Ateliero






ateliero al la 19a jarcento en la muzeo Braith-Mali-muzeo en Biberach an der Riß


Ateliero estas speciala ĉambro, kie laboras artistoj, ekz. pentristoj, skulptistoj, arkitektoj, fotografistoj, filmistoj, k.s., metafore ankaŭ tuto de la disĉiploj, laborantaj sub la gvido de granda artisto, ekz. la ateliero de Rubens (laŭ PIV).


La vorto devenas el la malnova franca lingvo, kie ĝi origine signifis laborejon de lignaĵisto (astelle = ligno).


Pro tio la vorto estas uzata ankaŭ en senco de speciala laborejo, ekz. lingva ateliero, ateliero pri ligno, ateliero de ludiloj, ateliero de manlaboraĵoj, popmuzika ateliero, keramika ateliero k.s.Malfacile distingi tiun vorton de la eprimo metiejo. Ofte oni subkomprenas sub tiu vorto seminarion kun praktika trejnado de iu problemo.



Eksteraj ligiloj |



  • http://www.diyinfo.org/wiki/In_The_Workshop En la ateliera vikio


Vidu ankaŭ |



  • metiejo

  • studio




Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)