Enguídanos
Enguídanos | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16372 | ||
Retpaĝaro | |||
Politiko | |||
Urbestro | Sergio de Fez Cerezuela (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 321 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 2 04 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 40′ N, 1° 36′ U39.673715-1.6062826Koordinatoj: 39° 40′ N, 1° 36′ U [+] | ||
Alto | 734 m [+] | ||
Areo | 165 35 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Enguídanos [+] | |||
Enguídanos [enGIdanos] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Enhavo
1 Loĝantoj
2 Historio
3 Ekonomio
4 Vidindaĵoj
4.1 Kulturaj vidindaĵoj
4.2 Naturaj vidindaĵoj
5 Situo
6 Vidu ankaŭ
Loĝantoj |
La loĝanto nomiĝas enguidanense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 337 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,04 loĝ/km².
Historio |
Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo la vilaĝo estis rabita de francaj trupoj.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 337, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Enguídanos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Enguídanos.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis preskaŭ ĉiam de la maldekstra partio PSOE.
Ekonomio |
Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidindaĵoj |
Kulturaj vidindaĵoj |
- Kastelo-fortikaĵo de la 11a jarcento.
- Preĝejo de Ntra. Sra. de la Asunción de la 16a jarcento.
- Ĉefa Placo kaj urba kerno.
- Domegoj kun blazonoj
- Rigardejoj (de la Virgulino, "El Santo", de la Kavo, de la GR-66).
- Publika lavejo
- Hidroelektra centralo "Lucas de Urquijo"
- Ponto aŭ viadukto de La Cortina
- Diglagoj (Contreras, Villora kaj Batanejo)
- Akvomuelejoj (El Golpecillo, La Lastra, Baltasar)
- Romia ponto super Cabriel
Naturaj vidindaĵoj |
- Fontoj
- Akvobaraĵo Guadazaón
- Ravinoj Agua, Cerrada kaj de la Rivero Mira
- Castil de Olivas
- Perejil
- Antikvaj Banejoj de Salobral
- Aldea del Charandel
- La Playeta y La Lastra
Las Chorreras
- Los 5 ríos de Enguídanos
Situo |
Enguídanos estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 734 m super marnivelo; je 85 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 165,35 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°40′25″N 1°36′23″Ok.
Trapasas ties teritorion la rivero Cabriel.
Nordokcidente: Cardenete | Norde: Víllora | Nordoriente: Narboneta |
Okcidente: Paracuellos de la Vega | Oriente: Mira | |
Sudokcidente: Campillo de Altobuey | Sude: Puebla del Salvador | Sudoriente: La Pesquera kaj Minglanilla |
Vidu ankaŭ |
- Municipoj de Provinco Kvenko
|