Arkivo






Arkivejo en la Palaco de Asurbanipal




Arkivo de la 16-a jarcento


Arkivo (ankaŭ: arĥivo) estas loko, kie oni konservas dokumentojn de oficejo aŭ organizaĵo. Tiel nomata labora arkivo enhavas dokumentojn ankoraŭ uzatajn. Aliajn dokumentojn oni, post proceduro de selektado, transdonas al historia arkivo. Pri arkivo okupiĝas arkivisto kaj la scienco koncernata de tiu agado estas Arkiviko.


Ĉiu lando havas aŭ havu nacian arkivon. Grandaj kaj konataj naciaj arkivoj estas ekzemple Archives Nationales de Francio, Deutsches Bundesarchiv de Germanio kaj National Archives de Usono. Leĝoj reguligas kio estas konservenda. Fama estas cetere la sekreta vatikana arĥivo. Krom ŝtataj kaj ekleziaj arkivoj ekzistas, trie, privataj arkivoj.



Esperanto |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-arkivo.

Gravaj arkivoj por materialoj, kiuj temas pri la historio de Esperanto estas la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en Ĉaŭdefono, Esperantomuseum en Vieno kaj la Arkivo de UEA ĉe la Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo.


Laŭ Francisko Azorín arkivo estas Kolekto da malnovaj aktoj k. dokumentoj. Loko kie oni gardas dokumentojn.[1] El tio li derivigas la terminojn arkivisto, arkivejo kaj ŝtata arkivo.



Aliaj arkivoj |



  • Federaciera Arĥivo de Nordrejn-Vestfalujo

  • Ĝenerala Arkivo de Simanko



Notoj |





  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 21.





  • Arkivo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Arkivo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)