Aleksandr Solĵenicin



























































Aleksandr Solĵenicin

Aleksandr Solzhenitsyn 1974crop.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

11-an de decembro 1918 (1918-12-11)
en Kislovodsk, Flag of the Russian Soviet Federative Socialist Republic (1918–1937).svg Russian Soviet Federative Socialist Republic

Morto

3-an de aŭgusto 2008 (2008-08-03) (89-jara)
en Moskvo, Flag of Russia.svg Rusio

Kaŭzo de morto

kora malsufiĉo

Tombo
Donskoe Cemetery

Ŝtataneco
Russian Soviet Federative Socialist Republic, Sovetunio, Sennacieco, Rusio, sen valoro

Alma mater
Southern Federal University

Profesio

verkisto, historiisto, romanisto, scenaristo, dramisto, poeto, public figure

Oficiala retejo

http://www.solzhenitsyn.ru/

Lingvoj

rusa lingvo

Verkaro
Unu Tago de Ivano Denisoviĉ
The First Circle
Cancer Ward
La Gulaga Arkipelago
Two Hundred Years Together
Familianoj

Edz(in)o

Natalia Solzhenitsyna



Infano
Ignat Solzhenitsyn







v  d  r


Information icon.svg



Aleksandr Isajeviĉ SOLĴENICIN (ruse Александр Исаевич Солженицын) (Kislovodsk, 11-a de decembro 1918 — Moskvo, 3-a de aŭgusto 2008[1]) estis rusia verkisto kaj historiisto. Li estis konata malliberulo de la Gulago, kiu post sia kaptiteco konsideris kiel sian taskon konservi la memorojn al la viktimoj de la komunismo. Lia plej konata verko estas la trilogio La Gulaga Arkipelago, kiu en lia propra lando kompreneble ne eldoniĝis, sed aperis en 1973 en la okcidento.


Kiam Solĵenicin verkis sian "Gulagan Arkipelagon", li skribis pri geografia ĉeno da prizonaj insuloj en la nordaj rusiaj maroj kaj en Siberio. La celo de la priskribo estas metafora. La arkipelago kiel grupo da prizonoj ĉirkaŭita de maro de la normala socio. Solĵenicin supozis ke iu donis al Stalin la planojn pri Gulago.


En 1970 Solĵenicin ricevis la Nobelpremion pri literaturo pro sia monumenta verko La Gulaga arkipelago (eldoniĝis en Parizo inter 1973 kaj 1975). Post la publikigado de la unuaj volumoj la verkisto estis arestita kaj en 1974 elpelita. Tra Kolonjo kaj Zuriko Solĵenicin en 1976 finfine alvenis en la usona ŝtato Vermonto.


Sub partigvidanto Miĥail Gorbaĉov la situacio en la Sovetio malstreĉiĝis: ekde 1989 la verkoj de Solĵenicin rajtis reaperi kaj la verkisto en 1990 rericevis sian civitanecon. Kvar jarojn pliposte, post la disfalo de Sovetio, li revenis en Rusion.



Gravaj verkoj |




Solĵenicin, 1994



  • Unu tago el la vivo de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича, 1962)

  • Kancerpavilono (Раковый корпус, 1968)

  • En la unua cirklo (В круге первом, 1968)


  • La Gulaga arkipelago (Архипелаг ГУЛаг, 1973-1975)

  • Aŭgusto de 1914 (Август 1914, 1971)



Referencoj |




  1. Aleksandro Solĵenicin mortis (ruse)




  • Aleksandr Solĵenicin en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Aleksandr Solĵenicin en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


















Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)