Nurenbergo




Koordinatoj: 49°26′0″N 11°5′0″E  /  49.43333°N, 11.08333°O / 49.43333; 11.08333 (Nurenbergo)


















































































Nurenbergo

germane: Nürnberg, angle: Nuremberg, pole: Norymberga, itale: Norimberga
urbo

Nürnberg panorama.jpg

Vido al la urbo






Bandera de Núrnberg.svg

Flago


Wappen von Nürnberg.svg

Blazono



Oficiala nomo: Nürnberg

Lando

Germanio Germanio
Federacia lando

Bavario

Rivero

Pegnitz

Situo
Nurenbergo
 - alteco
309 m s. m.
 - koordinatoj

49°26′0″N 11°5′0″E  /  49.43333°N, 11.08333°O / 49.43333; 11.08333 (Nurenbergo)

Areo
186,38 km² (18 638 ha)

Loĝantaro
503 673 (31.12.2009)
Denseco

2 702,4 loĝ./km²

Primatoro
Dr. Ulrich Maly[1]

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MEST (UTC+2)
Poŝtkodo
90402–90491
Tel. antaŭkodo
(+49)0911, 09122, 09129
ISO 3166
09 1 62 000




Situo de la urbo enkadre de Germanio

ButtonRed.svg



Situo de la urbo enkadre de Germanio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Nürnberg

Retpaĝo: www.nuernberg.de


La germana urbo Nurenbergo (germane Nürnberg) estas grava ekonomia kaj kultura centro de Norda Bavario. Ĝi havas 495 mil loĝantojn. Nun ĝi estas la centro de samnoma Metropola regiono Nurenbergo.


Dum la mezepoko la urbo estis kunvenloko de la Reichstage t.e. la parlamentoj de Sankta Romia Imperio, tio plenumitis en la Nurenberga burgo.

En modernaj tempoj Nurenbergo estis iuspeca ĉefurbo de la industrio de ludiloj.


Dum naziismo ĝi estis ĉefa loko de amasaj renkontiĝoj, kaj inter la 20-a novembro 1945 kaj la 1-a oktobro 1946 tie sidis la Nurenberga proceso. Pri la nazia tempo informas speciala muzeo nomata dokumentadcentro. La urbo estis el inter la plej pitoreskaj mezepokstilaj urboj de Germanio, sed ĝi estis ege bombita dum dua mondmilito, tamen kelkaj vidindaj konstruaĵoj ĉu transvivis, ĉu estis rekonstruitaj poste.




Enhavo






  • 1 Vidindaĵoj


  • 2 Servoj


  • 3 Famuloj


  • 4 Futbala Mondpokalo 2006


  • 5 Esperanto-movado


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Notoj kaj referencoj





Vidindaĵoj |



  • Sankta Sebaldo (Nurenbergo)

  • Sankta Marta (Nurenbergo)

  • Sankta Laŭrenco (Nurenbergo)

  • Preĝejo Dipatrino (Nurenbergo)

  • Urbomurego de Nurenbergo

  • Hospitalo Sankta Spirito (Nurenbergo)



Servoj |


  • Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo


Famuloj |



  • Ĉefa famulo de la urbo estas Albrecht Dürer.

  • Johannes Cuno

  • En Nurenbergo aperis iumatene la fama kaj mistera Kaspar Hauser.

  • En la urbo naskiĝis

    • Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio)


    • Johann Sperl, pentristo.


    • Ferdinand Schmidt, fotisto





Futbala Mondpokalo 2006 |





Nurenbergo estis unu el la gastigantaj urboj de la Monda Ĉampionado de Futbalo 2006


Inter la 9-a de junio kaj la 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo 2006, interalie en Nurenbergo. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 41 926 sidlokojn, okazis pluraj maĉoj.



Esperanto-movado |


En decembro 1888 la ĝis tiam Volapukista Nürnberger Weltsprachenverein decidis aliĝi al Esperanto kaj tiel tiu ĉi societo estis la unua Esperantista organizaĵo, en kies kadro laboris ankaŭ Leopold Einstein. En oktobro 1889 aperis tie la unua Esperanto-gazeto La Esperantisto, eldonita de Christian Schmidt. Ankaŭ la Biblioteko de la Lingvo Internacia estis presata en Nürnberg ĉe W. Tümmel. En nordorienta urboparto estas strato nomata "Esperantostraße".


La 15-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis 8-a de aŭgusto 1923 en Nurenbergo. Estis 4963 enskribintoj (laŭ Edmond Privat almenaŭ 4000 partoprenantoj) el 43 landoj. Samjare okazis tie la 8-a Internacia Katolika Esperanto-Kongreso]


Inter la 27-a de decembro 1964 kaj la 3-a de januaro 1965 la 8-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Nurenbergo kaj pritraktis la temon "Ideologio kaj ŝtato - reciproka influo, realaĵo kaj mitoj".


En 2001 tie okazis la ido-konferenco. En 2013 okazis la 90-a Germana Esperanto-Kongreso en Nürnberg. Alia lingva societo ekde 1644 aktiva en la urbo estas la t.n. Pegnitz-ordeno.



Vidu ankaŭ |



  • Nurenbergaj procesoj

  • Nurenberga Kroniko

  • Leni Riefenstahl



Eksteraj ligiloj |



  • esperantlingvaj informoj pri la preĝejo "nia sinjorino" en Nurenbergo

  • Nurenberga Esperanto-Grupo




Notoj kaj referencoj |





  1. https://www.nuernberg.de/internet/stadtportal/oberbuergermeister.html


















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg