23-a de septembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































septembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di







1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29
30

aranĝo de 2019
tagoj

La 23-a de septembro estas la 266-a tago de la jaro (la 267-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 99 tagoj restas.


Je la 23-a de septembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |



  • Ĉiujare en tiu ĉi tempo estas (sur la norda hemisfero la aŭtuna) ekvinokso.


  • 1122: Konkordato de Worms finis investituran polemikon inter la papo kaj imperiestro


  • 1386: Mircea la 1-a iĝis vojevodo de Valaĥio


  • 1459: Militoj de rozoj: Jorkoj venkis Lankastrojn en la batalo de Blore Heath (Anglio)


  • 1617: Stanisław Żółkiewski subskribis en Buŝa (nun en Vinica provinco) polan-turkan traktaton surbaze de kiu Respubliko de Ambaŭ Nacioj cedis siajn influojn en Moldavio kaj sindevigis kontraŭstari al kozakoj


  • 1669: Germana imperiestro Leopoldo la 1-a fondis Zagreban Universitaton


  • 1803: Barato: Brita Orienthinda Kompanio venkis Marathan Imperion en la dua milito


  • 1806: Ekspedicio de Lewis kaj Clark finiĝis - la unua, kiu tra la amerika kontinento atingis Pacifikon


  • 1821: Greka armeo konkeris Tripolοn en Peloponezo kaj masakris 32 mil turkojn kaj judojn


  • 1846: Germana astronomo Johann Gottfried Galle malkovris planedon Neptuno, helpe de la kalkuloj de Urbain Le Verrier


  • 1862: Otto von Bismarck, iĝis ĉefministro de Reĝlando Prusio, indikita de la reĝo Vilhelmo la 1-a


  • 1868: Porto-Riko proklamis sendependecon (de Hispanio)


  • 1880: Jules Ferry iĝis ĉefministro de Francio


  • 1889: En Japanio fondiĝis fabriko de ludiloj - Nintendo


  • 1895: En Francio fondiĝis Konfederacio Ĝenerala de la Laboro - marksisma sindikato


  • 1908: Kanado: Universitato de Alberto fondiĝis


  • 1918: Rusia enlanda milito: en Ufa, la ĉefurbo de Baŝkirio, fondiĝis kontraŭbolŝevika Tutrusa Provizora Registaro


  • 1922: Pro problemoj ligitaj kun utiligo de la haveno en Libera Urbo Dancigo Pola Sejmo rajtigis registaron al konstruo de marhaveno en Gdynia


  • 1927: Premiero de la usona filmo Sunleviĝo


  • 1931: Meksiko aliĝis al Ligo de Nacioj


  • 1932: Saudarabia Reĝlando fondiĝis


  • 1938: En Ĉeĥoslovakio estis anoncita tutlanda mobilizo


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: La 7-a tago de la Soveta invado en Pollandon (pli da eventoj): pro supereco de Ruĝa Armeo pola generalo Wacław Przeździecki kun sia armeo evakuiĝis al najbara Litovio; en Jarosław germanoj devigis parton de judoj transiri al teritorio de Sovetunio


    • Moskvo: "Pravda" kaj "Izvestija" publikigis mapon de Pollando laŭ germana-soveta demarkacia linio kun dispartigita Varsovio; Berlino: en memorandum pretigita antaŭ germanaj-sovetaj interparoloj estinta ambasadoro de Nazia Germanio en Pollando Hans von Moltke konstatis, ke kaze de kreo de rudimenta pola registaro okcidente de la linio Grodno-Przemyśl estus ebla la pola registaro, kiu povus packontrakti. "Prudentaj poloj devus kompreni (...), ke ili povas reakiri teritoriojn okupatajn de la Ruĝa Armeo nur kun nia helpo" (...) Se la projektata rudimenta ŝtato estus limigita oriente de la linio Vistulo-San formiĝo de la registaro estus neebla, ĉar "ne estus jam impulso por utiligi la lastan ŝancon savi teritoriojn troviĝantaj oriente" - Moltke indikis ununuran personon kapablan ĉefministri, generalon Kazimierz Sosnkowski


    • La 13-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): en Lublin kadre de Intelektul-kampanjo germanoj pafekzekutis 23 reprezentantojn de pola intelektularo; pola majoro Henryk Dobrzański formis en Świętorzyskie-montaro la unuan partizanan taĉmenton - unusolan, kiu neniam subiĝis al la germana okupanto; unua venka batalo de pola kavalerio super la germana en Krasnobród - rezulte de ĝi poloj prenis 100 militkaptitojn kune kun la germana stabo de la 8-a infanteria divizio, liberigis 40 siajn soldatojn kaj ebligis eliri el la sieĝo al plimulto de polaj soldatoj; germanaj soldatoj pafmortigis en Trzebinia ĉ. 100 polajn militkaptitojn kaj en du aliaj lojoj 17 (en tio 10 ostaĝojn); en Poznań gestapo likvidis sidejon de jezuitoj arestinte pastrojn kaj monaĥojn, krome germanoj ordonis forigi ĝis la 27-a de septembro ĉiujn pollingvajn surskribojn sur domoj


    • Al Koncentrejo Ravensbrück alvenis la unua transporto de polinoj - membrinoj de polaj sociaj kaj klerigaj societoj en Nazia Germanio


    • 1940: Nord-Afrika kampanjo: komenco de sensukcesa provo konkeri, flanke de Aliancanoj, havenon en Dakaro, kontrolatan de franca reĝimo de Vichy; likvido de polaj diplomatiejoj kaj konsulejoj en 8 urboj de neokupata Francio kaj la franca Nordafriko (Vichy, Tuluzo, Liono, Marsejlo, Niceo, Monako, Alĝero, Tunizo, Kazablanko kaj Dakaro), kiuj sub aliaj nomoj (Biura Polskie, Office Polonais) restis por protekti polajn rifuĝintojn; Ignacy Jan Paderewski forlasis por ĉiam Svislandon por ke tra Hispanio kaj Portugalio entrepreni sian lastan vojaĝon trans Atlantiko laŭ invito de la usona prezidento Franklin D. Roosevelt (alvenis la 6-an de oktobro)


    • 1941: La unuaj ekzekutoj per gaso komenciĝis en koncentrejo Auŝvico

    • En Kingscraig (Skotlando) pola generalo Władysław Sikorski enmanigis paraŝutajn insignojn kaj anoncis kreon de la Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado, okazis ankaŭ la unua ekzerca montro de saltado kun paraŝutoj - la tago iĝis festo de la brigado


    • 1942: Enloĝita plejparte de ukrainoj vilaĝo Kortelisy en Volinio estis tute detruita kaj preskaŭ ĉiuj loĝantaroj murditaj de germanoj; geto en Szydłowiec estis likvidita; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Woroniec ĉ. 100 judojn, kiuj estis transportataj de Biała Podlaska


    • Orienta Fronto: dum la batalo ĉe Stalingrado sovetaj soldatoj konkeris la Domon de Pavlov


    • 1943: Dutaga likvido de geto en Vilno komenciĝis - malfortaj fizike estis forveturigitaj de germanoj al pereigejoj en Majdanek kaj Sobibor aŭ pafmorigitaj en arabro de Ponary (kvartalo de la urbo), 7 mil judojn kapablaj labori por la Nazia Germanio oni transportis al labortendaroj en Latvion kaj Estonion; en vilaĝo Belin (proksime al Płońsk) germanaj ĝendarmoj pafmortigis 9-personan polan familion


    • 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): Witold Kieżun ricevis de generalo Tadeusz Komorowski Militan Ordenon Virtuti Militari; 470 soldatoj defendantaj kvartalon Czerniaków estis enprizonigitaj - 200 vunditajn germanoj murdis, parton pendumis; unuoj de la 1-a Armeo de Pola Militistaro retiriĝis pro troa armila supereco de germanoj, manko de kontaktoj kun la ribelantoj kaj manko de provizo flanke de apuda Ruĝa Armeo; Wehrmacht kaj polico pafmortigis en Varsovio 500 polojn; post damaĝo de elektrejo per germanaj kugloj eksilentis Pola Radio; kelkpersona grupo de Pola Enlanda Armeo en Krasnystaw liberigis sian enprizonigitan komandanton


    • Londono: "Dziennik Polski i Dziennik Żołnierza" publikigis tradukon de la respondo de ĉefministro de la Unio de Sud-Afriko marŝalo Ian Smuts al depeŝo de la pola prezidento Władysław Raczkiewicz: Mi estas profunde kortuŝita pro afabla telegramo de Via Ekscelenco lige al perdoj super Varsovio de la Aviado de Sud-Afriko. Ni estas fieraj, ke ni povis stari flanke de Varsovio en ties hor-provo. Pro la vortoj de kompato mi sendas dankojn; Moskvo: Josef Stalin deklaris dum interparolo kun ambasadoro de Usono William Averell Harriman, ke la Ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo ne estas trovebla en Varsovio. Tial oni devas supozi, ke li forlasis la urbon kaj ŝajne "komandas radiostacion" en ia nekonata loko




  • 1949: Prezidento de Usono Harry S. Truman informis, ke lia lando posedas pruvojn ke Sovetunio dum la lastaj semajnoj faris testoprovon de atombombo (ĝi okazis la 29-an de aŭgusto)


  • 1950: Usona Kongreso voĉdonis leĝon pri kontraŭusona agado - komenco de makartiismo


  • 1962: Hungario: muzika rokgrupo Omega fondiĝis


  • 1965: Dum la dua barata-pakistana milito pri Kaŝmiro okazis armistico helpe de UN


  • 1973: Post alveno de ekzilo Juan Domingo Perón denove iĝis prezidento de Argentino


  • 1976: Varsovio: Komitato por Defendo de Laboristoj fondiĝis - la unua en Pola Popola Respubliko malkaŝa opozicia organizo (fondita laŭ koncepto de Antoni Macierewicz) responde al komunistaj reprezalioj


  • 1980: En Pittsburgh (Pensilvanio) okazis la lasta koncerto de Bob Marley


  • 1980: Polaj komunistaj regopovoj arestis Leszek Moczulski, gvidanton de la Konfederacio de Sendependa Pollando, la unuan kun kontraŭkomunisma karaktero en estinta Orienta Bloko


  • 1982: Amine Gemayel igis prezidento de Libano


  • 1983: Sankta-Kito kaj Neviso aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj


  • 1985: Malfermo de Picasso-Muzeo en Parizo


  • 1997: En Slovakio kreiĝis Nacia parko Muránska planina


  • 2000: Malkovro de la lunoj de Saturno: Siarnako kaj Tarvo


  • 2001: Barato: en la subŝtato Keralo finiĝis daŭrantaj kun paŭzoj de la 25-a de julio faloj de ruĝa pluvo, kiu enhavis nekonatajn por la scienco vivajn ĉelojn


  • 2002: Belgio leĝigis eŭtanazion


  • 2006: Toomas Hendrik Ilves iĝis prezidento de Estonio


  • 2012: Okazis parlamentaj elektoj en Belorusio


  • 2013: Egipta Islama Frataro ricevis juran malpermeson de agado kaj ĝia havaĵo estis konfiskita


  • 2014: Milito kontraŭ la Islama Ŝtato komenciĝis - bombaviadiloj de Usono, Barejno, Jordanio, Kataro, Sauda Arabio kaj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj komencis bombi elektitajn celojn de la Islama Ŝtato sur teritorio de Sirio



Naskiĝoj |




  • -63: Aŭgusto Cezaro, la unua imperiestro de Romia imperio, konata de Pax Romana (m. 43)


  • 1158: Ĝofredo la 2-a (Bretonio), filo de Henriko la 2-a (Anglio) (m. 1186)


  • 1215: Kublajĥano, imperiestro de Mongolio, konkerinto de Tibeto, Nanchao kaj de la imperio de dinastio Song, fondinto de dinastio Yuan (m. 1294)


  • 1392: Filippo Maria Visconti, lasta reganto de Milano (m. 1447)


  • 1434: Jolando de Francio, princino de Francio, filino de Karlo la 7-a (m. 1478)


  • 1533: Stefano Batory, reganto de Transilvanio, pola reĝo, rekonkerinto de teritorioj aneksitaj de Ivano la Terura, edzo de Anna Jogajlido (m. 1586)


  • 1596: Joan Blaeu, nederlanda kartografiisto, aŭtoro de Atlas Maior (m. 1673)


  • 1713: Fernando la 6-a, reĝo de Hispanio el la hispana dinastio burbonoj (m. 1759)


  • 1740: Go-Sakuramachi, imperiestrino de Japanio (m. 1813)


  • 1754: Johann Joachim Bellermann, germana orientalisto kaj pedagogo (m. 1842)


  • 1771: Kokaku, imperiestro de Japanio (m. 1840)


  • 1778: Mariano Moreno, argentina politikisto, diplomato, batalanto pri sendependeco (m. 1811)


  • 1791: Theodor Körner, germana poeto (m. 1813)


  • 1791: Johann Franz Encke, germana astronomo kalkulinta orbiton de la perioda kometo 2P/Encke (m. 1865)


  • 1829: Friedrich Dittes, germana pedagogo (m. 1896)


  • 1829: Hermann Müller, germana botanikisto


  • 1865: Emma Orczy, angla verkistino hungardevena, konata de la romano Ruĝa Anagalo (m. 1947)


  • 1871: František Kupka, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto (m. 1957)


  • 1874: Ernst Streeruwitz, aŭstra politikisto kaj industriisto (m. 1952)


  • 1888: János Sándor, rumania hungara kuracisto (m. 1976)


  • 1895: Béla Nagy, rumania hungara fotisto (m. 1969)


  • 1896: Josef Gerö, aŭstra juristo, politikisto kaj sportfunkciulo (m. 1954)


  • 1898: Alfred Margul-Sperber, juddevena rumana verkisto germanlingva (m. 1967)


  • 1901: Jaroslav Seifert, ĉeĥa Nobelpremiita poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto, esperantigata de Jiří Kořínek (m. 1986)


  • 1903: Ferenc Fülöp, hungara popoldancisto (m. 1986)


  • 1909: Erzsébet Erdei, rumania hungara pentristino (m. 2001)


  • 1911: Béla Nagy, hungara presisto, teatrestro (m. ?)


  • 1913: Ernst Schnabel, germana verkisto (m. 1986)


  • 1924: Péter M(átyás) Sebők, rumania hungara agronomo (m. 2003)


  • 1926: John Coltrane, usona ĵaz-saksofonisto, unu el pioniroj de libera ĵazo (m. 1967)


  • 1927: László Balázs, rumania hungara lingvisto, universitata docento (m 1990)


  • 1930: Ray Charles, usona ritmenblusa muzikisto (m. 2004)


  • 1931: Zoltán Uray, rumania hungara biologo


  • 1933: István Orbán, rumania hungara inĝeniero, tradukisto (m. 1988)


  • 1935: Dénes Székely, rumania hungara koreografo (m. 2011)


  • 1938: Romy Schneider, aŭstra aktorino (m. 1982)


  • 1942: András Bárczi, rumania hungara pentristo, instruisto


  • 1943: Julio Iglesias, hispana kantisto, ekfamiĝinta de la Festivalo de la Kanto de Benidorm, kantanta en la angla, franca, portugala, germana kaj itala lingvoj.


  • 1944: László Mirk, rumania hungara instruisto, ĵurnalisto


  • 1946: Franz Fischler, aŭstra politikisto


  • 1949: Bruce Springsteen, usona kantisto, kantverkisto kaj gitaristo, konata de sia rokmuziko


  • 1968: Gian Franco Saba, ĉefepiskopo de Sassari


  • 1968: Wendelin Werner, franca matematikisto germandevena, laŭreato de Medalo Fields


  • 1977: Piero Esteriore, svisa muzikisto kaj kantisto italdevena


  • 1985: Damien Jouillerot, franca aktoro, konata ekde la filmo Teruraj ĝardenoj



Mortoj |




  • 79: Lino, papo, sanktulo, komence konsiderata la unua papo


  • 788: Aelfwald la 1-a, reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)


  • 965: Al-Mutanabi, araba poeto kaj vojaĝisto, kies stilo estas plena de arkaismoj kaj komparoj (n. 915)


  • 1230: Alfonso la 9-a, reĝo de Leono (n. 1171)


  • 1241: Snorri Sturluson, islanda historiisto, poeto, kaj politikisto, aŭtoro de Proza Edda kaj Heimskringla (n. 1178)


  • 1461: Karlo de Viano, titola reĝo de la Reĝlando de Navaro (n. 1421)


  • 1448: Adolfo la 2-a, duko de Kleve en Sankta Romia Imperio (n. 1773)


  • 1508: Beatrico de Aragono, hungara reĝino, la dua edzino de Matiaso la 1-a (n. 1457)


  • 1700: Nicolaus Adam Strungk, germana komponisto de baroko (n. 1640)


  • 1738: Herman Boerhaave, nederlanda kuracisto kaj humanisto (n. 1668)


  • 1794: Heinrich Julius Bruns, germana pedagogo


  • 1812: József Rájnis, hungara poeto, tradukisto, pedagogo (n. 1741)


  • 1835: Vincenzo Bellini, itala operkomponisto, aŭtoro de La Somnambulino kaj Norma (n. 1801)


  • 1836: Maria Malibran, franca operkantistino hispandevena (n. 1808)


  • 1850: José Gervasio Artigas, urugvaja nacia heroo, sudamerika politikisto (n. 1764)


  • 1870: Prosper Mérimée, franca verkisto, dramaturgo, historiisto, arkeologo (n. 1803)


  • 1882: Friedrich Wöhler, germana kemiisto ricevinta organikan kombinaĵon - ureo, fosforon, berilion (n. 1800)


  • 1896: Ivar Aasen, norvega lingvisto kaj poeto, kreinto de novnorvega lingvo nynorsk (n. 1813)


  • 1920: Inessa Armand, rusa komunistino francdevena, amatino de Lenin (n. 1874)


  • 1923: Ferenc Sperker, hungara agrikulturisto (n. 1857)


  • 1939: Sigmund Freud, aŭstria neŭropsikiatro juddevena, kreinto de psikoanalizo (n. 1856)


  • 1939: Janusz Budzanowski, pola skolto, defendinto de Grodno (n. 1923)


  • 1955: Francisco Gavidia, salvadora poeto, ĵurnalisto, aŭtoro de planlingvo Salvadoro (n. 1863)


  • 1960: Árpád László, hungara komponisto, patro de operkantistino Magda László (n. 1864)


  • 1966: Gábor Incze, hungara eklezia verkisto, historiisto (n. 1898)


  • 1968: Pio el Pietrelcina, itala katolika pastro, kapuceno, infanaĝe renkontanta interalie sian gardanĝelon, miraklofaranto, stigmatizita sanktulo (n. 1887)


  • 1970: Bourvil, franca aktoro kaj kantisto rolinta en la filmo La granda vagado(n. 1917)


  • 1973: Pablo Neruda, ĉilia Nobelpremiita poeto, membro de la Komunista Partio de Ĉilio, murdita (n. 1904)


  • 1982: Imre Dobozy, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1917)


  • 1983: Ferenc Kósa-Huba, rumania hungara skulptisto (n. 1910)


  • 1988: Tibor Sekelj, jugoslava verkisto kaj esploristo hungar-juddevena, poligloto kaj esperantisto (n. 1912)


  • 2004: André Hazes, nederlanda kantisto pri la vivo (n. 1951)


  • 2006: Aladár Pege, hungara kontrabasisto, komponisto (n. 1939)


  • 2015: Lajos Sike, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1938)


  • 2017: Hubert Feichtlbauer, aŭstra ĵurnalisto kaj publicisto (n. 1932)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Pesilo: ♎ (ĝis la 23-a de oktobro)


  • Tago de rikolto - etna antaŭkrista slava festo dum aŭtuna ekvinokso

  • Memortago pri la holokaŭsto en Litovio


  • Nacia tago en Sauda Arabio

  • Festo de polaj mutobskuruloj


  • Romkatolika Eklezio:


    • Elizabeto kaj Zeĥarja, gepatroj de Johano la Baptisto


    • Lino, papo


    • Pio el Pietrelcina, presbitero, kapuceno, stigmatito


    • Tekla de Ikonio (Malgrand-Azio)





Tagoj de semajno |


La 23-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg