Spacewatch




Spacewatch (angla esprimo por "Spacobservo") estas usona projekto de la Lunar and Planetary Laboratory (de la Universitato de Arizono), fakigita en la observo de kometoj kaj asteroidoj.
Tiu projekto estis iniciatita en 1980 de Tom Gehrels kaj Robert S. McMillan, nuna gvidanto de la projekto.


La ĉefa celo de Spacewatch estas observi diversajn familiojn de planedetoj (Centaŭroj, trojaj, ĉefzonaj, transneptunaj kaj terrenkontaj asteroidoj) por studi la dinamikon de la sunsistemo. Spacewatch ankaŭ serĉas eblajn celojn por estontaj kosmosondiloj kaj strebas malkovri potence danĝerajn terrenkontajn objektojn.


Por Spacewatch estas uzataj du teleskopoj de 0,9 metroj kaj 1,8 metroj, en la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Sonora-Dezerto, Arizono).














































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































Malkovraĵoj |




  • Kaliro, satelito de Jupitero, la 6-an de oktobro 1999,

  • la kometoj 125P/Spacewatch (8-a de septembro 1991) kaj C/1992 J1 (1-a de majo 1992), rigardita kiel plej malproksiman objekton en la sunsistemo,

  • la transneptuna objekto 20000 Varuno, la 28-an de novembro 2000,

  • la perdita asteroido 719 Alberto, retrovita en 2000.


Kun 126 129 malkovritaj objektoj, (ĝisdata 2016) Spacewatch estas la dua plej abunda malkovrinto de asteroidoj[1].



Notoj kaj referencoj |




  1. Malkovrintoj de malgrandaj planedoj(angle)



Eksteraj ligiloj |



  • angle Oficiala paĝo de Spacewatch





Portala ikono Portalo pri Astronomio








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg