Nordameriko





































Nordameriko



Location North America.svg
Mapo de Nordameriko.


Areo
24.709.000 km²

Loĝantoj
523.736.000

Landoj
23

Dependaj teritorioj
18

Ĉefaj lingvoj

angla
hispana
franca

Horzonoj

UTC-10 al UTC

Plej grandaj urboj

Meksikurbo
Novjorko
Los-Anĝeleso
Ĉikago
Miamo







v  d  r


Information icon.svg





Nordameriko


Nord-AmerikoNordameriko estas kontinento tute ene de la Norda Hemisfero kaj preskaŭ tute ene de la Okcidenta Hemisfero limigita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro kaj Sudameriko, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi povas ankaŭ esti konsiderita norda subkontinento de Ameriko.[1]


Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj) al 24.709.000 km2 depende de la mezurkriterioj, aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la Tero aŭ proksimume 16,4% aŭ 16.5% de la tera surfaco. Ekde julio 2002 ĝia loĝantaro estis proksimume 514.600.000 aŭ jam 565 milionoj nome 7.5% el la homa loĝantaro. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko,[2] kaj havas la kvaran plej grandan loĝantaron post Azio, Afriko, kaj Eŭropo.[3]


Plej el la kontinenta terareo estas de Kanado, Usono, Gronlando, kaj Meksiko, dum pli malgrandaj ŝtatoj estas en la regionoj de Centrameriko kaj Karibio.


Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo Vespucci, kiu estis la unua eŭropano kiu sugestis ke Ameriko ne estas la Orientaj Hindioj, sed la neeltrovita (de eŭropanoj) Nova Mondo. La nura terkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. Tio certas konsiderinte, ke Ameriko estu dividata en du malaj duonoj, nome Sudameriko kaj Nordameriko. Tamen estas aliaj konsideroj, kiuj rigardas ankaŭ mezan areon nome Mezameriko, kiu enhavu kaj Karibion kaj Centramerikon ĉu inkludinte aŭ ne Meksikon. Ĉefe se oni ne inkludas Meksikon en Nordamerikon, la divido estus ne nur geografia sed ankaŭ lingva kaj kultura, ĉar Nordameriko estus komponita ĉefe nur de Usono kaj Kanado, do nome de du grandaj ŝtatoj ĉefe angle parolantaj, dum sude estus ĉefe landoj el Latinameriko, parolantaj ĉefe latinidajn lingvojn.


La unua popolo kiu loĝis en Nordameriko estis Praindianoj kiu ekalvenis dum la lasta glaciperiodo trapasinte Beringion. Ili diferenciĝis laŭ nombro de diversaj kulturoj kaj komunumoj tra la kontinento. La plej grandaj kaj plej antaŭeniritaj antaŭ-kolumbaj civilizoj in Nordameriko estis la Aztekoj en kio estas nune Meksiko kaj la Majaoj en Centrameriko. Eŭropaj koloniistoj ekalvenis komence de la 16a kaj dum la 17a jarcento, forigante grandajn nombrojn de indiĝenaj loĝantaroj kaj komencante epokon de eŭropana dominado.




Enhavo






  • 1 Etimologio


  • 2 Demografio kaj lingvoj


  • 3 Konsisto


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Notoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Etimologio |




Mapo de Nordameriko, el 1621.


Ameriko estas kutime akceptita kiel nomita laŭ la itala esploristo Amerigo Vespucci fare de la germanaj kartografoj Martin Waldseemüller kaj Matthias Ringmann.[4] Vespuci, kiu esploris Sudamerikon inter 1497 kaj 1502, estis la unua eŭropano, kiu sugestis ke Ameriko ne estis la Orienthindaj Insuloj, sed malsama termaso antaŭe nekonata de eŭropanoj. En 1507, Waldseemüller produktis mondmapon, en kiun li metis la vorton "Ameriko" sur la kontinenton de Sudameriko, en la mezon de kio hodiaŭ estas Brazilo. Li klarigis la raciaĵon por la nomo en la ĉemetita libro Cosmographiae Introductio:[5]


"... ab Americo inventore ... quasi Americi terram sive Americam" (de Ameriko la eltrovinto ... kiel se ĝi estus la tero de Ameriko, tiel Ameriko).


Por Waldseemüller, neniu devus protesti kontraŭ la nomado de la tero post ĝia eltrovinto. Li utiligis la latinigitan version de la nomo de Vespuci (Americus Vespucius), sed en ĝia virineca formo "America", sekvante la ekzemplojn de "Europa" kaj "Asia" (el kio Ameriko).


Poste, kiam aliaj mapo-faristoj aldonis Nordamerikon, ili etendis la originan nomon al ĝi ankaŭ: en 1538, Gerard Mercator utiligis la nomon Ameriko al ĉio el la okcidenta Hemisfero en sia mondmapo.


Kelkaj argumentas ke la konvencio devas uzi la familian nomon por nomado de eltrovaĵoj krom koncerne reĝecon kaj tiel derivado de "Amerigo Vespucci" povus esti problema.[6]Ricardo Palma (1949) proponis derivadon de la "Amerrique" montoj de Mezameriko - Vespuci estis la unua se temas pri malkovri Sudamerikon kaj la Amerrique montojn de Mezameriko, kiu ligis liajn eltrovaĵojn al tiuj de Kristoforo Kolumbo.


Alfred E. Hudd proponis teorion en 1908 ke la kontinento estas nomita laŭ kimra komercisto nomita Richard Amerike de Bristol, kiu verŝajne financis la esplorvojaĝon de Johano Kaboto de Anglio ĝis Novlando en 1497. Alia etenda kredo kiu estis avancita estas ke Ameriko estis nomumita laŭ hispana maristo portanta la maljunegan visigotan nomon de "Amairick". Alia estas ke la nomo estas fiksiĝinta en indiana lingvo.[7]



Demografio kaj lingvoj |




Lingvoj parolataj en Ameriko: notu hegemonion de angla (viola), hispana (blua) kaj portugala (verda) almenaŭ laŭ etendo.


La plej ĝeneralaj lingvoj en Nordameriko estas la angla, la hispana, kaj la franca. La esprimo Anglalingva Ameriko estas uzita por rilati al la anglalingvaj landoj de Ameriko: nome Kanado (kie la angla kaj la franca estas kun-oficialaj) kaj Usono, sed ankaŭ foje Belizo kaj partoj de la tropikoj, aparte la ŝtatkomunuma Karibio. Latin-Ameriko rilatas al la aliaj areoj de Ameriko (ĝenerale sude de Usono) kie la latinidaj lingvoj, derivitaj de la latina, nome la hispana kaj la portugala (sed ankaŭ franclingvaj landoj estas ne kutime inkluditaj) predominas: la aliaj respublikoj de Mezameriko (sed ne Belizo), parto de la Karibio (ne la nederlandand-, angl-, aŭ franc-lingvaj areoj), Meksiko, kaj la plej granda parto de Sudameriko (krom Gujano, Surinamo, Franca Gvajano (FR), kaj la Falklandinsuloj (GB)).


La franca lingvo historie ludis kaj aktuale ludas signifan rolon en Kanado kaj nun retenas karakterizan ĉeeston en kelkaj regionoj. Kanado estas oficiale dulingva. La franca estas la oficiala lingvo de la kanadia provinco Kebekio, kie 95% de la homoj parolas ĝin kiel aŭ sia unua aŭ dua lingvo. En la provinco Nov-Brunsviko ĝi estas kun-oficiala kun la angla. En la provinco Ontario la oficiala lingvo estas la angla sed ekzistas laŭtaksa 600,000 franc-ontarianoj. En Manitobo la franca estas kun-oficiala same laŭjure kun la angla.


La Francaj Antiloj kaj Sanpiero kaj Mikelon, same kiel la usona ŝtato Luiziano, kie la franca ankaŭ estas oficiala lingvo. Haitio estas inkludita kun tiu grupo surbaze de historia unuiĝo sed haitianoj parolas kaj kreolan kaj francan. Simile, kaj la franca kaj la francantila kreola estas parolita en Sankta Lucio kaj en la Ŝtatkomunumo Dominiko kune kun la angla.


Ekonomie, Kanado kaj Usono estas la plej riĉaj kaj la plej multaj evoluintaj nacioj en la kontinento, sekvitaj fare de Meksiko, sojlolando.[8] La landoj de Mezameriko kaj la Karibio estas sur diversaj niveloj de ekonomia kaj homa evoluo. Ekzemple, malgrandaj karibaj insulaj ŝtatoj, kiaj ekzemple Barbado, Trinidado kaj Tobago, kaj Antigvo-Barbudo, havas pli altan MEP (PPP) pokape ol Meksiko pro siaj pli malgrandaj loĝantaroj. Panamo kaj Kostariko havas signife pli altan indekson de homa disvolviĝo kaj MEP ol la resto de la centramerikaj nacioj.


Demografie, Nordameriko estas rase kaj etne varia kontinento. Ĝiaj tri ĉefaj rasaj grupoj estas kaŭkazianoj (aŭ blankuloj, sed laŭ nordamerika termino), mestizoj kaj negroj. Ekzistas signifa malplimulto de indiĝenaj indianoj kaj azianoj inter aliaj malplimultaj grupoj.



Konsisto |




Satelita bildo de Nordameriko.


La landoj de Nordameriko estas:
Nord-Ameriko




  • Bermudo Bermudo (Brita)


  • Gronlando Gronlando (Dana)


  • Kanado Kanado


  • Meksiko Meksiko


  • Francio Sankta-Piero kaj Mikelono (Franca)


  • Usono Usono


Centra Ameriko




  • Flago-de-Belizo.svg Belizo


  • Gvatemalo Gvatemalo


  • Flago-de-Honduro.svg Honduro


  • Flago-de-Kostariko.svg Kostariko


  • Nikaragvo Nikaragvo


  • Panamo Panamo


  • Salvadoro Salvadoro


Karibio




  • Angvilo Angvilo (Brita)


  • Arubo Arubo (Nederlanda)


  • Flago-de-Antigvo-Barbudo.svg Antigvo kaj Barbudo


  • Bahamoj Bahamoj


  • Barbado Barbado


  • Flago-de-la-Britaj-Virgulininsuloj.svg Britaj Virgulinsuloj (Brita)


  • Flago-de-Domingo.svg Domingo


  • Flago-de-Dominiko.svg Dominiko


  • Francio Gvadelupo (Franca)


  • Grenado Grenado


  • Haitio Haitio


  • Jamajko Jamajko


  • Unuiĝinta Reĝlando Kajmaninsuloj (Brita)


  • Kubo Kubo


  • Francio Martiniko (Franca)


  • Unuiĝinta Reĝlando Moncerato (Brita)


  • Usono Navasa Insulo (Usona)


  • Flago-de-la-Nederlandaj-Antiloj.svg Nederlandaj Antiloj (nur Curaçao kaj Bonaire)


  • Porto-Riko Puerto-Riko (Usona)


  • Nederlando Sabo (Nederlanda)


  • Flago-de-Sankta-Kito-kaj-Neviso.svg Sankta-Kito kaj Neviso


  • Flago-de-Sankta-Lucio.svg Sankta Lucio


  • Flago-de-Sankta-Vincento-kaj-la-Grenadinoj.svg Sankta Vincento kaj la Grenadinoj


  • Francio Sent-Marteno (Franca kaj Nederlanda partoj)


  • Flago-de-Trinidado-kaj-Tobago.svg Trinidado kaj Tobago


  • Unuiĝinta Reĝlando Turkoj kaj Kajkoj (Brita)


  • Flago-de-la-Usonaj-Virgulininsuloj.svg Usonaj Virgulinsuloj (Usona)



Vidu ankaŭ |




  • Latin-Ameriko

  • Centra Ameriko

  • Sudameriko

  • Karibio

  • Latinameriko

  • Hispanameriko

  • Anglalingva Ameriko

  • Aridameriko

  • Usono

  • Kanado

  • Meksiko

  • Eŭropa koloniado de Ameriko

  • Nearktiso

  • Malkovro de Ameriko

  • Karibia Komunumo

  • Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj




Notoj |




  1. North America. Encyclopædia Britannica. Alirita 2014-02-03.


  2. North America Land Forms and Statistics. World Atlas.com. Alirita 16a de junio 2013.


  3. North America Fast Facts. World Atlas.com. Alirita 16a de junio 2013.


  4. Amerigo Vespucci. Encyclopædia Britannica. Alirita 7a de julio 2011.


  5. (1907) The Cosmographiæ Introductio of Martin Waldseemüller in Facsimile, Translated by Edward Burke and Mario E. Cosenza, introduction by Joseph Fischer and Franz von Wieser, The United States Catholic Historical Society. “latine "Quarta pars per Americum Vesputium (ut in sequentibus audietur) inventa est, quam non video, cur quis jure vetet, ab Americo inventore sagacis ingenii viro Amerigen quasi Americi terram sive Americam dicendam, cum et Europa et Asia a mulieribus sua sortita sint nomina."”.


  6. LLOYD, John. (2006) The Book of General Ignorance. Harmony Books. ISBN 978-0-307-39491-0. “New countries or continents were never named after a person's first name, but always after the second...”.


  7. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo;
    neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Cohen; $2



  8. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo;
    neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj AIA; $2







Portala ikono Portalo pri Nordameriko




  • Nordameriko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Nordameriko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Nordameriko en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)




Eksteraj ligiloj |


  • Houghton Mifflin Company, "North America"