Benedikto la 16-a




Papo





































































Benedikto la 16-a
265-a papo de la Katolika eklezio

BentoXVI-30-10052007.jpg

Naskonomo
Joseph Alois Ratzinger

Pontifiko
de 19-a de aprilo 2005

ĝis 28-a de februaro 2013

Antaŭulo

Johano Paŭlo la 2-a

Sekvanto

Francisko

Coat of Arms of Benedictus XVI.svg
Persona informo

Naskiĝo
la  16-an de aprilo 1927(nun 1927-04-16) (91‑jara)
en Marktl am Inn, Bavario, Flago-de-Germanio.svg Germanio

Alma mater

Munkena universitato • Ducal Georgianum [#]

Lingvoj

germana lingvo • latina lingvo • itala lingvo [#]


Subskribo Benedikto la 16-a
Familio

Patro
Joseph Ratzinger, Sr. [#]

Gefratoj
Georg Ratzinger [#]

Ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising Wappen Erzbistum München und Freising seit 2013.svg

Regado
1977–1982

Antaŭulo
Julius Döpfner

Sekvanto
Friedrich Wetter
[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Benedikto la 16-a (latine Benedictus, "Benita" aŭ "Benito"), baptonomiĝis Joseph RATZINGER [JOzef RAcinger], naskiĝis la  16-an de aprilo 1927(nun 1927-04-16) en Marktl am Inn (Germanio), kiel la 265-a papo plenumis la plej altan oficon en la katolika eklezio ekde la 19-an de aprilo 2005 ĝis sia anticipe anoncita demisio kiu ekvalidis la 28-an de februaro 2013 je la 20-a horo.[1] Antaŭe li multajn jarojn estis kardinalo, dekano (estro) de la kardinala kolegaro kaj prefekto de la katolika Kongregacio por la Doktrino de la Fido.


Li naskiĝis kiel filo de patro Jozefo kaj patrino Maria. Li naskiĝis sabate antaŭ pasko kaj post lia naskiĝo estiĝis granda neĝfalo, tre rara en tiu sezono.


Li estis unu el la plej gravaj kardinaloj kaj estis konsiderata kiel plej intima kunlaboranto de papo Johano Paŭlo la 2-a kaj oni rigardis lin parto de la konservema parto de la katolika eklezio.
Kiel prefekto de la kongregacio li forte kontraŭis reformojn, ekzemple koncerne pastrecon de virinoj, pastran edzecon aŭ kontraŭkoncipilojn.


Coat of Arms of Benedictus XVI.svg

La unua jaro de papeco montris parte alian bildon de Benedikto la 16-a. Lia unua encikliko "Deus Caritas est / Pri la Kristana Amo", publikigita en januaro 2006, pritraktas la Dian kaj homan amon. Pli ol miliono da junuloj venis al la Monda Junulara Tago okazinta en Kolonjo en aŭgusto 2005. Ili denove montris, ke la katolika eklezio estas juna kaj vigla. Ankaŭ en Romo en liaj festoj, preĝoj kaj aŭdiencoj kolektiĝas pli da homoj ol iam ĉe iu papo.
Li estis unu el la malmultaj kardinaloj kun klubo de entuziasmuloj kaj kun ŝatantaro-retejo (anglalingva).[noto 1]


La papo ne estis vegetarano, sed li parolis pri la ekspluatado de ĉiuj animaloj, precipe brutoj. Intervjuita en 2002 pri rajtoj de bestoj, li diris "Tio estas tre grava demando. Ĉiuokaze, ni povas vidi ke ili estas donitaj al nia zorgado, ke ni ne rajtas simple faras ion ajn al ili. Ankaŭ bestoj estas de Dio. Certe, ia industria uzado, ekzemple kun anseroj nutritaj por produkti kiel eble plej grandan hepaton, aŭ kun kokinoj tiom pakitaj kune ke ili iĝas karikaturoj de birdoj, ĉi tiu malnobiligado de vivantaj bestoj en varon ŝajnas al mi kontraŭ la rilato reciproka, kiu aperas en la Biblio." Li eĥis oficialan katolikan instruon, kiu diras klare ke "Bestoj estas de Dio. Li ĉirkaŭas ilin per Sia zorgado. Per sia nura ekzisto, ili benas Lin kaj donas gloron al Li. Tiel homoj ŝuldas bonkorecon al ili. Ni memoru la mildecon, kun kiu sanktuloj kiel Sankta Francisko el Asizo aŭ Sankta Filipo Neri traktis bestojn... Kontraŭas homon dignon suferigi aŭ mortigi bestojn sennecese." (PETA) (anglalingva)


En sia unua parolado li diris veante la nunan staton de homaro: "Tial la trezoroj de l' Tero ne plu estas je servo al konstruado la ĝardeno de Dio, en kiu ĉiuj povus vivi, sed estas servutitaj far la potencoj eksploitantaj kaj detruantaj."


Kiel unua papo de plurcent jaroj Benedikto demisiis la 11-an de februaro 2013 por liberigi la vojon al pli juna kaj sana papo. La 13-an de marto la konklavo elektis Franciskon lia posteulo. Benedikto ne rajtis voĉdoni, ĉar li aĝis pli ol 80 jarojn.




Enhavo






  • 1 Esperanto


  • 2 Verkoj


  • 3 Notoj


  • 4 Referencoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Esperanto |


La papo Benedikto la 16-a daŭrigis la tradicion de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a saluti paske kaj kristnaske ankaŭ en Esperanto (kun escepto de kristnasko 2005, kie li salutis nur en trideko da lingvoj[2]); Johano Paŭlo la 2-a komencis tion en aprilo 1994, Francisko ne faris dum pasko 2013.



Verkoj |



  • Deklaro Dominus Iesus

  • Encikliko Deus Caritas est

  • Encikliko Spe Salvi



Notoj |





  1. http://www.ratzingerfanclub.com




Referencoj |





  1. Sensation im Vatikan: Papst Benedikt XVI. tritt zurück, en: Spiegel online de la 11-a de Februaro 2013 germane


  2. Libera Folio




Vidu ankaŭ |




  • Benedikto la 16-a en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Benedikto la 16-a en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Benedikto la 16-a en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)


  • Benedikto la 16-a en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)




  • Vatikano

  • Listo de papoj

  • Vatikana Fondaĵo Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la Sankta Seĝo (6-lingva)

  • Retpaĝo de IKUE kun biografio kaj tradukitaj dokumentoj




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg