Isaac Bashevis Singer
Isaac Bashevis Singer | ||
---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de novembro 1902 (1902-11-21) en Leoncin | |
Morto | 24-an de julio 1991 (1991-07-24) (88-jara) en Miamo | |
Mortokialo | apopleksio [#] | |
Tombo | Nov-Ĵerzejo [#] | |
Lingvoj | angla lingvo • Esperanto • jida lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Usono • Pollando • Rusia Imperio [#] | |
Familio | ||
Gefratoj | Esther Kreitman • Israel Joschua Singer [#] | |
Profesio | ||
Pseŭdonimo | Bashevis [#] | |
Profesio | tradukisto • romanisto • esperantisto • aŭtobiografo • ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • scenaristo [#] | |
Honorigoj | Nobel-premio pri literaturo • Nacia Libra Premio • Itzik Manger Prize • Buber-Rosenzweig-Medal • honorary doctor of Ben-Gurion University [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Isaac Bashevis SINGER, jide יצחק באשעװיס זינגער [jicĥok baŝevis zinger] (naskiĝis en 1902 en Leoncin (Pollando, en la tiama Kongresa Pollando dum la dispartigoj de Pollando-Litovio aŭ dispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, do tiam parto de Rusa imperio), mortis la 24-an de julio 1991 en Miami (Florido)).

Izaak Singer (el la dekstro) kun sia pli aĝa frato Israel Joszua Singer (verkisto, dramisto kaj juda ĵurnalisto verkanta en la jida). La 30aj jaroj de la 20a jc.


La strato Krochmalna najbare de la loko en kiu loĝis familio Singer (maldekstre la brikdomoj n-roj 11 kaj 13)

La strato Krochmalna en Varsovio ĉe la strato Żelazna, (2016)
Li verkis multajn librojn, precipe romanojn, plejparte en la jida lingvo, kaj ricevis la Nobel-premion pri literaturo de la jaro 1978.

La benko de Isaac Bashevis Singer en Biłgoraj (Pollando)
Interalie, Isaac Bashevis Singer estis fama vegetarano. Jen citaĵo de li pri la bestoj (des pli rimarkinda, ĉar li estas mem judo): "Kontraŭ bestoj ĉiu homo estas kiel naziisto."
Singer lernis Esperanton |
Singer lernis Esperanton en Biłgoraj kiam li estis juna kaj eĉ provis skribi rakonton en Esperanto. Li havis respekton por d-ro Zamenhof; li iam loĝis en ĉambro en la apartamento de la okulkuracisto Alpert en la Zamenhof-strato de Varsovio; li sentis sin honorito ke d-ro Alpert estis kolego kaj amiko de d-ro Zamenhof[1].
Fontoj |
↑ Singer, Isaac Bashevis (1978), A Young Man in Search of Love, Novjorko: Doubleday; traduko de J. Singer, 2/IV; p. 53 (?)
|