Irlanda lingvo












































































Irlanda lingvo (Gaeilge)

Parolata en

Irlando, Britio (ĉefe Nord-Irlando)

Parolantoj
276 310

Denaskaj parolantoj
proksimume 355.000

Fremdlingvo / dua lingvo por
1.860.000 iom da kono

Skribo

latina
Oficiala statuso

Oficiala lingvo en

Irlando kaj Nord-Irlando

Reguligita de

Foras na Gaeilge

Lingva statuso
3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-1
ga
  ISO 639-2
gle
  ISO 639-3
gle
  SIL
?
  Glottolog
iris1253

Angla nomo
Irish

Franca nomo
irlandais

Vikipedio






Emblemo de Vikipedio
Vizitu vikipedion en la irlanda lingvo!









v  d  r


Information icon.svg






Specimeno
La Patro Nia


Ár n-athair, atá ar neamh,
Go naofar d'ainm.
Go dtaga do ríocht.
Go ndéantar do thoil ar an talamh,
Mar a dhéantar ar neamh.
Ár n-arán laethúil tabhair dúinn inniu,
Agus maith dúinn ár bhfiacha,
Mar a mhaithimidne dár bhféichiúna féin.
Agus ná lig sinn i gcathú,
Ach saor sinn ó olc.
Áiméan.





Elcento da parolantoj de la irlanda lingvo


La irlanda lingvo (irlande: Gaeilge) estas gaela kelta lingvo, kiu estas parolata en Irlando. En Irlando homoj kiuj politike malŝatas la lingvon nomas ĝin 'la gaela', sed lingvistike kaj laŭ la irlanda konstitucio de 1937 oni nomas ĝin la irlanda lingvo, la ejra lingvo, aŭ la irlanda en familiara uzado. (La nomo 'gaela lingvo' estas kelkfoje konfuzebla kun la skot-gaela lingvo, parolata en Skotlando.)


Ekde la 13-a de junio 2005 la irlanda lingvo estas 21-a oficiala laborlingvo de la Eŭropa Unio. Tiu decido efektiviĝis la 1-an de januaro 2007, kaj la irlanda ministro Nollaig Ó Treasaigh, T.D. estis la unua ministro kiu parolis irlande dum kunveno de la Konsilio de Ministroj de EU, la 22-an de januaro 2007.


La irlanda estas parolata tra la insulo, kaj en Respubliko de Irlando (Éire/Poblacht na hÉireann), kaj en Nord-Irlando (Tuaisceart na hÉireann). Ĝi estas la nacia kaj unua oficiala lingvo de Irlando.


Post la helena kaj latina lingvoj, la malnovirlanda estas eble la plej malnova literatura lingvo en Eŭropo, kiu daŭre skribatas ekde la sesa jarcento. La unua teksto kiun ni ankoraŭ posedas estas "Amra Choluim Cille", pri la vivo de la sanktulo Colm Cille, el la jaro 597.


En 1366 la anglaj okupantoj de Irlando faris la unuajn leĝojn kontraŭ la uzo de la irlanda lingvo fare de la anglaj koloniistoj, kiuj siatempe pli kaj pli asimiliĝadis kun la irlandanoj, la "Statutoj de Cill Chainnigh" (angle 'Kilkenny'). Sed kiam en 1541 la angla reĝo Henriko la 8-a volis proklami sin "reĝo de Irlando", oni devis laŭtlegi la proklamon irlande en la parlamento de la koloniistoj en Dublino, ĉar plejmulto el ili ne plu komprenis la anglan.


Fine de la 19-a jarcento la irlanda preskaŭ malaperis: pro la malsatego de 1845-1849, en kiu unu ĝis du milionoj mortis pro malsato; pro la naciaj bazlernejoj ekde 1831 kiuj malpermesis la irlandan kaj trudadis la anglan; kaj pro la kreskanta uzado de la angla fare de irlandaj naciaj politikistoj; nur 3% da la loĝantaro 3 aŭ 4 jaraĝa parolis irlandlingve ĉiutage en 1891. La lingvo oficialiĝis en 1922 kiam Irlando sendependiĝis, kaj ĝi fariĝis deviga lingvo por ĉiuj lernantoj en la bazaj kaj mezaj lernejoj. Dum la lasta jardeko ĝia uzado plipopulariĝis kaj la lingvo pli kaj pli fariĝas laŭmoda. Ekde 1996 ekzistas televidstacio irlandlingva, "TG4", kaj ekde aprilo 2003 ĉiutaga ĵurnalo eldoniĝas en Nord-Irlando por la tuta insulo, "Lá" (Tago). Estas ankaŭ radio-stacioj: Raidió na Gaeltachta, kiu estas nacie dissendata tra la tuta Irlando, Raidió na Life por la irlandparolantoj de la ĉefurbo, Dublino (irlande: Baile Átha Cliath), Raidió Fáilte por Nordirlando, kaj oni povas aĉeti ĉiudimanĉan gazeton nomatan "Foinse" (Fonto).


En julio 2003 la irlanda parlamento akceptis novan leĝon por antaŭenigi la irlandan lingvon, la "Leĝon pri Oficialaj Lingvoj 2003". Por detaloj en la irlanda kaj angla lingvoj, rigardu [1].


Antaŭnelonge, la irlanda lingvo formale rekoniĝis en Nord-Irlando, sub la Interkonsento de Sankta Vendredo de 1998 kune kun malgranda minoritat-lingvo nomata la ulster-skota. (Malgraŭ tio, estas malkonsentoj, ĉu la ulster-skota estas aparta lingvo aŭ nura dialekto de la skota 'malalteja'.)




Enhavo






  • 1 Gaeltacht


  • 2 Lingvistika strukturo


  • 3 Instituto


  • 4 Lingvadefenda Organizaĵo


  • 5 Skribmaniero


  • 6 Irlandlingvaj vortoj internacie uzataj


  • 7 La irlanda kaj Esperanto


  • 8 Eksteraj ligiloj


  • 9 Vidu ankaŭ





Gaeltacht |


Estas lokoj en Irlando, kie la irlanda estas la ĉefa lingvo. Oni kune nomas ĉi tiujn irlandlingvejojn la Gaeltacht. La plej famaj irlandlingvejoj estas en Conamara (en la graflando de Galivo/Galway/Gaillimh, en Donegal/Dún na nGall kaj en la duoninsulo de An Daingean/en la graflando de Kerry/Ciarraí. Aliaj estas en "Waterford"/Port Láirge ("An Rinn") kaj Meath/.



Lingvistika strukturo |


Al kelkaj nekonantoj, la skribaĵo ŝajnas esti sensensa mikso de vokaloj kaj konsonantoj! Kiam oni komprenas ĝin, tamen, la ortografio ŝajnas esti logika kaj facila. La dekstrakorna supersigno, nomata la fada (´), plilongigas la sonojn de la vokaloj kaj kelkfoje ŝanĝas iliajn elparol-manierojn. La ŝanĝoj varias inter dialektoj - ne estas universala, parola formo de la lingvo (kvankam ekzistas unu ĉie-akceptata skriba formo), sed ekzistas nune tri apartaj dialektoj de la irlanda, kiuj estas la munstera, la konoĥta kaj la ulstera.


En la 1940-aj jaroj, la Registaro de Irlando eldonis la "Caighdeán Oifigiúil" ([KAJ-djan I-fi-gjujl], normigon oficialan), kiu plifaciligis kaj normigis la ortografion. Multaj vortoj perdis literojn silentajn, kaj la vokalkombinoj plisimiliĝis al la parolata lingvaĵo.
Ekzemple:



  • Gaedhilge/Gaolainn/Gaedhlaing => Gaeilge, "la irlanda lingvo"


  • Lughbhaidh => , "Louth (loknomo)"


  • biadh => bia, "manĝaĵo"


Instituto |


La oficiala instituto pri la irlanda lingvo, kiu aktiviĝas en la tuta insulo de Irlando, nomiĝas Foras na Gaeilge. Ĝia estro estas Seosamh Mac Donncha.



Lingvadefenda Organizaĵo |


La plej malnova kaj granda lingvadefendorganizaĵo nomiĝas Conradh na Gaeilge. Ĝia estro en januaro 2007 estas Dáithi Mac Cárthaigh.



Skribmaniero |


La presita formo de la lingvo sekvis la modelon de unciala alfabeto, kreitaj de frumezepokaj irlandaj monaĥoj, kiuj konservis la kristanan kulturon post la falo de Okcidenta Romia Imperio.


En la 20-a jarcento, tamen, la uzado de tiu ĉi tradicia alfabeto malpliiĝis ĝenerale, kaj oni ŝanĝis al la ordinara latina alfabeto.



Irlandlingvaj vortoj internacie uzataj |


Kelkaj irlandlingvaj vortoj kaj frazoj, multuzataj en moderna Irlando inter angleparolantoj, estas:




  • Uachtarán na hÉireann [UAĤ-tar-AN na HE-ran] (Prezidento de Irlando)


  • Áras an Uachtaráin [AR-as an UAĤ-tar-AN] (Loĝejo prezidanta)


  • Taoiseach [TI-ŝaĥ] (Ĉefministro, ekde 1937)


  • Tánaiste [TA-niŝ-te] (Vicĉefministro, ekde 1937)


  • Dáil Éireann [dAl E-ran] (Parlamentejo)


  • Seanad Éireann [Ŝa-nad E-ran] (Senato irlanda)


  • Teachta Dála [TJAĤ-ta DA-la] (Parlamentano; uzata kiel "TD".)


  • Príomh-Aire [PRI-vara] (Ĉefministro 1919-1921)


  • Éire [E-re] (Irlandlingva nomo por la insulo Irlando, uzata ankaŭ por la ŝtato de Irlando ekde 1937. Fonto de "Ejrio")


  • Saorstát Éireann [SER-stat E-ran] (Nomo de la Libera Irlanda Ŝtato, en la irlanda, 1922-1937 )


  • Ard-Rí [ARD-ri] ("Alta Reĝo" (de Irlando), nomo de la feŭda irlanda ĉefreĝo en la mezepokaj tempoj)


  • Radio Teilifís Éireann [Ra-dio Te-le-fiŝ E-ran] (Irlanda nacia televid-servo, RTÉ)


  • Fianna Fáil [FIA-na fal] (La plej granda irlanda politika partio, tradukante: "Soldatoj de Irlando".) [FI-na fal]


  • Fine Gael [FIN-e gEl] (La sekvante plej granda politikogrupo, tradukante: "Familio de la gaeloj".)


  • bodhrán [BAŬ-ran] (granda drumo, ludata en kelteca muziko)


  • Sinn Féin [ŝin fEn] (politika partio tutirlanda, tradukante: "Ni Mem")


  • Tiocfaidh ár lá [tjok-hig Ar-lA] ("nia tago venos", slogano de la irlanda respublika armeo, IRA, kiu kunfandiĝis kun la politika partio "Sinn Féin".


  • poitín [Po-tjIn] (Speco de kontraŭleĝa, forta alkoholo)


  • céilí [KJE-lji] (socia kunveno, kun interparolado, muziko, dancado kaj rakontado)


  • leipreachán [LEP-re-ĤAN] (eta, petolema, supernatura kreito)



La irlanda kaj Esperanto |


Seán Ó Riain, en sia artikolo La lernado de la irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto? post mallonga priskribo de la irlanda lingvo kaj ties historio, skizas kelkajn similaĵojn de tiu kun Esperanto. Konstatinte la malsukceson de lernado de lingvoj en la eduksistemo de Irlando kaj de la irlanda kaj de aliaj lingvoj kiel la franca tradicie aŭ la germana pli ĵuse, la teksto proponas la uzadon de Esperanto kiel propedeŭtika aŭ lernfaciliga studobjekto. Fine de la artikolo montreblas listo de koincido de vortoj aŭ radikoj en Esperanto kaj la irlanda.[1]



Eksteraj ligiloj |




  • Enkonduko pri la irlanda unciala alfabeto (angle)

  • Gramadach na Gaeilge / la Gramatiko de Irlanda lingvo (germanlingva)






Vidu ankaŭ |



  • Lingvistiko


  • Listo de lingvoj




  • Seán Ó Riain, La lernado de la irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto?, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) paĝoj 178-183.








  • Popular posts from this blog

    Statuo de Libereco

    Tanganjiko

    Liste der Baudenkmäler in Enneberg