5-a de oktobro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































oktobro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di


1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31




aranĝo de 2019
tagoj

La 5-a de oktobro estas la 278-a tago de la jaro (la 279-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 87 tagoj restas.


Je la 5-a de oktobro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 610: Heraklio kroniĝis kiel bizanca imperiestro


  • 1056: Henriko la 4-a iĝis reĝo de Germanio


  • 1285: Filipo la 4-a ektroniĝis en Francio


  • 1550: Fondo de urbo Koncepciono en Ĉilio


  • 1582: Pro reformo de la gregoria kalendaro tiu ĉi tago malestis en Hispanio, Italio, Pollando kaj Portugalio


  • 1614: Unua diplomatia misio alvenis al Eŭropo de Japanio, gvidita de ambasadoro Hasekura Tsunenaga


  • 1665: Germanio: fondo de universitato en Kielo


  • 1709: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: en Toruń renkontiĝis la pola reĝo Aŭgusto la 2-a kaj la caro de Rusio Petro la Granda


  • 1762: Vieno: en burgoteatrejo okazis premiero de la opero Orfeo kaj Eŭridika


  • 1793: En Francio Nacia Konvencio dekretis respublikan kalendaron


  • 1807: En Varsovia Duklando kreiĝis registaro de Stanisław Małachowski, militministro iĝis princo Józef Poniatowski


  • 1831: Pola armeo nombranta 20 mil soldatojn kune kun la lasta komandanto de la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio generalo Maciej Rybiński transpaŝis apud Brodnica landlimon kun Prusio deponante armilaron - la lasta evento de la ribelo


  • 1833: Unua Karlisma Milito: kun ribelo en Eŭskio unua karlista milito eksplodis en Hispanio


  • 1855: Germanaj astronomoj Hermann Goldschmidt malkovris asteroidon Atalante kaj Karl Theodor Robert Luther - Fido


  • 1864: Okcident-Bengalo: 60 mil personoj pereis post atako de ciklono en Kolkato, kiu preskaŭ detruiĝis


  • 1868: Pollando: en Galicio marmoto kaj ĉamo iĝis protektataj bestoj en Tatroj


  • 1908: Aŭstrio-Hungario aneksis la Bosnion kaj Hercegovinon


  • 1908: Bulgario proklamis sendependecon (de Turkio)


  • 1910: Portugalio iĝis respubliko


  • Unua mondmilito:


    • 1914 Franca piloto kun mekanikisto-pafisto sukcesis detrui la germanan aviadilon - unua aera batalo de la milito


    • 1917: Usona prezidento Woodrow Wilson subskribis dekreton permesanta al poloj el Usono formi sian armeon, kio realiĝis en trejna kampo de landlima kanada urbo Niagara-on-the-Lake por 22 mil soldatoj komandataj de Józef Haller


    • 1918: En Kievo komenciĝis paroloj pri eniro de Krimeo en Ukrainion




  • 1921: Londono: PEN-klubo internacia fondiĝis, kontraŭa al diktatoreco kaj cenzuro


  • 1925: Konferenco en Locarno komenciĝis


  • 1933: Ukraina reĝisoro Lesj Kurbas maldungita de teatro pro "burĝa naciismo"


  • 1938: Prezidento de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš demisiis


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: La lasta 35-a tago de la defenda pola milito kontraŭ germana-soveta agreso (pli da eventoj): taĉmento de Wehrmacht pafmortigis en Serokomla (proksime al Łuków) 32 personojn; apud Kock brigada generalo Franciszek Kleeberg kun siaj soldatoj de Memstara Operaca Grupiĝo "Polesio" venkis germanojn en la lasta kelktaga batalo - post ekmanko de municio redonis la armilojn; germana polico en Kocin (apud Mogilno) pafmortigis 27 polojn pro defendo de Trzemeszno kaj ĉirkaŭaĵo; en Varsovio germana armeo Wehrmacht paradis antaŭ Adolf Hitler; taĉmento de SS en Buszków pafmortigis 66 personojn devenantajn de Koronowo; en Miedzyn, apud Bydgoszcz, okazis amasa ekzekuto de 400 poloj, kaj en Gdańsk germanoj pafekzekutis - malgraŭ internacia juro - 38 defendantojn de la Pola Poŝtoficejo - en 2001 iliaj familioj ricevis rekompencon de la germana ŝtato, sed du juĝistoj, kiuj rekomendis la justican murdon restis ĝismorte sur altaj postenoj kaj ekster respondeco; nombro de kvazaŭarmea germana "memdefendo" Selbstschutz en Pomerio estis 17 667 personoj; germanoj establis en Piotrków Trybunalski judan geton, unuan en la okupata Pollando


    • 1940: Regopovoj de Nazia Germanio ordonis retirigi polajn monerojn sur enkorpigitaj teritorioj ĝis fino de oktobro kaj escepte permesis al polaj trudlaboristoj en Nazia Germanio iri al malsanulejoj nur kaze de mortminaco


    • Londono: "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta) prezentis artikolon de Tymon Terlecki: Septembra Kampanjo daŭras kun sciigo, laŭ "Gazeta Katolicka" en Winnipeg, ke usonaj poloj ofte trairas al kanada armeo kaj populara bildliteraturo en pola gazetaro anstataŭigis Tarzanon per polaj soldatoj batalantaj kun germanoj; Supera komandanto divizia generalo Władysław Sikorski nomumis komandanton de Memstara Brigado de Karpat-Pafistoj Stanisław Kopański ĝis brigada generalo


    • 1942: Germanaj ĝendarmoj pendumis en Rogów 5 polojn de malliberejo en Skierniewice kaj laŭvicajn 5 en Lipce; estro de distrikto Lubelski konstatis, ke ĝis tiu ĉi tago alvenis de Nazia Germanio 8009 judojn


    • 1943: SS pafmortigis en koncentrejo Aŭŝvico 20 polojn revenĝe pro mortigo de germana policano en Dąbrowa Górnicza

    • Membroj de pola diasporo el Germanio, malliberigitaj en koncentrejo Buchenwald, fondis konspiran Kolegan Komitaton


    • 1944: La duan tagon post falo de la Ribelo de Varsovio la urbon forlasis kaj iris al germana mallibero ĉirkaŭ 11 700 soldatoj kun 6 generaloj; SS-oficiro respondeca de la 5-a de aŭgusto pri subpremo de la ribelo pritaksis siajn perdojn (sen la 9-a germana armeo): 73 mortigitaj oficiroj, 1453 suboficiroj kun soldatoj, 44 fremdlandanoj, kaj vunditaj 242 oficiroj, 7054 suboficiroj kun soldatoj, 178 fremdlandanoj; en Varsovio aperis lasta numero de "Rzeczpospolita Polska" (Pola Respubliko); la lasta komandanto de Pola Enlanda Armeo Leopold Okulicki kun civila loĝantaro forlasis Varsovion kaj iris al Częstochowa, la ĉefurbo de Pola Subtera Ŝtato; germanaj ĝendarmoj vivbruligis en Ulatowo (proksime al Przasnysz) 12 polojn, en tio virinojn;


    • Winston Churchill en brita parlamento omaĝis al heroe batalanta Varsovio kaj pola civila loĝantaro; pola generalo Stanisław Maczek kun sia Kirasita Divizio liberigis en Nederlando Baarle-Nassau kaj Alphen; Londono: "Dziennik Polski i Dziennik Żołnierza" informis pri voĉdono de la pasinta tago de la dusemajna nacia funebro pro falo de Varsovio; germana urbo Saarbrücken estis bombita de Royal Air Force pro kio pereis 361 personoj




  • 1945: Sur la pola teritorio Ruĝa Armeo kreis enklavon de Police - ĝis la 25-a de septembro 1946 laboris ĉi tie 20 mil germanaj militkaptitoj kaj laboristoj


  • 1947: Prezidento de Usono Harry Truman apelaciis al usonanoj pri rezigno de viando-manĝado dum kelkaj tagoj semajne por tiamaniere ŝparitan monon transdoni al malsatantaj loĝantoj de Eŭropo


  • 1948: En Fontainebleau dum Internacia kongreso de naturprotekto fondiĝis posta Internacia Unio por la Konservo de Naturo


  • 1948: Aŝgabato: dum tertremo pereis 110 miloj de personoj


  • 1950: Stalinismo: ĉe Regiona Militista Juĝejo en Varsovio komenciĝis proceso kontraŭ asocio Libero kaj Sendependo - oni verdiktis sep mortpunojn


  • 1953: En Los-Anĝeleso okazis la unua dokumentita renkonto de Anonimaj Narkotuloj


  • 1962: Premiero de la brita filmo D-ro No


  • 1964: Malvarma milito: 57 personoj fuĝis de GDR al Okcidenta Berlino per kavigita tunelo sub la berlina muro


  • 1964: Pola verkisto Melchior Wańkowicz estis arestita kun riproĉo kunlabori kun Radio Libera Eŭropo pro sendo de la letero de 34 intelektuloj protestantaj kontraŭ komunista cenzuro


  • 1970: Usona publika televidkanalo Public Broadcasting Service kreiĝis


  • 1970: Membroj de Liberiga Fronto de Kebekio forkaptis britan diplomaton, kaŭzante oktobran kizon en Montrealo


  • 1972: Franca politikisto Jean-Marie Le Pen fondis Fronton Nacian


  • 1982: Militista Ĉambro de Supera Tribunalo kontumace verdiktis mortpunon al Romuald Spasowski, ambasadoro de Pola Popola Respubliko en Usono, kiu post enkonduko de milita stato en Pollando petis politikan azilon


  • 1983: Gvidanto de la pola sindikata movado Solidareco Lech Wałęsa ricevis Nobel-premion pri paco


  • 1983: Ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos malkovris asteroidon Ĝemzbondo


  • 1986: Okcidenta gazetaro sciigis pri la nukle-armila programo de Israelo malkaŝita de Mordechai Vanunu


  • 1988: Brazilo akiris sian konstitucion kaj kreiĝis du subŝtatoj: Amapao kaj Rorajmo


  • 1989: La 14-a Dalai-lamao Tenzin Gyatso iĝis laŭreato de la Nobel-premio pri paco


  • 1992: Lennart Meri iĝis prezidento de Estonio


  • 1995: Flago de Makedonio oficialiĝis


  • 2003: Aĥmed Kadirov iĝis prezidento de Ĉeĉenio


  • 2004: Monako aniĝis al la Konsilio de Eŭropo


  • 2007: Pola ministro pri nacia defendo Aleksander Szczygieł nomumis postmorte 7842 oficirojn, viktimojn de la Masakro de Katin, al pli supera rango


  • 2012: Flughaveno Prago-Ruzyně, sidejo de České aerolinie, ricevis la nomon de Václav Havel


  • 2014: Franca aŭtosportisto Jules Bianchi el rusa skipo grave vundiĝis debutante en Formulo 1 dum la Granda Premio de Japanio kaj poste mortis


  • 2014: En antaŭtempa baloto al parlamento en Bulgario venkis opozicia partio GERB de estinta ĉefministro Bojko Borisov


  • 2016: Oni malfermis fervojlinion inter Etiopio kaj Ĝibutio liganta la ĉefurbojn: Adis-Abebo kun Ĝibuto



Naskiĝoj |




  • 440: Bodhidharmo, unua patriarko de chan, ĉina budhismo (m. nekonata)


  • 1609: Paul Fleming, germana kuracisto, verkisto, poeto (m. 1640)


  • 1640: Françoise-Athénaïs de Rochechouart de Mortemart, amatino de franca reĝo Ludoviko la 14-a (m. 1707)


  • 1658: Maria de Modena, reĝino de Anglio, Skotlando kaj Irlando (m. 1718)


  • 1713: Denis Diderot, franca filozofo, verkisto, enkciklopediisto, unu el ĉefkreintoj de Enciklopedio (m. 1784)


  • 1781: Bernard Bolzano, ĉeĥa pastro italdevena, matematikisto, filozofo, teologo (m. 1848)


  • 1795: Karl Ludwig Sand, germana studento kaj atencanto, ekzekutita (m. 1820)


  • 1830: Chester A. Arthur, prezidento de Usono, juristo, plifirmiginta usonan mararmeon (m. 1886)


  • 1848: Edouard Detaille, franca pentristo de bataloj (m. 1912)


  • 1848: Guido von List, aŭstra okultisto kaj verkisto, kies ideoj inspiris nacisocialismon (m. 1919)


  • 1851: Placyd Dziwiński, pola matematikisto, rektoro de Lvova Politekniko (m. 1936)


  • 1851: Mór Ditrói, hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, edzo de Mari Eibenschütz (m. 1945)


  • 1860: William Harvey, angla kuracisto, anatomo kaj kirurgo, malkovrinto de sangocirkulado (m. 1657))


  • 1860: William Harvey, angla esperantisto, vortaristo, parolisto, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Skotlando, membro de Lingva Komitato


  • 1863: Klara Zamenhof, filino de juddevena litova-pola komercisto Aleksandro Silbernik, edzino de Ludwik Zamenhof kontribuinta al eldono de Unua libro kaj fondo de societo Konkordo populariganta internan ideon (m. 1924)


  • 1864: Louis Lumière, franca inventisto, pioniro de kino (m. 1948)


  • 1872: Kálmán Vakarcs, hungara etnografo, kolektisto kaj instruisto (m. 1952)


  • 1880: Lajos Vékás, rumania hungara ekonomikisto, advokato, fakverkisto (m. 1962)


  • 1881: Hans von Hammerstein-Equord, aŭstra verkisto kaj politikisto


  • 1882: Robert Goddard, pionira usona raketfaristo cele al kosmoesplorado (m. 1945)


  • 1884: Georges Warnier, franca administranto de komercaj societoj, kunfondinto de la Domo de Esperanto (m. 1953)


  • 1887: René Cassin, franca juristo, diplomatiio kaj politikiso (m. 1976)


  • 1892: Ernő Kázmér, hungara ĵurnalisto, kritikisto (m. 1941)


  • 1897: Emília Csűrös, hungara porjunulara verkistino, fratino de István Csűrös (m. 1970)


  • 1902: Albert Nagy, rumania hungara pentristo, ankaŭ vivanta en Italio (m. 1970)


  • 1909: Bohdan-Ihor Antoniĉ, ukraina poeto, cenzurata, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1937)


  • 1917: Magda Szabó, hungara verkistino, enestanta en esperantlingvaj "Horizonto" kaj Hungara Antologio (m. 2007)


  • 1919: Vojtech Zamarovský, slovaka historiisto kaj verkisto, populariganto de antikvaj civilizacioj (m. 2006)


  • 1922: András Kiss, rumania hungara historiisto, arkivisto, fakverkisto, patro de Gyöngy Kovács Kiss (m. 2013)


  • 1924: José Donoso, ĉilia verkisto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de magia realismo, konata en Sudameriko (m. 1996)


  • 1926: Zoltán Náhlik, rumania hungara, hungara edukhistoriisto


  • 1930: Pavel Popoviĉ, sovetia kosmonaŭto kaj la unua ukraina (m. 2006)


  • 1930: Reinhard Selten, germana Nobelpremiita ekonomikisto, filo de esperantisto Adolf Selten, honora membro de AIS, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, rektoro de Internacia Kongresa Universitato, aŭtoro de esperanta-germana libro Por dulingveco en Eŭropo (m. 2016)


  • 1935: Oswald Wiener, aŭstra verkisto, konata pro sia engaĝiĝo en la Viena Grupo


  • 1936: Václav Havel, ĉeĥa verkisto, partoprenanto de la praga printempo 1968, aktivulo de kontraŭkomunisma Ĉarto 77, la lasta prezidento de Ĉeĥoslovakio kaj la unua de Ĉeĥio (m. 2011)


  • 1941: Eduardo Duhalde, argentina politikisto, advokato kaj notario, prezidento de Argentino


  • 1944: László Csiki, hungara poeto, verkisto, tradukisto (m. 2008)


  • 1951: Bob Geldof, irlanda kantisto, kantaŭtoro, politika aktivisto


  • 1952: Emomalii Raĥmon, komunista prezidento de Taĝikio, dum enlanda milito batalanta kontraŭ talibanoj


  • 1955: Ángela Molina, hispana aktorino, premiita dum la Donostia Internacia Filmfestivalo


  • 1958: Neil deGrasse Tyson, usona astrofizikisto, sciencopopularigisto


  • 1974: Colin Meloy, usona kantisto kaj muzikisto de sendependa roko


  • 1975: Kate Winslet, angla aktorino, laŭreatino de Oskar-premio


  • 1976: Matt Hamill, usona surda luktisto


  • 1976: Ramzan Kadirov, ĉefministro kaj prezidento de Ĉeĉenio, filo de Aĥmat Kadirov


  • 1978: Koppány Zsolt Nagy, hungara verkisto kaj tradukisto


  • 1985: Gergely Illyés, rumania hungara politika analisto, ĵurnalisto



Mortoj |




  • 610: Fokas, bizanca imperiestro, konata pro la kolumno sur la Roma Forumo (naskiĝis ĉirkaŭ 570)


  • 877: Karlo la 2-a, okcidentfranka reĝo, nepo de Karolo la Granda (n. 823)


  • 1056: Henriko la 3-a, romia-germana imperiestro el salia dinastio (n. 1017)


  • 1112: Sigebert de Gembloux, benedikta monaĥo el Namuro, humanisto, hagiografo, historiisto, teologo, mezepoka kronikisto (n. 1030)


  • 1214: Alfonso la 8-a, reĝo de Kastilio, filo de Sanĉo la 3-a (n. 1155)


  • 1225: An-Nasir, abasida kalifo el Bagdado (n. 1158)


  • 1285: Filipo la 3-a, reĝo de Francio de kapetida dinastio (n. 1245)


  • 1354: Giovanni Visconti, itala episkopo, senjoro de Milano (n. 1290)


  • 1470: Matteo Carreri, itala dominikano, stigmatito, katolika beatulo (n. 1420)


  • 1607: Matthäus Dresser, germana filologo, historiisto, pedagogo, humanisto, influata de la verkoj de Filipo Melanktono (n. 1536)


  • 1763: Aŭgusto la 3-a, princo-elektisto de Saksio kaj reĝo de Pollando, mecenato de arto (n. 1696)


  • 1777: János András Segner, hungara-germana kemiisto, matematikisto, kuracisto, fizikisto, astronomo, universitata instruisto, membro de Prusa Akademio de Sciencoj (n. 1704)


  • 1791: Grigorij Potjomkin, rusa feldmarŝalo, favoratulo de Katerina la 2-a (n. 1739)


  • 1813: Tecumseh, indiana tribestro de Shawnee, adepto de indiana konfederacio (naskiĝis ĉirkaŭ 1768)


  • 1816: Camilo Torres Tenorio, kolombia advokato kaj movadestro por sendepenceco de Kolombio, ekzekutita (n. 1766)


  • 1864: Imre Madách, hungara verkisto, aŭtoro de la libro La Tragedio de l' Homo (n. 1823)


  • 1880: William Lassell, angla astronomo, malkovrinto de pluraj satelitoj en la sunsistemo (n. 1799)


  • 1880: Jacques Offenbach, franca-germana komponisto kaj muzikisto juddevena (n. 1819)


  • 1883: Joachim Barrande, franca paleontologo kaj geologo (n. 1799)


  • 1913: Patrick Augustine Sheehan, irlanda pastro, politikisto kaj anglalingva verkisto (n. 1852)


  • 1925: Anna Schäffer, germana stigmatita mistikulino, katolika beatulino (n. 1882)


  • 1933: Nikolaj Judeniĉ, rusa generalo, komandanto de Blanka Armeo, murdita (n. 1862)


  • 1936: Jan Jacob Slauerhoff, nederlanda ŝipkuracisto, poeto kaj romanverkisto (n. 1898)


  • 1938: Marian Zdziechowski, pola filozofo, filologo, historiisto pri ideoj, rektoro de la Universitato al Stefan Batory en Vilno (n. 1861)


  • 1938: Faustyna Kowalska, pola monaĥino, mistikulino, katolika stigmatita sanktulino kaj viziistino, konata pro mizerikordo (n. 1905)


  • 1946: István Bethlen, grafo, ĉefministro de Hungario (n. 1874)


  • 1953: Friedrich Wolf, germana kuracisto, verkisto, diplomato kaj soldato de Internaciaj Brigadoj (n. 1888)


  • 1960: Alfred Kroeber, usona antropologo germandevena esploranta kulturon de indianoj (n. 1876)


  • 1986: Géza Kozma, hungara komponisto, patro de Mátyás Kozma (n. 1902)


  • 1996: Károly Székely, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (n. 1913)


  • 2000: Elemér Bakó, hungara lingvisto, bibliotekisto, redaktoro, kunlaboranto de Kongresa Biblioteko (n. 1915)


  • 2003: Timothy Treadwell, usona ekologo okupiĝanta pri grizlioj (n. 1957)


  • 2005: Ferenc Visky, rumania hungara reformita teologo (n. 1918)


  • 2010: Bernard Clavel, franca memlernanto, verkisto, laŭreato de Premio Goncourt (n. 1923)


  • 2011: Steve Jobs, usona entreprenisto, kunkreinto de komputila firmao Apple (n. 1955)


  • 2012: Claude Pinoteau, franca reĝisoro kaj scenaristo, konata de la filmo Vangofrapo (n. 1925)


  • 2015: Henning Mankell, sveda verkisto de krimfikcio, porinfana literaturo, kaj dramaturgo, socia kritikisto, komunisto loĝanta alterne en Mozambiko (n. 1948)


  • 2016: György Márkus, hungara marksista filozofo (n. 1934)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Monda Tago de Instruisto - proklamita de Unesko


Tagoj de semajno |


La 5-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.




  • 5-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 5-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg