Kujper-zono

Multi tool use

La Kujper-bendo kaj la Ort-nubo
La Kujper-zono aŭ Kujper-bendo (ankaŭ nomata Edgeworth-Kuiper-zono) estas proksimume cirkla zono ĉirkaŭ la Suno inter distanco de 30 ĝis 50 astronomiaj unuoj (AU) de ĝi, en la ekliptiko. Simile al la asteroida zono, ĝi kredeble enhavas ĉirkaŭ dek-milojn da objektoj kun diametro de pli ol 100 km, multegajn malpli grandajn, kaj almenaŭ tri nanoplanedojn: Plutonon, Makemakon kaj Haŭmeon.
Male al tiuj de la asteroida zono (kiuj estas ĉefe rokaj kaj metalaj), la korpoj de la Kujper-zono konsistas ĉefe el vaporiĝemaj komponaĵoj kiel metano, amoniako kaj akvo.
Oni ne konfuzu la Kujper-zonon kun la (ankoraŭ teoria) Oorta nubo, miloble pli malproksima.
La nomo |
La zono ricevis sian nomon laŭ Gerard Kuiper, kiu en 1951 publikigis artikolon pri trans-plutonaj objektoj. Multaj nomas ĝin Edgeworth-Kuiper-Zono, laŭ Kenneth Edgeworth, kiu same formulis teorion, laŭ kiu transe de la neptuna orbito formiĝas kometoj el kosma polvo.
La objektoj de la zono nomiĝas Kujper-zonaj aŭ Kujper-bendaj objektoj (mallonge KBO aŭ kujperzonanoj), ankaŭ transneptunaj objektoj.
Klasado |
Ĝis nun oni esploris ĉirkaŭ 800 el tiuj objektoj. Laŭ la karakterizaĵoj de iliaj orbitoj ili estas klaseblaj jene:
- Resonancaj kujperzonanoj estas objektoj, kies orbitoj estas resonancaj al tiu de Neptuno (kies periodo havas simplan frakcian rilaton al tiu de Neptuno). Ekzemplo estas la plutonoidoj, kies resonanca rilato al Neptuno estas 3:2, tio signifas, ke en 495 jaroj Neptuno orbitas trifoje, sed la plutoneoidoj nur dufoje. Orbito kun rilato 3:2 al Neptuno havas radiuson de ĉirkaŭ 40 AU. El la ĝis nun esploritaj KBOj unu triono estas resonancaj.
- Klasikaj KBOj orbitas proksimume cirkle inter 41 kaj 50 AU, sed havas orbitan klinon al la ekliptiko de ĝis 30 °. Al tiu klaso apartenas ĉirkaŭ du trionoj de la konataj kujperzonanaj.
- Restas kelkaj "disaj kujperzonanoj", kies orbitoj estas tre elipsaj kaj kiuj moviĝas inter 35 AU kaj 1000 AU de Suno.
Vidu ankaŭ |
Sunsistemo
|
Stelo |
|
 |
Planedoj |
- Merkuro
- Venuso
- Tero
- Marso
- Jupitero
- Saturno
- Urano
- Neptuno
|
Nanoplanedoj |
- Cereso
- Plutono
- Haŭmeo
- Makemako
- Eriso
|
Satelitoj |
Teraj (Luno)
- Marsaj
Jupiteraj (Ioo, Eŭropo, Ganimedo, Kalisto)
Saturnaj (Titano)
- Uranaj
Neptunaj (Tritono)
Plutonaj (Karono)
- Haŭmeaj
- Erisa
|
Aliaj objektoj |
- Asteroidoj
- Centaŭroj
Kometoj,
- Meteoroidoj
- Transneptunaj objektoj
- Kosma polvo
|
Regionoj |
- Asteroida zono
- Kujper-zono
- Disa disko
- Oorta nubo
- Heliosfero
|
Vidu ankaŭ |
- Listo de la objektoj de la Sunsistemo
- Kronologio de la malkovroj de la sunsistemaj planedoj kaj de ties naturaj satelitoj
|
|
hXiLUE tjCSlYscZ6,K CPei,Fz,GQ,PH1IfXeETnFT m9u,B a7iCb3 scw68MWRYSPFLJ,RewkFD aRAPnO
Popular posts from this blog
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Parko Thabor Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. Situo Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio Geografia lokigo sur la mapo : Francio Plano de la parko Thabor. Geografia situo 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U 48.11416667 -1.67 Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U Lando(j) Francio Urbo Rennes Urboparto Thabor - Saint Hélier Geografio Alteco 56 m Areo 10 ha Trajtoj Kreo 18 a jarcento Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj. Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes v • d • r La parko Thabor aŭ Thabor , situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en...