Jupitero (planedo)





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planedo. Por informoj pri la samnoma romia dio, vidu la paĝon Jupitero (dio).




























































































Jupitero

Planedo

Jupiter.jpg


Historio
Dato de malkovro

Pratempo
Unua superflugo

Sondilo Pioneer 10
(3-an de decembro 1973)
Unua enorbitiĝo

Sondilo Galileo
(7-an de decembro 1995)

Orbitaj ecoj

Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
778 547 200 km (5,20 AU)
740 573 600 km (4,95 AU)
816 520 800 km (5,46 AU)

Discentreco
0,048775

Meza anomaliangulo
18,818°

Klinangulo
1,305° (rilate al la ekliptiko); 6,09° (rilate al la suna ekvatoro); 0,32° (rilate al la ebeno de Laplace)

Periodo
4 331,572 tagoj
Meza cirkulrapido
13,07 km/s

Longitudo de
suprenira nodo
100,492°

Argum. de periapsido
275,066°

Naturaj satelitoj
Ringoj

Jes, 69[1]
Jes

Fizikaj ecoj

Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
(142 984 ± 8) km
(133 708 ± 20) km
0,06487 ± 0,00015
6,21796 × 1010 km2
1,43128 × 1015 km3

Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,8986 × 1027 kg
1,326 × 103 kg/m3
24,79 m/s2
59,5 km/s

Rotacia periodo
- Sidera periodo


9,925 horoj

Aksa kliniteco
3,13°

Atmosferaj kaj surfacaj ecoj

Surfaca temperaturo
165 K (je 1 baro)
112 K (je 0,1 baroj)

Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,52
0,343

Observaj ecoj

Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma


-1,6
-2,94

Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma


29,8"
50,1"







v  d  r


Information icon.svg



Jupitero estas la kvina planedo de la sunsistemo laŭ distanco ekde la suno, kaj la plej granda. Ĝi havas la nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero.


Ĝia astronomia simbolo estas ♃. Tiu montras fulmon aŭ aglon.


Jupitero estas unu de la gasgigantoj, kiuj laŭ ĝi ankaŭ nomiĝas jupitersimilaj planedoj.


Videbla per nuda okulo en la nokta ĉielo, Jupitero estas la kvara plej brilanta objekto post Suno, Luno kaj Venuso (kvankam Jupitero povus foje aperi jen pli brilanta ol Venuso, jen malpli brila ol Marso)


Samkiel tiujn de la aliaj gasgigantoj, la jupiterajn superajn tavolojn trakuras fortegaj ventoj, rapidaj je ĉirkaŭ 600 km/h. la konata Granda Ruĝa Makulo estas regiono de alta premo, kiu ekzistas de almenaŭ 300 jaroj.




Enhavo






  • 1 Fizikaj ecoj


    • 1.1 Komponiĝo




  • 2 Lunoj


  • 3 Observado


  • 4 Esplorado


  • 5 Funkcio


  • 6 Kulturhistorio


  • 7 Bibliografio


  • 8 Referencoj


  • 9 Aliaj projektoj


  • 10 Eksteraj ligiloj





Fizikaj ecoj |



Komponiĝo |


La alta atmosfero de Jupitero komponiĝas, en nombro da atomoj, el 93 % da hidrogeno kaj 7 % da heliumo. En maso, estas 75 % da hidrogeno por 24 % da heliumo. La restanta 1 % venas de spuro de aliaj elementoj en kemiaj kombinaĵoj : metano, etano, vaporo de akvo, amoniako, oksigeno, hidrogena sulfido, fosfino kaj neono


Iasence, Jupitero estas malluma, malsukcesa steleto, ne havanta la krizan mason por bruliĝi (Jupitero havas nur unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero produkas pli da varmo ol ĝi ricevas de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la varmo devenas de gravita premo, ne de nuklea fuzio, kiel en la Suno.


De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la firman malsupraĵon.



Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj maro. Anstataŭ tio, kiam oni subiras al la centro de la planedo, la nubaro fariĝas densa nebulo, maro (de metala hidrogeno), koto, kaj poste roko. La roka parto de Jupitero estas 10-15-oble pli granda ol la Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.





Astrologia simbolo de Jupitero


La zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj de ventoj. La ruĝaj nuboj estas la pli altaj, la bluaj nuboj la pli malaltaj (de la nuboj videblaj).


La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas la Granda Ruĝa Makulo, malkovrita de Cassini antaŭ tri jarcentoj. Ĝi estas 12 000 km · 25 000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.


Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed ili estas tiel maldikaj kaj mallumaj, ke ili ne estis malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dikaj kaj estas faritaj el glacio, kiu brilas en la sunlumo.



Lunoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Naturaj satelitoj de Jupitero.

Jupitero havas 49 lunojn oficiale agnoskitaj de la Internacia Astronomia Unio, plejparte nomitaj kiel la amat(in)oj de dio Jupitero. La kvar plej grandaj lunoj – la galilejaj satelitoj Ioo, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalisto – estis malkovritaj de Galilejo, kiam li celis sian teleskopon al la nokta ĉielo. La malkovro ekruinigis la kosmomodelon de Ptolemeo—kaj ankaŭ la karieron de Galilejo mem.



Observado |




Fotografio farita de amatoro.


Jupitero videblas nokte de la Tero per nura okulo. Pro sia maksimuma heleco de -2.7[2][3] Jupitero estas post la suno, la luno kaj Venuso la kvara plej hela objekto de la ĉielo, kiu laŭ planedkonstelacio povas eĉ brili pli ol Venuso. Tial ĝi jam estis konata en la antikvo.




