Jiří Kořínek












































Jiří Kořínek

KORINEK.JPG
Personaj informoj

Naskiĝo

1-an de oktobro 1906 (1906-10-01)
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Liberec, Bohemio, Aŭstrio-Hungario

Morto

4-an de novembro 1988 (1988-11-04) (82-jara)
en Ĉeĥoslovakio Ústí nad Labem, Ĉeĥoslovakio

Nacieco

ĉeĥo

Profesio

esperantisto, tradukisto, verkisto

Lingvoj

Esperanto
Esperanto

Tradukis en Esperanton

Sileziaj kantoj

Verkis en Esperanto

Esperantismo
Familianoj

Infano

Věra Novobilská







v  d  r


Information icon.svg





Kovrilpaĝo de Jiří Kořínek: Skizoj de Usedom, ĈEA, 1980




Kovrilpaĝo de František Halas: Nia Sinjorino Bozena Němcová; 1980, trad: Jiři Kořinek


Jiří KOŘÍNEK (naskiĝis la 1-an de oktobro 1906 en Liberec - mortis la 4-an de novembro 1988 en Ústí nad Labem, Ĉeĥoslovakio) estis ĉeĥa esperantista poezia tradukisto. Honora membro de ĈEA.


Komerca komizo en Liberec, ekde 1931 en tekstila grandkomercejo en Brno (en nuna Ĉeĥio), dum la dua mondmilito devige laborigita en fandejo. Post la milito li revenis al sia origina profesio, en 1964 li transloĝiĝis al Ústí nad Labem, kie li laboris ĝis sia pensiuliĝo kiel kontrolisto de kvalito en la entrepreno Textil Liberec.


En 1922 kiel studento li konatiĝis kun Esperanto. Ekde 1949 ĝis siaj lastaj tagoj li dediĉis milojn da horoj al la pacienca laboro de
tradukanto. Multegaj tradukoj dissemitaj tra gazetaro aŭ en manuskriptoj.
Plej laste en la Régulo-festlibro Esperantismo li taksis sian verkaron kiel 500 originalajn kaj 550 tradukitajn poemojn kaj muziktekstojn. Nur ono el tio aperis libroforme. Li havas ankaŭ lokon en Esperanta antologio (1984) kaj en multaj revuoj, i.a. kiel gajninto de 18 literaturaj premioj. Nur du semajnojn antaŭ la morto Jiří Kořínek fariĝis la unua esperantisto, kiun la ĉeĥa ŝtato honorigis kiel "merithavan laboranton en kulturo“.



Verkoj |




  • Doktor Zamenhof (Brno, 1957. - 19 p.)


  • Problemoj de Tradukado (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko; p. 63 - 65)


  • Ree pri la Paco (En: Poemaro por paco; p.23)


  • Romanco f-maĵora de Beethoven (En: 25 jaroj: antologio de belartaj konkursoj, Hrsg.: Vaskó, Tibor; p.39)


  • Taskoj de Nia Literaturo Beletra kaj Faka (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo)



Tradukoj |




  • Petr Bezruč: Sileziaj Kantoj (kune kun Tomáš Pumpr kaj Rudolf Hromada)


  • Božena Němcová: Božena Němcová (malgranda monografio, el la franca kaj ĉeĥa trad. kaj kunordigis J. M. Havlík. La versojn esperantigis Jiří Kořínek]. - Praha: Osvêtovy Ustav, 1963. - 19 p.)


  • František Branislav: Paco (En: 25 jaroj: antologio de belartaj konkursoj, Hrsg.: Vaskó, Tibor; p.97 - 99)


  • Ĉio ĉi estas paco (ordigis Oldřich Krejčiřík, esperantigis Jiří Kořínek. - Brno: E-Rondeto ĉe la Klubejo ROH, 1959. - [1] p.)


  • František Halas: Nia sinjorino Božena Němcová (Ilustr. Bohumil Kozel. - České Budějovice: EK La Progreso, 1980. - 15 p.)


  • Kantu al la Eternulo (himnaro de kristanaj esperantistoj, Vlaardingen, VoKo, 1986. - 44 p.)


  • Podmele, Ladislav: Flugilhava ŝtono' (elektitaj poemoj, Chapecó: Eld. Fonto, 1985. - 237 p.)


  • Markéta Procházková: Sur la Sojlo de la Amo (Chapecó: Eld. Fonto, 1986. - 96 p. : ilustr.)


  • Jaroslav Seifert: La fraŭlino el la kvara etaĝo (En: Nova Esperanta krestomatio, Hrsg.: Auld, William; p.450 - 452)


  • Jaroslav Seifert: Panjo (Ljubljana: Slovenia Esperanto-Ligo, Eld. Sekcio, 1960. - 77 p.)


  • Slovaka Antologio, Bratislava, 1980. - 527 p. En traduko de Jiří Kořínek tie aperis:


    • Juraj Tranovský: Lastjuĝaj alvenis jam horoj


    • Benedikt Szöllösi: Ŝirmantoj de la lacaj, Dio kompatema


    • Ján Hollý: Odo al Johano Gutenberg, la inventinto de preso


    • Ján Kollár: Surskriboj, La filino de Slavo


    • Andrej Sládkovič: Al la Samaĝuloj, Marína, Detvano


    • Samo Tomášik: Hej, Slovakoj!


    • Ivan Krasko: Ministoj


    • Emil Boleslav Lukáč: Sur veturilo, Ĉu ni malamas? Ĉu ni amas?


    • Ján Rob-Poničan: Homamas‘, mi amas vin! Vesperaj lumoj


    • Fraňo Kráľ: Letero al Knabino


    • Valentín Beniak: Maljunulineto


    • Rudolf Fábry: Sur la Noktmeza Maro


    • Ján Kostra: Vizite post Longaj Jaroj, Ave Eva


    • Pavol Horov: Slovaka Panoramo, Horbatado


    • Pavel Bunčák: En la Klasika Lando


    • Vojtech Mihálik: Kanto super lulilo


    • Milan Lajčiak: Sur ĉiujn mondpordegojn


    • Milan Rúfus: Ĉerkoj el Vjetnamio


    • Lubomír Feldek: Odo je la kapturna tempo






Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg