Planedo









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Planedo (apartigilo)




La ok planedoj de la Suno: 1 Merkuro, 2 Venuso, 3 Tero, 4 Marso, 5 Jupitero, 6 Saturno, 7 Urano, 8 Neptuno. La grandecoj estas montritaj iom akurate, sed ne la distancoj.


Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo. La vorto devenas de la greka πλανήτης, planētēs, signifanta migrantovaganto. Pli precizan difinon donis la Internacia Astronomia Unio en 2006 (vidu malsupre).


Nia suno havas ok planedojn. Ĝis la redifino de planedo en 2006 fare de la Internacia Astronomia Unio estis naŭ planedoj (la naŭa estis Plutono) kaj oni atendis trovi aŭ difini pliajn; Sedno estis tiam ebla 10a planedo), sed nun la nombro ŝajnas tre fortike fiksita je ok kaj apenaŭ videblas eblo trovi pliajn planedojn en nia sunsistemo.


Je la 24-a de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de Internacia Astronomia Unio (IAU) akceptis rezolucion, kiu difinis planedon en la sunsistemo jene (parto el rezolucio 5A):


Planedo estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.

Samtempe, IAU difinis kiel nanoplanedon ĉielan korpon respondantan al ĉiuj kriteroj, krom la balaado de sia orbito. Formale, nanoplanedo ne estas planedo.


Oni konas nuntempe kvin nanoplanedojn en la sunsistemo: Cereso, Plutono, Makemako, Haŭmeo kaj Eriso. Sed la listo povas plilongiĝi.






Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Antikvaj planedoj


    • 1.2 Modernaj planedoj




  • 2 Planedoj de la Sunsistemo


  • 3 Supozataj kaj alistelaj planedoj


    • 3.1 Hipotezaj planedoj en nia sunsistemo


    • 3.2 Alisistemaj planedoj


    • 3.3 Interstelaj planedoj


    • 3.4 Vagabondaj planedoj


    • 3.5 Ekstergalaksiaj planedoj


    • 3.6 Intergalaksiaj planedoj




  • 4 Kritiko pri la kriterioj de planedeco


  • 5 Notoj


  • 6 Vidu ankaŭ





Historio |


La vorto planedo devenas el πλανάσθαι (planasthaj), verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro". Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj („fikssteloj“) videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili havas propran moviĝon (kia nudokule ne videblas ĉe la fikssteloj).


Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.



Antikvaj planedoj |


En la antikvula menso estis sep planedoj (kiuj estis videblaj sen helpiloj): Luno, Marso, Merkuro, Jupitero,Venuso, Saturno kaj Suno. La planedoj ne estis konsiderataj kiel mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iradas ĉirkaŭ la Tero, tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj (escepte de sabato kaj dimanĉo tiuj nomoj influis ankaŭ la esperantajn nomojn). La planedoj influis homojn per la aero.


La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj
antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.



Modernaj planedoj |


Giordano Bruno estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, li vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo.


La similigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galilejo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo.


La tri planedoj de la Sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono, tiu lasta ekde 2006 jam ne plu planedo) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj.


La plejparto de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin. Se luno estas sufiĉe granda, ĝi povas efiki al la planedo per tajdaj fortoj kaj tiel stabiligi la turniĝon de planedo ĉirkaŭ ĝia akso.



Planedoj de la Sunsistemo |


La ok planedoj de la Sunsistemo, en okcidentaj landoj, ricevis nomojn devenaj el la romia mitologio.




  1. Merkuro (simbolo ☿)


  2. Venuso (♀)


  3. Tero (⊕ aŭ ♁)


  4. Marso (♂)


  5. Jupitero (♃)


  6. Saturno (♄)


  7. Urano (♅)


  8. Neptuno (♆)


En Ĉinio kaj landoj de orienta kulturo, la kvin nudokule videblaj planedoj ricevis nomojn de la kvin elementoj.



  • Merkuro : 水星 (la Akva Stelo)

  • Venuso : 金星 (la Metala Stelo)

  • Marso : 火星 (la Fajra Stelo)

  • Jupitero : 木星 (la Ligna Stelo)

  • Saturno : 土星 (la Tera Stelo)


Urano kaj Neptuno ricevis respektive la nomojn 天王星 (Stelo de la Ĉiela Reĝo) kaj 海王星 (Stelo de la Mara Reĝo), laŭ la atribuoj de la dioj Urano kaj Neptuno.


La sunsistemaj planetoj estas divideblaj en du kategoriojn:



  • La tersimilaj planedoj : Merkuro, Venuso, Tero kaj Marso.

  • La gasgigantoj : Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno.



Supozataj kaj alistelaj planedoj |



Hipotezaj planedoj en nia sunsistemo |


Oni longe supozis, ke estas ankaŭ aliaj planedoj. Unu el tiuj estis nomata Planedo X, astro kiu perturbas la neptunan kaj plutonan orbitojn. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de siaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭ estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno kaj ke la orbito de Neptuno havas nur etajn malregulaĵojn, kiuj apenaŭ antaŭvidigas malkovron de nova planedo.


Ĝis 2006, ne ekzistis klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estis konsiderataj kiel planedoj, kiel Cereso, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povis havi sian planedecon disputatan, kiel en la kazo de Plutono, kiu nun estas jam eks-planedo.



Alisistemaj planedoj |


Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunsistemaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. En majo 2011 ilia nombro superis 100. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibra ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivofavoraj planedoj en la najbaraĵo de iu proksima stelo.


La plej tersimila planedo malkovrita (ĝis fino de aprilo 2007) estas Gliese 581 c, kiu rondiras la ruĝan nanon Gliese 581, kune kun eble kvin pliaj planedoj. Ĝi estas la unua ekstersunsistema planedo trovita en tia ĉirkaŭstela zono, ke eblas akvo en likva stato kaj tiel eventuale eĉ tersimila vivo. La stelo Gliese 581 situas je ĉirkaŭ 20,5-lumjara distanco de nia Suno. La trovon anoncis en aprilo 2007 laborgrupo de astronomoj, sub Stéphane Udry, en la Ĝeneva Observatorio en Svislando. Ĝi malkovris la planedon per instrumentoj de la Eŭropa Suda Observejo en Ĉilio.


La 2-an de februaro 2011 NASA eldonis liston de 1.235 probablaj alisunaj planedoj, kiujn malkovris la spacteleskopo Kepler. La listo enhavas 68 eblajn planedojn de ter-simila grandeco (R < 1,25 R) kaj 288 eblajn "super-terojn" (1,25 R < R < 2 R)[1].



Interstelaj planedoj |


Interstela planedo estas planed-simila objekto ne ligita al orbito-centra suno. Oni nomas tian objekton "objekto de planedeca maso" aŭ planed-masa objekto (PMO).


Tia objekto ne posedas konstantan (al iu ajn sistemo) orbiton, do ĝi ne povas plenumi la kriterion, ke sian orbiton ĝi balais de malpli grandaj objektoj. La nuraj kriterioj, kiuj povus igi ĝin planed-simila, estas la grandeco, la maso/denso kaj la geologia-kemia konsisto.


Pro sia nellumeco la interstelaj planedoj estas malfacile troveblaj. La iom grandaj ne estas facile disigeblaj de brunaj nanoj-



Vagabondaj planedoj |


Vagabonda planedo aŭ interstela planedo estas planedo kiu ne orbitas ĉirkaŭ stelo kaj tiel direkte orbitas ĉirkaŭ la galaksio. Aŭ ĝi iam estis parto de planedsistemo antaŭ ol esti forĵetita aŭ ĝi neniam havis rilaton kun alia stelo aŭ bruna nano. Oni pensas ke estas miliardoj da vagabondaj planedoj en la Lakta Vojo.



Ekstergalaksiaj planedoj |


Ekstergalaksia planedo (anglalingve: extragalactic planet) estas ekstersunsistema planedo kiu ne situas en la Lakta Vojo (nia galaksio). Pro la tre grandaj distancoj, la malkovro de tiuj planedoj estas malfacila.



Intergalaksiaj planedoj |


Intergalaksia planedo estas planedo kiu situas ekster galaksio. Teorie, ĝi estus ankaŭ ekstergalaksia planedo (ekster la Lakta Vojo) kaj ekstersunsistema planedo (ekster nia sunsistemo). Ĝi povas orbiti ĉirkaŭ intergalaksia stelo aŭ esti vagabonda planedo, kiu ne orbitas ĉirkaŭ stelo. Oni pensas ke tiuj planedoj estas multnombraj kaj devenas de forĵetoj dum interagado de galaksioj.



Kritiko pri la kriterioj de planedeco |


Post la difino de planedeco fare de IAU en 2006 ekestis kritiko, precipe pri la kriterio, ke planedo devas balai sian orbiton de aliaj objektoj. Oni obĵetis, ke tiurilate ankaŭ Tero kaj Jupitero ne estas planedoj. Ebla kompromiso estas la "orbita domineco" (foje nomata "planeda distinganco") de Steven Soter, la rilatumo inter la maso de korpo kaj la maso de objektoj proksimaj al ĝia orbito, kiuj ne estas sinkronigitaj al ĝi (ekz. lunoj).


La orbita domineco havas la avantaĝojn, ke ĝi estas kvante mezurebla kaj tamen prezentas grandan distancon inter la planedoj kaj la nanoplanedoj. Inter la planedoj Urano havas la plej malgrandan dominecon, 24 000, sed ĉiuj nanoplanedoj havas dominecon de malpli ol 1. Plutono havas dominecon de 0,077, eĉ malpli grandan ol Cereso kaj Eriso. La plej grandan dominecon, 1 700 000, havas Tero.



Notoj |





  1. W. J. Borucki k. al.. Characteristics of planetary candidates observed by Kepler, II: Analysis of the first four months of data (angle) (PDF), p. 111. Alirita 2012-12-01.




Vidu ankaŭ |



  • Sunsistemo

  • Astronomio










Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg