Rochefort (Charente-Maritime)









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rochefort.




































































Rochefort

La placo Colbert
La placo Colbert
Administrado

Lando

Flago-de-Francio.svg Francio

Regiono

Nova Akvitanio

Departemento

Charente-Maritime

Arondismento

Rochefort

Kantono

Rochefort-Centro
Rochefort-Nordo
Rochefort-Sudo

Komunumaro

Communauté d'agglomération du Pays Rochefortais
Urbestro
Bernard Grasset (2008–2014)

Insee-kodo
17299

Poŝtkodo
17300
Demografio

Loĝantaro
25 140 (2010)

Loĝdenso

1 145,3 loĝ./km2
Geografio

Koordinatoj

45° 57′ N, 0° 58′ U45.94194-0.96693999999999Koordinatoj: 45° 57′ N, 0° 58′ U
Alteco
0 ĝis 29 m

Areo

21,95 km2
Situo




Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime



Rochefort (Charente-Maritime) (Charente-Maritime)

DEC

Red pog.svg






Geografia lokigo sur la mapo : Francio



Rochefort (Charente-Maritime) (Francio)

DEC

Red pog.svg













v  d  r


Information icon.svg



Rochefort [ʁɔʃfɔʁ] Pri tiu ĉi sono aŭskultuestas franca komunumo, subprefektejo de la departemento Charente-Maritime, en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 25 140 loĝantojn en la jaro 2010[1].


La nuna urbo estis kreita en 1666 laŭ ordono de Ludoviko la 14-a por konstrui grandan maran kaj armean armilejon.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Transporto


  • 3 Monumentoj


  • 4 Notoj kaj referencoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |




Situo de Rochefort en la departemento Charente-Maritime.


Rochefort troviĝas ĉe la norda bordo de la rivero Charente, proksime al ĝia elfluejo, malpli ol 10 km de la Atlantika Oceano. Ĝi situas proksimume 28 km sudoriente de La Rochelle kaj 33 km nordoriente de Saintes. La najbaraj komunumoj estas Breuil-Magné, Loire-les-Marais, Tonnay-Charente, Saint-Hippolyte, Échillais, Soubise, Saint-Nazaire-sur-Charente kaj Vergeroux.





Transporto |




La transporta ponto de Rochefort


Rochefort havas stacidomon, kiu estas haltejo en regionaj linioj (TER kaj Intercités). Ĝi ebligas iri interalie al La Rochelle, Saintes, Bordeaux, Nantes kaj Quimper.


Du pontoj ebligas transiri Charente por iri al Échillais: la moderna ponto de Martrou kaj la malnova transporta ponto de Rochefort, konstruita en 1900. Ĝi estas la lasta transporta ponto en Francio, kaj ĝi estis deklarita historia monumento en 1976[2]. Hodiaŭ, piedirantoj kaj biciklistoj povas uzi ĝin.





Monumentoj |




La reĝa ŝnurejo


Krom la supremenciita transporta ponto, Rochefort havas multajn historiajn monumentojn. La plej fama estas la reĝa ŝnurejo, kie oni produktis ŝnurojn por ŝipoj en 374 metrojn longa konstruaĵo.


En Rochefort estis rekonstruata de 1997 ĝis 2012 la ŝipo Hermione, kies unua ekzemplero, ekkonstruita en 1777 en la sama loko, kondukis La Fayette al Usono.





Notoj kaj referencoj |





  1. Insee. Populations légales 2010 - 17299-Rochefort (france). Alirita 14-an de majo 2013.


  2. Pont transbordeur du Martrou (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 28-an de aŭgusto 2013.




Vidu ankaŭ |



  • Arondismento de Rochefort

  • Komunumoj de Charente-Maritime

  • Listo de urboj de Francio



Eksteraj ligiloj |




  • Rochefort (Charente-Maritime) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Rochefort (Charente-Maritime) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Oficiala retpaĝo









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg