TjumenNIIgiprogazo









































TjumenNIIgiprogazo



TNGG-logo.jpg

Jura formo

societo kun limigita respondeco

Fondita
la 3-a de februaro 1966

Sidejo

Tjumeno, Rusio

Estr(ar)o
Oleg Andrejev

Dungitoj
1700

Agokampo
esploraj kaj projektaj laboroj precipe por gasa industrio, fabrikado de aparatoj por gasa industrio

ISIN-kodo
ISIN-kodo

TTT

http://tyumenniigiprogaz.gazprom.ru ruse, angle







v  d  r


Information icon.svg



TjumenNIIgiprogazo (ruse ТюменНИИгипрогаз) estas filia firmao[1] de la rusia konzerno Gazpromo. Ĝi baziĝas en Tjumeno kaj plenumas scienc-esplorajn, projektajn kaj industriajn laborojn, precipe por gasfirmaoj. Ĝi estis fondita en 1966 kaj en 2002 oficiale estis proklamita ĉefa sciencesplora firmao de Gazpromo en Okcidenta Siberio. La ĝenerala direktoro estas Oleg Andrejev.




Enhavo






  • 1 Strukturo kaj agado


  • 2 La akvopurigaj stacioj «Akvofalo»


  • 3 Rilatoj al Esperanto


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Strukturo kaj agado |


Tio estas sola gasfirmao en Rusio, kiu kunigas ĉiujn sciencajn, projektajn kaj industriajn branĉojn por fari ĉiujn laborojn dum serĉado, esplorado, projektado, konstruado kaj ekspluatado de gasaj, gaskondensataj kaj naftogaskondensataj minejoj. En la vilaĝo Antipino (ene de la urbo) troviĝas la Eksperimenta Uzino, kiu estas parto de la firmao kaj produktas instalaĵojn kaj aparatojn, projektitajn de ĝiaj inĝenieroj. Entute en la firmao laboras ĉirkaŭ 1700 kunlaborantoj. Ĉiuj laboroj estas atestitaj je la internacia standarto ISO 9001:2008 kaj la korporacia standarto STO Gazprom 9001-2006.


Laŭ la projektoj de TjumenNIIgiprogazo estis konstruitaj kaj ekspluatataj plej grandaj gasminejoj de Okcidenta Siberio.



La akvopurigaj stacioj «Akvofalo» |


En la Eksperimenta Uzino estas produktataj la akvopurigaj stacioj «Vodopad» (ruse Водопад, esperante Akvofalo), kiuj tre efike purigas plej grave poluigitajn akvojn, uzante elektrokoagulacian teknologion. Pli ol 100 tiaj stacioj jam funkcias tra la tuta Rusio, plejparte en Siberio. Plej ofte mendas ilin firmaoj de la konzerno Gazpromo.



Rilatoj al Esperanto |


PR-sekcion de la firmao estras esperantisto Stanislavo Belov, kiu klopodas uzi Esperanton por internacia komerco.[2]



Vidu ankaŭ |



  • Gazpromo

  • Okcidentsiberia naftogasa komplekso



Referencoj |





  1. PIV filio 1.Institucio, societo, firmo dependa de alia ĉefa, metropola firmo, k anstataŭanta ĝin en alia loko.; 2. = filia kompanio.


  2. Blogo de Stanislav Belov esperante




Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo ruse, angle



  • TjumenNIIgiprogazo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio TjumenNIIgiprogazo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo