John Lennon




























































John Lennon

Lie In 15 -- John rehearses Give Peace A Chance.jpg

Bazaj informoj
Naskonomo

John Winston Lennon
Naskiĝo

9-an de oktobro 1940 (1940-10-09)
en Liverpool
Morto

8-an de decembro 1980 (1980-12-08) (40-jara)
en Novjorko
Edz(in)o
Cynthia Powell
Deveno

Anglio Liverpool, Anglio

Ĝenroj

Rok-muziko, Popmuziko, Eksperimenta muziko
Profesio

kantisto, komponisto, muzikisto, verkisto, pentristo, pac-aktivisto

Instrumentoj

Gitaro, Harmoniko, Piano, Orgeno, Melotrono, Harmoniumo

Aktivaj jaroj

1957 – 1975, 1980

Eldoninto

Parlophone, Capitol, Apple, Vee-Jay, EMI, Geffen
Parencaj
temoj

The Beatles
Plastic Ono Band
The Dirty Mac
Yoko Ono, Sean Lennon
Julian Lennon
Retejo

JohnLennon.com
Signifa instrumento

Rickenbacker 325, Epiphone Casino, Gibson J-160E, Les Paul Junior







v  d  r


Information icon.svg



John Winston LENNON [Ĝon Lenon]-(Prononco Esperanto) (naskiĝis la 9-an de oktobro, 1940, mortis la 8-an de decembro, 1980) estis brita muzikisto kaj komponisto.


John Lennon naskiĝis en Liverpool. En la aĝo de 15 jaroj li decidis fariĝi rok-muzikisto, same kiel Elvis Presley, kiun li admiris.


En la jaro 1957 li kune kun Paul McCartney fondis sian unuan muzikgrupon: The Quarrymen. Poste aliĝis George Harrison kaj en 1962 Ringo Starr. El ili formiĝis la grupo Beatles. Per siaj kantoj John Lennon esence kontribuis al la tutmonda sukceso de la Beatles.


En la jaro 1970 la Beatles disiĝis. Samjare John Lennon kune kun sia japandevena edzino Yoko Ono fondis la grupon Plastic Ono Band.


Ankaŭ kiel solisto li furoris. Li komponis aron da kantoj, ofte kun politika mesaĝo kontraŭ la milito.


La 8-an de decembro 1980 John Lennon fariĝis viktimo de atenco: Li estis mortpafita de mense malsana viro (Mark David Chapman) antaŭ sia domo en Novjorko.



Listo de kantoj |




  • Give Peace a Chance(1969)


  • Cold Turkey(1969)


  • Instant Karma(1970)


  • Mother(1970)


  • Power to the People(1971)


  • Happy Xmas(1971)


  • Imagine (trifoje tradukita esperanten: de Manuel Pancorbo, de William Auld kaj de Stephan Schneider)(1971)


  • Mind Games(1973)


  • Whatever Gets You thru the Night(1974)


  • #9 Dream(1974)


  • Stand by Me(1975)


  • Starting Over(1980)


  • Woman(1981)


  • Free as a Bird (aperis postmorte)(1995)



Eksteraj ligiloj |



  • Kantoj de John Lennon en Esperanto

  • "Imagu" Teksto tradukita de Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

  • "Imagu" Kantita de Stela Domo





  • John Lennon en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio John Lennon en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg