Norda Kaŭkazio







esperantlingva mapo de Norda Kaŭkazio, kun aparta akcento pri la kaŭkaza lingvaro



Norda Kaŭkazio estas parto de Kaŭkaza regiono. Ĝia teritorio troviĝas en konsisto de Rusia Federacio. Nun en Norda Kaŭkazio estas jenaj administraj subjektoj de Rusio:

































Subjekto Statuso Adm.centro Areo Loĝantaro
Krasnodara regiono regiono Krasnodar 76,0 4.744.000
Stavropola regiono regiono Stavropol 66,5 2.497.000
Adigeio respubliko Majkop 7,6 422.000
Karaĉajio-Ĉerkesio respubliko Ĉerkesk 14,1 390.000

Kabardio-Balkario
respubliko Nalĉik 12,5 715.000

Nord-Osetio
respubliko Vladikavkaz 8,0 612.000
Inguŝio respubliko Nazran 4,6 180.000

Ĉeĉenio
respubliko Groznij 15,9 980.000

Dagestano
respubliko Maĥaĉkala 50,3 1.737.000

Ankaŭ Rostova provinco foje estas konsiderata parto de la regiono. Nesignifaj partoj de Azerbajĝano kaj Kartvelio povas esti konsiderataj geografie Norda Kaŭkazio.


La nomo Norda Kaŭkazio foje estis malprave misuzata por nomi pli grandan regionon de la Suda federacia distrikto de Rusio. En 2010 la Suda federacia distrikto estis disigita je du: la Suda kaj la Nord-Kaŭkazia federacia distrikto.



Vidu ankaŭ |


  • Suda Kaŭkazio








Portala ikono Portalo pri Kaŭkazio








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg