Kebeko




Koordinatoj: 46°48′58″N 71°13′27″U  /  46.81611°N, 71.22417°U / 46.81611; -71.22417 (Kebeko)



















































































































































Kebeko

angle: Québec, france: Ville de Québec
urbo

Quebec city.jpg

Kebeko






Flag of Quebec City.svg

  Flago


Blason ville ca Quebec (Quebec).svg

  Blazono



Oficiala nomo: Québec

Moto: Don de Dieu feray valoir

Ŝtato

Kanado Kanado
Provinco

Kebekio
Regiono

Kebek-regiono
Historia regiono

Malsupra Kanado

Konataj lokoj

Citadelo de Kebeko, Kastelo Frontenac
Rivero

Sankt-Laŭrenco

Situo
Kebeko
 - koordinatoj

46°48′58″N 71°13′27″U  /  46.81611°N, 71.22417°U / 46.81611; -71.22417 (Kebeko)

Areo
454,26 km² (45 426 ha)
 - de aglomeraĵo
3 276,53 km² (327 653 ha)
 - de metropolo
670,10 km² (67 010 ha)

Loĝantaro
516 622 (2011)
 - de aglomeraĵo
659 545
 - de metropolo
765 706
Denseco

1 137,28 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo

201 loĝ./km²
 - de metropolo

1 143 loĝ./km²

Fondita

1608
 - statuto

1833
Urbestro

Régis Labeaume

Horzono

UTC (UTC-5)
 - somera tempo

UTC (UTC-4)
Telefona antaŭkodo
+1 418 kaj +1 581
SGC kodo
24 23 027


Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo
Historia distrikto de Kebeko
Tipo de heredaĵo

kultura heredaĵo

Jaro
1985 (#9)
Numero

300
Regiono

Norda Ameriko

Kriterioj
iv, vi




Situo enkadre de Kanado

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Kanado





Situo enkadre de Kebekio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Kebekio





Situo enkadre de Nord-Ameriko

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Nord-Ameriko



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Quebec City

Retpaĝo: www.ville.quebec.qc.ca





Monda heredaĵo de UNESKO



KebekoKebekurbo (franclingve kaj oficiale, QuébecVille de Québec; anglalingve kaj komune Quebec City) estas la ĉefurbo de la provinco Kebekio en Kanado.


La loĝantaro de la urbo mem estas 169 076 (2001) kaj de la metropola regiono 710 700 (2004). Ĝi estas la dua plej granda urbo de Kebekio, post Montrealo. La nuna urbestro de Kebeko estas Régis Labeaume.


Kebeko estas la sola fortikigita urbo de Nordameriko norde de Meksiko kiu ankoraŭ posedas urbajn murojn. Ĝia malnova urbo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO depost 1985.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Lokoj


  • 3 Ekonomio


  • 4 Esperanto-movado


  • 5 Ĝemelaj urboj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La urbo lokiĝas sur kaj ĉirkaŭ Cap Diamant, granda rokaĵo je la flanko de la rivero Sankt-Laŭrenco, kies topografio instigis uzon por milita defendado. La malvasteco de la riverkolo inter Kebeko kaj Lévis je la alia flanko donis la nomon al la urbo kaj la provinco: kebek estas Algonkina vorto kiu signifas "tie kie la rivero malgrandiĝas".



Lokoj |


Vidon de Kebeko dominas la grandega hotelo Château Frontenac, sur Cap Diamant. La hotelo lokiĝas laŭ la Terrasse Dufferin, promenadejo sur la bordo de la klifo kiu ofertas belajn vidojn de la rivero Sankt-Laŭrenco.


Proksime al la Château Frontenac estas la Katedralo de Nia Damo de Kebeko, la seĝo de la arkiepiskopo de Kebeko, primaso de Kanado. Ĝi estas la unua katedralo kaj unua baziliko konstruita en Ameriko.


La Terrasse Dufferin iras ĝis la Ebenaĵoj de Abraham, loko de la batalo de la Ebenaĵoj de Abraham per kiu la britoj kaptis Kanadon de la francoj. Tie lokiĝas la Citadelo de Kebeko, instalaĵo de la Kanadaj Militfortoj kaj oficiala rezidejo de la Guberniestro ĝenerala de Kanado en Kebekio. La Nacia Asembleo de Kebekio renkontas en la apuda Parlamentejo.


La Alta Urbo kuniĝas per ŝtuparoj kaj funikularo al la Malalta Urbo, kie lokiĝas la tre aĝa kirko Notre-Dame-de-la-Victoire, la historia distrikto Petit Champlain, kaj la Muzeo de Civilizacio.


En la okcidento de la urbo lokiĝas la Universitato Laval (Ste-Foy-Sillery-Cap-Rouge); la administrejoj de la Universitato de Kebekio ankaŭ lokiĝas en Kebeko.


La urbo famas por sia vintra karnavalo kaj por la festoj de Sankt-Johan-Baptista Tago.


Proksime de Kebeko lokiĝas la Kebeka Ponto, la akvofaloj Montmorency (Beauport), la Oratorio Sankta Jozefo kaj la baziliko Sankt-Ana de Beaupré.



Ekonomio |


Norda Stelo estas inĝenierado-konsilantara kaj konstrua firmao funkcianta tutmonde. Ĝia ĉefsidejo estas en Kebeko. La kompanio havas 800 dungitojn kaj efektivigas projektojn en ĉirkaŭ 50 landoj. Norda Stelo estas sendependa kompanio aktiva en konstruado, transporto kaj infrastrukturo.



Esperanto-movado |


Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.



Ĝemelaj urboj |




  • Usono Albany (Usono)


  • Francio Bordozo (Akvitanio, Francio) (depost 1962)


  • Kanado Kalgario (Alberto, Kanado) (depost 1956)


  • Francio Cannes (Francio)


  • Ĉina Popola Respubliko Ĉangĉuno (Ĉinio)


  • Rumanio Iaşi (Rumanio)


  • Meksiko Guanajuato-urbo (Guanajuato, Meksiko) (depost 2002)


  • Vjetnamio Hue (Vjetnamio) (depost 2005)


  • Belgio Lieĝo (Belgio) (depost 2002)


  • Urugvajo Montevideo (Urugvajo) (depost 2000)


  • Belgio Namuro (Belgio) (depost 1999)


  • Burkino Uagaduguo (Burkino) (depost 2000)


  • Francio Parizo (Francio) (depost 2003)


  • Tunizio Sousse (Tunizio) (depost 2004)


  • Rusio Sankt-Peterburgo (Rusio) (depost 2002)


  • Ĉina Popola Respubliko Ŝjiano (Ĉinio) (depost 2001)




Eksteraj ligiloj |




  • angle france Quebec City Guide, Guide Urbain de Québec - Télégraphe de Québec


  • angle Tourist information of the Quebec City area


  • angle Official website of Quebec City


  • angle Official website of Quebec City Tourism


  • angle Quebec City Travelguide - Wikivoyage


  • angle Buildings of Quebec City


  • angle Québec 2008 (400th Anniversary)


  • angle Quebec's Old Town Photo Tour


  • france Site officiel de la Ville de Québec


  • france Voyager à petit budget dans la ville de Québec


  • france Tout Québec sur le Web - Le portail dédié à la région de la Capitale nationale


  • france Office du tourisme et des congrès de Québec : http://www.regiondequebec.com


  • france Québec Urbain: l'urbanisme de la Ville de Québec en version carnet. Éditeur: Francis Vachon.


  • france La Ville de Québec sur Wikivoyage


  • france Parc technologique du Québec métropolitain


  • france QuébecCafé.com : répertoire des cafés et restaurants de Québec et sa région


  • france Site de Francois Maxime Langlois présentant une kyrielle de magnifiques photos sur la ville de Québec


  • france QuebecPlus.ca: Guide urbain de la ville de Québec


  • france Québec "Cité du Monde multimédia" avec TV5






Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)