William Golding
William Gerald GOLDING (naskiĝis la 19-an de septembro, 1911, mortis la 19-an de junio, 1993) estis angla verkisto.
William Golding naskiĝis en St. Columb Minor (Cornwall). Post studado en Oxford li dum pli ol 20 jaroj laboris kiel instruisto ĉe Bishop Wordsworth's School, poste li plene dediĉis sin al la verkado. En la jaro 1980 li gajnis la Premion Booker, 1983 sekvis la Premio Nobel de Literaturo kaj kvin jarojn poste li akiris la nobeltitolon Sir. Li mortis en Falmouth (Cornwall).
La verkaron de William Golding karakterizas profunda pesimismo kaj malfido al la homa naturo. En sia (ankaŭ filmigita) romano Lord of the Flies li ekz. priskribis aron da knaboj, kiu post avidadilakcidento retrovas sin sur neloĝata tropika insulo kaj kies deziro, fondi memstaran socion sen plenkreskuloj, droniĝas en teroro kaj (mem)detruo.
Listo de verkoj |
Lord of the Flies (romano, 1954)
The Inheritors (romano, 1955)
Pincher Martin (romano, 1956)
Free Fall (romano, 1959)
The Spire (romano, 1964)
The Pyramid (romano, 1967)
Darkness Visible (romano, 1979)
Close Quarters (romano, 1987)
Fire Down Below (romano, 1989)
|