Esperanto-Asocio de Skotlando




La Esperanto-Asocio de Skotlando (EAS) estas asocio el Motherwell, Norda Lanarkshire.




Enhavo






  • 1 Agadoj


  • 2 Kongresoj


  • 3 Estraro


  • 4 Historio


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Agadoj |


La revuo de EAS, Esperanto en Skotlando, aperas dufoje en la jaro. Ĉiujare la EAS organizas la Skotan Aŭtunan Studrondon en septembro, kiu dum multaj jaroj okazis en la urbeto Dunblane sed nun okazas en Glasgovo aŭ Edinburgo, kaj kutime nun ĉe la fino de novembro organizas ĉiujaran Zamenhof-feston, kiun la asocio emas reklami kiel la “unuan Zamenhof-feston de la jaro„.



Kongresoj |


EAS havas la plej grandan kvanton da kongresoj en Esperantujo, ĉar ĝi okazigis kongreson ĉiujare, eĉ dummilite. Nuntempe la ĉiujara Skota Kongreso de Esperanto normale okazas en junio:























































































SKE Datoj Urbo Rimarkoj
113-a

2018-06-15 – 18

Perth

112-a
2017-05-19 – 22
Edinburgo kuna kongreso kun la Esperanto-Asocio de Britio
111-a
2016-06-10 – 12
Glasgovo
110-a
2015-06-05 – 08
Helensburgh
109-a
2014-06-06 – 11
Pitlochry kun kaj samtempe kiel la Unua Tutkelta Kongreso de Esperanto
108-a
2013-06-07 – 10
Linlithgow
107-a
2012-04
Edinburgo kun kaj samtempe kiel la 93-a kongreso de la Esperanto-Asocio de Britio
106-a 2011 Lockerbie
105-a 2010 Berwick-upon-Tweed
104-a 2009 Dundee
103-a 2008 Inverness




90-a
1995
Hamilton
kune kaj samtempe kiel la kongreso de la Esperanto-Asocio de Britio


Estraro |


La nuntempaj membroj de la estraro estas[1]:



  • Prezidanto: Duncan Thomson

  • Vicprezidanto: Ed Robertson

  • Sekretario: David Bisset

  • Kasisto: David Hannah



Historio |


EAS fondiĝis en 1906 sub la nomo “Skota Federacio Esperantista„ sed lokaj kluboj de Esperanto-parolantoj jam ekzistis en Glasgovo kaj Edinburgo depost 1903. Ĝi alinomiĝis en 1997 por respeguli la ŝanĝantan rilaton inter Skotlando kaj la cetero de la Unuiĝinta Reĝlando.



Referencoj |





  1. Esperanto en Skotlando n-ro 203, Printempo 2016




Eksteraj ligiloj |


  • http://www.skotlando.org






Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo