Lincoln Near-Earth Asteroid Research






Nombro da Apud-Teraj Objektoj malkovritaj per diversaj projektoj.


La Lincoln Near-Earth Asteroid Research (angla por "Esploro de Lincoln pri Apud-Teraj Asteroidoj") : LINEAR estas projekto en kunlaborado de la Usona Aerarmeo, la NASA kaj la Laboratorio Lincoln de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio por la sistema malkovro kaj sekvado de la apud-teraj asteroidoj.


Al LINEAR oni ŝuldas la plimulton el la malkovroj de asteroidoj ekde 1998 ĝis kiam ĝi estis superita de la Catalina Sky Survey en 2005.[1]
Tiel, je la 15-a de septembro 2011, LINEAR estis malkovrinta 231 082 novajn objektojn, el kiuj almenaŭ 2423 estis apud-tera asteroidoj kaj 279 estis kometoj. La instrumentoj, kiujn uzas la programo LINEAR, estas lokitaj en la situejo de Lincoln Laboratorio en la White Sands Missile Range (WSMR) proksime de Socorro (Nov-Meksiko).




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Malkovroj


  • 3 Notoj kaj referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


En la malfrua 1970-aj jaroj, prototipo nomata "Lincoln Laboratory Experimental Test System" (ETS) (MPC kodo 704) estis konstruita en la "WSMR"[2],
kiu uzis kameraojn por malforta lumo[3]. En 1994 nova propono estis farita por aŭtomata detekto de asteroidoj, ĉifoje uzante ciferecajn detektilojn de pli novaj teknologio[4].


La LINEAR projekto komencis funciigi instalaĵon de malkovro de Apud-Teraj Objektoj (ATO) en 1996, uzante teleskopon de 1 m de aperturo uzita de la reto de kosma superrigardo
GEODSS de la Air Force Space Command. La teleskopoj kun larĝa kampo de la Usona Aerarmeo estis antaŭviditaj por la optika observo de la kosmoŝipoj en ĉirkaŭtera orbito. La komencaj provoj uzis CCD-lumkaptilon kun kampo de 1024 × 1024 rastrumeroj. Kvankam tiu-ĉi lumkaptilo okupis nur proksimume unu kvinonon de la teleskopa kampo de vido, kvar apud-teraj objektoj estis malkovritaj. CCD-lumkaptilo de 1960 × 2560 rastrumeroj, kiu kovris du kvadratajn gradojn
de la teleskopa vida kampo estis tiam instalita, kaj ambaŭ lumkaptiloj estis uzataj por postaj provoj.


La unua teleskopo de LINEAR fariĝis tute funkcianta en marto 1998[5].
Je la komenco de oktobro 1999, dua teleskopo de 1 m estis aldonita al la serĉado. En 2002, teleskopo de 0,5 m ekipita kun la originala CCD-lumkaptilo estis almetita por fari la sekvadajn observojn de la objektoj malkovritaj de la du teleskopoj de serĉo[6]. Tio permesis traserĉi po ĉirkaŭ 20% pli el la ĉielo ĉiu nokto. La datumoj ricevitaj de la teleskopoj estas senditaj al la Laboratorio Lincoln en Hanscom Air Force Base en Lexington (Masaĉuseco) por prilaborado. La malkovraĵoj estas tiam komunikitaj al la Minor Planet Center.



Malkovroj |


Kun 149099 malkovritaj numerotitaj asteroidoj laŭ Minor Planet Center[7] inter 1997 kaj 2012, LINEAR estas la unua asteroida malkovrinto tuj sekvita de Spacewatch. Krome, LINEAR estas ankaŭ kreditita de la malkovro, kun-malkovro, aŭ remalkovro de pluraj periodaj kometoj, en kiuj 11P/Tempel-Swift-LINEAR, 158P/Kowal-LINEAR, 160P/LINEAR (LINEAR 43), 165P/LINEAR (LINEAR 10), kaj 176P/LINEAR (LINEAR 52, ankaŭ klasifikata kiel 118401 LINEAR : unu el kvin objektoj rigarditaj kiel ĉu kometoj ĉu asteroidoj). Aliaj objektoj inkludas (137108) 1999 AN10, (179806) 2002 TD66 kaj 2004 FH.












































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































Notoj kaj referencoj |





  1. Near-Earth Asteroid Discovery Statistics (angle)


  2. Beatty, D. E.; Sorvari, J. M.; Taff, L. G. (1980). "Artificial satellites, minor planets, and the ETS".[ (angle)


  3. Taff, L. G. (1981). "A new asteroid observation and search technique". Astronomical Society of the Pacific 93 (angle)


  4. Applying electro-optical space surveillance technology to the detection of near-Earth asteroids, Peter D. Tennyson ; Eugene W. Rork ; Daniel F. Kostishack (angle)


  5. Results from the Lincoln Near Earth Asteroid Research (LINEAR) Project (angle)


  6. LINEAR Search and Operations Experience. Stokes, G. H.; Evans, J. B.; Shelly, F. C. (angle)


  7. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)




Eksteraj ligiloj |




  • angle LINEAR, el la paĝaro de Lincoln Laboratory


  • angle Lincoln Near-Earth Asteroid Research (LINEAR), el la paĝaro de la NASA






Portala ikono Portalo pri Astronomio








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg