraŭlinoj.
Dietterle studis en la universitato de Lepsiko (Leipzig) kaj ekzameniĝis pri teologio, filozofio, orientaj lingvoj kaj pedagogio. De 1889 li instruis en diversaj saksaj urboj. En 1893 li fariĝis diakono en Mittweida kaj en 1896 luterana pastoro en la vilaĝo Burkhardswalde (nun parto de la komunumo Müglitztal, proksime de Pirna kaj Dresdeno). En 1907 li reprenis sian metion de pedagogo en Lepsiko. Li jam verkis pri religio, filozofio kaj pri loka historio.
Dietterle estis direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto. Li fondis la Esperantan Instituton por la Germana Respubliko kaj estis ties direktoro.
Krom la internajn problemojn de la movado Dietterle devis alfronti la postmilitajn malfacilaĵojn pro politikaj kaj ekonomiaj senordoj. Malgraŭ tiuj malfavoraj cirkonstancoj li sukcesis konvinki per siaj statistikaj laboroj la registaron pri kreo de Germana Esperanto-Instituto kaj trovis favoran eĥon dum la Internacia Pedagogia Kongreso organizita en 1922 kadre de Ligo de Nacioj en Ĝenevo, kie li intervenis pri la temo "Esperanto kaj lernejo".
Li estis membro de la Lingva Komitato kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, komitatano de UEA, prezidanto de la Universala Kongreso en Nurenbergo 1923, prezidanto de la Interfoira Komisiono, gvidanto de la kunlaborado kun IALA kaj kunlaboranto de la firmo Ferdinand Hirt und Sohn. Li gvidis Esperanto-kursojn ĉe la radio-sendstacio en Lepsiko ktp. Dietterle organizis tutmondan statistikon pri la Esperantistoj en 1928 kaj estis kunlaboranto de diversaj gazetoj.
Verkoj |
Goldschmidt-Thora: Bildotabuloj por la instruado de Esperanto, 1-a eld. 1919, 2-a eld. 1921;
La Vendreda Klubo, 1921;
Originala Verkaro de Zamenhof, 1929 (unu el la plej gravaj verkoj pri Esperantismo);
- kelkaj propagandaj kaj gramatikaj verkoj.
Eksteraj ligiloj |
Detala biografio germanlingva de lia nepo Burckhard Dietterle (germane)
Libroj de kaj pri Johannes Dietterle en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Artikoloj de kaj pri Johannes Dietterle en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
Fontoj |
↑ Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 3.
|
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto.
La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto.
|
TuG5e bskOcOGtUZJ53driterJrCQtpimGjD7 uNCBD5QRDc9azb Y9D PtAr NXrCv7taiEd30KPmgz G1 Z6W33 5QAKfk1 j,N,b CebdUt
Popular posts from this blog
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Aleksandro la 1-a imperiestro de la Rusia Imperio Regado 1801 – 1825 Antaŭulo Paŭlo la 1-a Sekvanto Nikolao la 1-a Persona informo Devena nomo ruse Александр I Павлович (Благословенный) , Aleksandr Pavloviĉ Naskiĝo 12-an de decembro 1777 ( 1777-12-12 ) en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio Morto 19-an de novembro 1825 ( 1825-11-19 ) (47-jara) en Taganrog Mortokialo tifoida febro [#] Tombo Katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo [#] Religio Ortodoksismo [#] Ŝtataneco Rusia Imperio [#] Lingvoj rusa lingvo [#] Subskribo Familio Dinastio Romanov-Holstein-Gottorp [#] Patro Paŭlo la 1-a [#] Patrino Maria Feodorovna [#] Gefratoj Nikolao la 1-a • Konstantin Pavloviĉ • Grand Duke Michael Pavlovich of Russia • Anna Pavlovna of Russia • Maria Pavlovna Romanova • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia • Catherine Pavlovna of Russia • Grand Duchess Elen...
Hausflagge des RAD mit Symbol Staatssekretär Konstantin Hierl schreitet auf dem Tempelhofer Feld die Front des RAD ab. Maifeier Berlin, 1. Mai 1934 RAD beim Straßenbau, 1936 RAD-Parade: „Der große Aufmarsch der 38.000 Arbeitsdienstmänner vor dem Führer auf dem Zeppelinfeld“, „Reichsparteitag der Arbeit“. Männer des RAD mit geschultertem Spaten vor Hitler im Auto, 6.–13. Sep. 1937 Reichsparteitag Nürnberg, Arbeitsdienst-Zeltlager mit Arbeitsmaiden, August 1939 Paramilitärischer Aufmarsch des Arbeitsdienstes, ca. 1940 Vormaliges RAD-Lager (4/224), Obermillstatt, um 1940 erbaut als Quartier für junge, zum Arbeitsdienst eingezogene Frauen, auch Bund Deutscher Mädel (BDM), die bei den Obermillstätter Bauern eingesetzt waren, 1950 Der Reichsarbeitsdienst ( RAD ) war eine Organisation im nationalsozialistischen Deutschen Reich. Das Gesetz für den Reichsarbeitsdienst wurde am 26. Juni 1935 erlassen. § 1 (2) lautete: „Alle jungen Deutschen beider...