Almodóvar del Pinar


































































Almodóvar del Pinar

Almodovardelpinar.jpg


Blazono


Blazono
Administrado

Lando

Hispanio

Regiono

Kastilio-Manĉo

Provinco

Kvenko

Poŝtkodo
16215

Retpaĝaro

Politiko

Urbestro
Francisco Jesús Ibáñez Monedero (PSOE)
Demografio

Loĝantaro

390  (2018) [+]

Loĝdenso

4 52 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

39° 44′ N, 1° 54′ U39.725-1.9013888888889Koordinatoj: 39° 44′ N, 1° 54′ U [+]

Alto

993 m [+]

Areo
95 03 km²

Horzono

UTC+01:00 [+]





Almodóvar del Pinar (Hispanio)

DEC
Almodóvar del Pinar

Situo de Almodóvar del Pinar



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Almodóvar del Pinar [+]







v  d  r


Information icon.svg





Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.


Almodóvar del Pinar [almoDObar del piNAR] (A. de la Pinaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko de la Kvenka Manĉeto, laŭ la divido de la provinca Deputitaro, kvankam temas pri vilaĝo apartenanta al la natura komarko Serranía Baja.




Enhavo






  • 1 Loĝantoj


  • 2 Situo


    • 2.1 Distanco al najbaraj ĉefurboj


    • 2.2 Distanco al najbaraj municipoj




  • 3 Historio


  • 4 Ekonomio


  • 5 Notoj


  • 6 Vidu ankaŭ





Loĝantoj |


La loĝanto nomiĝas almodovareño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 430 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,52 loĝ/km².



Situo |


Almodóvar del Pinar estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 993 m super marnivelo; je 47 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 95,03 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′30″N 1°54′05″Ok.


Kvankam ĝi apartenas al la Manĉeto, ties pejzaĝo estas la tipa de ajna vilaĝo de Serranía Baja ĉar estas alte kaj ĉirkaŭita de pinaroj. Tra la vilaĝo pasas la nacia ŝoseo N-320. Ĝi limas kun la municipoj Gabaldón, Solera de Gabaldón, Monteagudo de las Salinas, Paracuellos kaj Campillo de Altobuey.



Distanco al najbaraj ĉefurboj |




  • Cuenca: 47 km.


  • Albacete: 92 km.


  • Valencia: 152 km.


  • Madrid: 234 km.


  • Ciudad Real: 235 km.


  • Murcia: 240 km.


  • Toledo: 260 km.


  • Alicante: 262 km.


  • Guadalajara: 269 km.



Distanco al najbaraj municipoj |




  • Solera de Gabaldón: 10 km.


  • Gabaldón: 15 km.


  • Campillo de Altobuey: 16 km.


  • Paracuellos de la Vega: 17 km.


  • Monteagudo de las Salinas: 18 km.


  • Motilla del Palancar: 19 km.


  • Minglanilla: 36 km.


  • Alarcón: 38 km.


  • Enguídanos: 38 km.



Historio |


Ties nomo devenas el araba, المدور al-mudaŭŭar, kio signifaa "la rondoforma".[1]


Oni trovis restaĵojn de epoko de keltiberoj kiuj estas]] en la Muzeo de Cuenca. En epoko de araboj (11a jc.) iu roto setlis en la teritorio ĉar estis bona rigardeblo, facila defendo pro situo sur monteto), ĉe paŝtejoj kaj riveroj aŭ fontoj.





Monteto de la Kuboj. Restaĵoj de la antikva araba fortikaĵo: 11a jc.


Dum la reconquista fare de kristanoj, la areo iĝis lima teritorio, loko de bataloj ĝis definitiva konkero fare de la reĝo Alfonso la 8-a inter 1177 kaj 1184.


En la 18a jarcento la vilaĝo famiĝis pro sia industrio de transporto per ĉaroj. En tiu epoko la Katolika Eklezio ne nur havis multan povon, sed ankaŭ estis la ĉefa terposedanto de la vilaĝo, kies teroj estis luitaj al la lokanoj.


Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo la vilaĝo estis rabita de francaj trupoj.


Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el 1,130, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Almodóvar del Pinar, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Almodóvar del Pinar. Sed male al aliaj vilaĝoj, la loĝantaro iome stabiliĝis pro la industrio de rezino. Poste tio malpliiĝis kaj oni falis al la nunaj 430. Nune estas nova peto de rezino fare de tutmonda merkato.


Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉu dekstre ĉu maldekstre, sed dum la lastaj jardekoj ĝi estis de la maldekstra partio PSOE.



Ekonomio |


Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.



Notoj |




  1. José María Calvo Baeza, Nombres de lugar españoles de origen árabe, Madrid: Darek-Nyumba, 1990.



Vidu ankaŭ |


  • Municipoj de Provinco Kvenko




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg