Saarbrücken
Saarbrücken | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Panoramo de la urbocentro | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Germanio | ||
Ŝtato | Germanio | ||
Poŝtkodo | 66001–66133 [+] | ||
Retpaĝaro | http://www.saarbruecken.de | ||
Politiko | |||
Urbestro | Charlotte Britz [1] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 179 709 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 1 073 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 14′ N, 7° 0′ O49.2333333333337Koordinatoj: 49° 14′ N, 7° 0′ O | ||
Alto | 230 m | ||
Areo | 167,07 km² (16 707 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saarbrücken [+] | |||
Saarbrücken estas la ĉefurbo de Sarlando, en Germanio. Ĝi troviĝas borde de la rivero Saro (la nomo signifas "ponto sur la Saro") kaj la urboteritorio limas al Francio. Fine de decembro 2015 la urbo havis 178 151 loĝantojn inkluzive de la antaŭurboj apartenantaj al ĝi. Saarbrücken estas la kultura kaj ekonomia ĉefurbo de Sarlando.
France la urbo nomiĝas Sarrebruck, la lokuloj parolas pri Saarbrigge. En Esperanto oni nomis ĝin aŭ Sarbrukeno aŭ Sarbruko.
Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas: 49° 14′ N, 7° 0′ O49.2333333333337.
Ekde januaro 2008 la urbo estas la centro de la nove fondita Regiona Ligo Saarbrücken, kiu estas aparta speco de teritoria unuo de Germanio, iusence komparebla al distrikto. Simile kiel la Distrikto Regiono Hanovro, ĝi grupigas grandan urbon kaj ĝian geografian ĉirkaŭaĵon.
Enhavo
1 Kvartalo Saarbrücken-Klarenthal
2 Famuloj
3 Partneraj urboj
4 Esperanto
5 Referencoj
6 Eksteraj ligiloj
Kvartalo Saarbrücken-Klarenthal |
Saarbrücken-Klarenthal estas kvartalo en la okcidenta parto de Saarbrücken kaj la naskiĝloko de la germana esperantisto Josef Burger.
Famuloj |
En Saarbrücken mortis György Apponyi (politikisto).
Partneraj urboj |
Nantes (Francio)
Tbilisi (Kartvelio)
Esperanto |
En la urbo plurfoje okazis Esperanto-renkontiĝoj, ekzemple la 15-a IF 1998/99 kaj la 23-a IF 2006/07. Je la jarŝanĝo 2009/10 tie okazis la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la unua Novjara Internacia Semajno (NIS) (por junuloj kaj junaj plenkreskuloj).
En la universitato de Saarbrücken ekde 1968 Reinhard Haupenthal estis instrukomisiito pri esperantologio en la departemento de prof. Max Mangold. Tiun taskon li havis almenaŭ ĝis la okdekaj jaroj. La universitata biblioteko gardas kolekton de almenaŭ mil Esperanto-libroj.
Referencoj |
↑ http://www.saarbruecken.de/de/rathaus/stadtverwaltung/die_oberbuergermeisterin
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo
- paĝoj de la Sarlanda Universitato
- paĝoj de la flughaveno Saarbrücken
Placo de Tbilisi, en la germana kaj kartvela lingvoj
Enirejo de la preĝejo de Sankta Johano
Saarbrücken dum oktobro 2005
|