Jupitero kaj ĝiaj satelitoj.


Unu el la unuaj homoj, kiuj observis Jupiteron per lorno estis Galileo Galilei en 1610. Tiam li malkovris la kvar plej grandajn jupiterajn lunojn Ganimedo, Kalisto, Ioo kaj Eŭropo. Tial tiuj kvar lunoj estas nomataj ankaŭ la galileaj lunoj[4]. La satelitoj videblas kiel kvar blankaj punktoj sur Jupitero; ĉar ili ĉirkaŭiras la planedon sufiĉe rapide facilas sekvi ilian moviĝon. De unu nokto al alia, Io preskaŭ komplete ĉirkaŭiras Jupiteron. Eblas observi ilin malaperi en la ombro de la planedo kaj reaperi denove.


Ĝia lumo ne moviĝema indikas, ke temas pri planedo. Ĝi similas al Venuso, sed tiu ĉi videblas nur dum kelka tempo antaŭ sunleviĝo aŭ sunsubiro[5].




Ŝajna retroira moviĝo de la planedo pro ties pozicio rilate al la Tero.



Esplorado |


Je la 16-a de julio 1994 ĝis la 22-a, la kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis al Jupitero. La efikaĵoj de la kolizio estis videblaj ankoraŭ du jarojn poste. Krateroj de similaj kolizioj estas videblaj sur la surfacoj de Ganimedo kaj Kalistoo.



Funkcio |


Jupitero ludas esencan funkcion en nia sunsistemo. Ĉar ĝi estas pli masa ol ĉiuj aliaj planedoj kune, ĝi estas esenca parto de ekvilibro de masoj de la sunsistemo. Per sia maso, Jupitero stabiligas la asteroidan zonon. Sen Jupitero, laŭstatistike teron kolizius ĉefzonaj asteroidoj post ĉiuj 100 000 jaroj, tiel iĝunte teron malloĝebla. Pro tio la ĉeesto de jupiter-simila planedo en planedsistemo supozeble estas kondiĉo por vivo sur planedoj pliproksimaj al stelo.



Kulturhistorio |





Alegoria bildigo de Jupitero kiel reganto de la zodiakaj signoj de la fiŝoj kaj de la sagitario; de Sebald Beham, 16-a jarcento.


Pro sia heleco la planedo Jupitero estis konata jam en antikvo kaj nomiĝis ekzemple Gad ĉez la Babilonanoj. La nomo Jupitero devenas de la praa hindeŭropa *dyeu ph2ter, kio signifas dio-patro.[6]


En astrologio Jupiter simbolas interalie ekonomian ekspansion, bonŝancon, religion kaj filozofion.
Ĝi estas ligita al la elemento fajro, la zodiakaj signoj de la fiŝoj kaj de la sagitario kaj la 9-a domo.



Bibliografio |



  • Guillaume Cannat, Didier Jamet: Jupiter und Saturn - die schönsten Bilder der Raumsonden Galileo und Cassini. (Jupitero kaj Saturno - la plej belaj bildoj de la kosmosondiloj Galileo kaj Cassini.), Delius Klasing, Bielefeld 2007. ISBN 3-7688-1877-2

  • John W. McAnally: Jupiter and how to observe it. (Jupitero kaj kiel observi ĝin.), Springer, London 2008. ISBN 1-85233-750-8

  • Alexander J. Dessler: Physics of the Jovian magnetosphere. (Fizikoj pri la jovia magnetosfero.), Cambridge University Press, Cambridge 1983. ISBN 0-521-24558-3

  • Bagenal, F.; Dowling, T. E.; McKinnon, W. B., eld. (2004). Jupiter: The planet, satellites, and magnetosphere (Jupitero: la planedo, satelitoj kaj magnetosfero). Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-81808-7.

  • Beebe, Reta (1997). Jupiter: The Giant Planet (Jupitero: la giganta planedo, dua eld.). Washington, D.C.: Smithsonian Institution Press. ISBN 1-56098-731-6.



Referencoj |





  1. Sheppard, Scott S.The Giant Planet Satellite and Moon Page. Departament of Terrestrial Magnetism at Carniege Institution for science. Alirita December 19, 2014.


  2. Jupiter Fact Sheet, David R. Williams, eld. NASA, vidita la 21-an de februaro 2007.


  3. Jupiter, eld. European Space Agency.


  4. Observer les planètes : Système solaire : Jupiter.


  5. Observer les planètes : Système solaire : Vénus.


  6. Douglas Harper, Jupiter, novembre 2001, Online Etymology Dictionary, vidita la 23-an de februaro 2007




Aliaj projektoj |




  • Jupitero (planedo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Jupitero (planedo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |


  • Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube



  • jupitera datumfolio de NASA (angle)


  • Jupiter, (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)

  • Hans Lohninger (2a de novembro 2005)Jupiter, As Seen By Voyager 1. A Trip into Space. Virtual Institute of Applied Science. Alirita 9a de Marto, 2007.

  • . The Jovian System. Gravity Simulator (2006). Alirita 9a de marto 2007.— simulaĵo de 62 lunoj de Jupitero.

  • Seronik, G.Chasing the Moons of Jupiter. Sky & Telescope. Arkivita el la originalo je 13a de Julio, 2007. Alirita 9a de Marto, 2007.










Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg