Camilo José Cela























































Camilo José Cela

Camilo José Cela Madrid 1996.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

11-an de majo 1916 (1916-05-11)
en Padrón

Morto

17-an de januaro 2002 (2002-01-17) (85-jara)
en Madrido, Flag of Spain.svg Hispanio

Kaŭzo de morto
kardivaskulsistema malsano

Tombo
Adina Cemetery

Ŝtataneco

Hispanio

Alma mater
Universidad Complutense de Madrid-Centro Universitario Villanueva

Profesio

verkisto, poeto, romanisto, politikisto, ĵurnalisto, eseisto

Lingvoj

hispana lingvo

Verkaro

La familio de Pascual Duarte
The Hive
Viaje a la Alcarria
Del Miño al Bidasoa
Familianoj

Infano
Camilo José Cela Conde

Frat(in)o
Ana Cela Trulock







v  d  r


Information icon.svg





Camilo José Cela


Camilo José CELA [kamilo ĥoSE sela] (* 11-a de majo 1916 en Iria Flavia (Galegio), † 17-a de januaro 2002) estis hispana verkisto. Li estis filo de galega patro kaj brita patrino.


Cela komencis sian literaturan karieron verkante poemojn kiam li ankoraŭ ne aĝis dudek jarojn. Post La familio de Pascual Duarte, romano kiu subite famigis lin en 1942, Cela publikigis en la sekvanta jaro Pabellón de reposo ("Ripoz-pavilono"), lirika kaj elegia serio da viv-impresoj de ftizulo en sanatorio. Lia tria romano titoliĝas Nuevas aventuras de Lazarillo de Tormes ("Novaj aventuroj de Lazarillo de Tormes") speco de modernigo de la prototipoj de la kruda mondo pikareska. Sekvis poste Viaje a La Alcarria ("Vojaĝo al La Alcarria") aŭ rakonto pri vagado tra mizeraj kampoj kaj vilaĝoj de stepeca regiono en la centra Hispanio; La Colmena ("La Abelujo") unu el liaj plej ŝatataj libroj, realisma priskribo de la individuaj vivoj de homoj sencelaj, frustritaj aŭ morale kriplaj loĝantaj en la Madrido post-milita; La Catira ("La Blondulino"), vasta, impona panoramo de la Venezuelo kaj de ties temperamenta gento. Inter aliaj verkoj, menciindas ankaŭ: Mrs. Caldwell habla con su hija ("S-ino Caldwell parolas kun sia filino"), San Camilo, 1936 ("Sankta Camilo, 1936") kaj laste Mazurca para dos muertos ("Mazurko por du mortintoj"), kiu recivis en 1984 la Nacian Premion Literaturan. En la jaro 1989 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.


Karakteriza trajto de Camilo José cela estas, ke li montras nenian simpation al siaj propraj herooj, eĉ se ilin taŭzas ĉiaj afliktoj kaj mizeroj. Li tenas sin aparte, por ke la komuniko inter la fikcio kaj la leganto fluu sen la baroj, aŭ la devioj, kiujn povus provoki personaj sentoj aŭ interpretoj. Tio donas al liaj verkoj ian sekan atmosferon de kruda cinikeco; sed kio finfine valoras estas tio, ke la leganto povu travivi kun siaj propraj memgeneritaj indigno aŭ kompato la peripetiojn de la roluloj.



Famaj verkoj |




  • La familia de Pascal Duarte (romano, 1942)


  • Viaje a la Alcarria (vojaĝraporto, 1948)


  • La colmena (romano, 1951)


  • San Camilo (romano, 1969)


  • Mazurca para dos muertos (romano, 1983)



En Esperanto aperis |


La familio de Pascual Duarte / trad. Fernando de Diego. - [Barcelona: Esperanto-Centro, proks. 1985]. - 163 p. :
ilustr. - (Hispana literaturo ; 1)
ISBN 84-398-3623-6

Originalo: La familia de Pascual Duarte <Esp.>





Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo