José Saramago





































































José Saramago

Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png

JSJoseSaramago.jpg


Persona informo

Naskonomo

José de Sousa Saramago [#]

Naskiĝo

16-an de novembro 1922 (1922-11-16)
en Azinhaga

Morto

18-an de junio 2010 (2010-06-18) (87-jara)
en Lanzarote

Mortokialo

leŭkemio [#]

Religio
ateisto [#]

Lingvoj

portugala lingvo [#]

Ŝtataneco

Portugalio [#]


Subskribo José Saramago
Familio

Edz(in)o
Pilar del Río • Ilda Reis [#]
Profesio

Profesio

ĵurnalisto • dramisto • tradukisto • romanisto • poeto • kronikisto • eseisto • diarist • literaturkritikisto • verkisto • scenaristo [#]

Verkoj
La Evangelio laŭ Jesuo Kristo
Eseo pri blindeco
Seeing
Death with Interruptions
Cain [#]

Honorigoj

Nobel-premio pri literaturo • Camões Prize • America Award in Literature • Grand Collar of the Order of Santiago de la Espada • Honorary doctor of the University of Manchester • honorary doctorate of the University of Coimbra • Kavaliro de la Artoj kaj la Leteroj • honora doktoreco • honorary doctorate of the Bordeaux Montaigne University • honorary doctorate of the University of Granada • honorary doctorate of the University of Las Palmas, Gran Canaria [#]
TTT

Retejo

http://www.josesaramago.org/ [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



José de Sousa SARAMAGO (naskiĝis la 16-an de novembro, 1922, mortis la 18-an de junio, 2010) estis portugala verkisto.


José Saramago naskiĝis en Azinhaga, urbo Golegã, Portugalio. Li laboris kiel ĵurnalisto en pluraj gazetoj, inter ili Diário de Notícias, kie li estis ĉef-redaktoro. Poste li iris kaj restis en la insulo Lanzarote, en la Kanariaj Insuloj, Hispanio. Li estas unu el la plej legitaj kaj tradukitaj portugalaj verkistoj. En 1991 gajnis la "Grandan Premion" de la Portugala Verkist-Asocio, danke al la romano O Evangelho Segundo Jesus Cristo (la Evangelio laŭ Jesuo Kristo) , kaj la "Premion Camões" en 1996 por sia tuta verkaro. En 1998 la Nobel-premio pri literaturo kronis lian karieron: neniu verkisto portugallingva antaŭe ricevis tiun distingon.


Li ofte opiniis pri politiko en Portugalio kaj Hispanio laŭ komunisma vidpunkto, kaj estis fama iberisto.



Listo de verkoj |




  • Terra do pecado (Peko-tero - romano, 1947; 2-a eldono, 1997);


  • Os poemas possíveis (La eblaj poemoj - poezio, 1966);


  • Provavelmente alegria (Eble ĝojo, 1970);


  • Deste mundo e do outro (Pri ĉi-mondo kaj la alia, 1971);


  • A bagagem do viajante (La valizo de la vojaĝanto, 1973);


  • As opiniões que o DL teve (La opinioj kiujn DL Havis, 1974);


  • O ano de 1993 (La jaro 1993, 1975);


  • Os apontamentos (La notoj, 1976);


  • Manual de pintura e caligrafia (Manlibro pri pentrarto kaj skribdesegnarto, 1977);


  • Objecto quase (Objekto preskaŭa, 1978);


  • Poética dos cinco sentidos (La poetiko de la kvin sensoj, 1979);


  • A noite (La nokto - teatraĵo, 1979);


  • Levantado do chão (Elstariĝita el la planko, 1980);


  • Que farei com este livro? (Kion mi faros pri ĉi tiu libro? - teatraĵo, 1980);


  • Viagem a Portugal (Vojaĝo al Portugalio, 1981);


  • Memorial do convento (Memoraro de la konvento romano, 1982);


  • O ano da morte de Ricardo Reis (La jaro de la morto de Ricardo Reis - romano, 1984);


  • A jangada de pedra (La ŝton-floso - romano, 1986);


  • A segunda vida de Francisco de Assis (La sua vivo de Francisko de Asiso, 1987);


  • História do cerco de Lisboa (Historio de la sieĝo de Lisbono - romano, 1989);


  • O evangelho segundo Jesus Cristo (la evangelio laŭ Jesu-Kristo - romano, 1991);


  • In nomine dei (teatraĵo, 1993);


  • Cadernos de Lanzarote (Kajeroj de Lanzarote 1994, taglibro 1);


  • Cadernos de Lanzarote (1995, taglibro 2);


  • Ensaio sobre a cegueira (Eseo pri la blindo, 1995);


  • Cadernos de Lanzarote (1996, taglibro 3);


  • Cadernos de Lanzarote (1997, taglibro 4);


  • Todos os nomes (Ĉiuj nomoj 1997);


  • Cadernos de Lanzarote (1998, taglibro 5);


  • O conto da ilha desconhecida (La novelo pri la nekonata insulo, 1999);


  • Discursos de Estocolmo (Diskursoj el Stokholmo, 1999);


  • A caverna (La kaverno, 2000);


  • A maior flor do mundo (La plej granda floro en la mondo, 2001);


  • O homem duplicado (La duobligita homo, 2002).


  • Ensaio sobre a lucidez (Eseo pri la lucideco, 2004).


  • As intermitências da morte (La intermitoj de la morto, 2005).


  • Cain (2009)



 En Esperanto aperis |




  • Memorlibro pri la konvento (unua ĉapitro). Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20, 2000: n-ro 232, p. 3-7.


  • Rakonto pri Nekonata Insulo. Trad. Paulo Sergio Viana. Chapecó: Fonto, 2006. 2-a eld. 2016.


  • Gonçalo Neves: Ŝparvorta notico pri cindriĝinta nobelo: José Saramago (1922-2010), Beletra Almanako, 8, Mondial, Novjorko, Junio 2010. Paĝoj 115-116.



Eksteraj ligiloj |




  • La faktoro Dio, artikolo de Saramago, tradukita de Gonçalo Neves.


  • Manifesto kontraŭmilita, verkita de Saramago por granda manifestacio en Madrido.

















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg