Tjumeno

























































































Tjumeno
urbo 

Крестовоздвиженская церковь (Тюмень)-2.jpg


Flago



Blazono



Flago
Blazono
Administrado

Statuso
Urbo

Lando

Rusio

Provinco

Tjumena provinco

Distrikto

Ĉefurbo de Tjumena provinco kaj Tjumena distrikto

Fondita en

1586

Poŝtkodo
625000

Aŭtokodo
72

Telefona antaŭkodo
+7 3452

Retpaĝaro

www.tyumen-city.ru
Politiko

Urbestro
Ruslan Kuĥaruk
Demografio

Loĝantaro

679 861  (2014 [1])

Loĝdenso

1 066 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

57° 9′ N, 65° 32′ O57.1565.533333333333Koordinatoj: 57° 9′ N, 65° 32′ O

Alto

102 m [+]

Areo
235 km² (23 500 ha)

Horzono

UTC +5





Tjumeno (Tjumena provinco)

DEC
Tjumeno


Lokigo de Tjumena provinco en Rusio


Situo de Tjumeno



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Tyumen [+]







v  d  r


Information icon.svg



TjumenoTjumenj (ruse Тюмень) estas urbo en Siberio, Rusio, kaj estas la ĉefurbo de Tjumena provinco. Ĝi situas laŭ la rivero Tura (Тура) (kiu enenfluas en riveron Tobol (Тобол)). Ĝi enhavas proksimume 621 300 loĝantojn (en 2010).


Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71401.


La interurba telefona kodo estas 3452, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en la jaro 2010).


Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj.


Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 57° 9′ N, 65° 32′ O57.1565.533333333333.


En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1885), rivera haveno kaj flughaveno.




Enhavo






  • 1 Klimato


  • 2 Historio


  • 3 Urbaj partoj


  • 4 Ekonomio


    • 4.1 Hoteloj


    • 4.2 Transporto


      • 4.2.1 Aŭtomobila transporto


        • 4.2.1.1 Ŝoseoj


        • 4.2.1.2 Stratoj




      • 4.2.2 Aviado


      • 4.2.3 Fervojo


      • 4.2.4 Urba transporto






  • 5 Esperanto-movado en Tjumeno


  • 6 Referencoj


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj


    • 8.1 Ĉefaj informoj


    • 8.2 Historio







Klimato |


La tjumena klimato ĝenerale estas la modera kontinenta (transira formo de la modera kontinenta al la kontinenta). Sedimentaĵoj malabundas, averaĝe 480 mm jare, ĉefe somere. Vetero ofte kaj draste ŝanĝiĝas. Minimuma temperaturo je -52.4 ⁰C estis registrita la 17-an de februaro 1951, la somera maksimumo estis +44.5 ⁰C.































































































































Tjumeno[2]
Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa plej alta temp. (°C) -10,7 -8,1 0,1 9,4 17,7 23,3 24,5 21,2 14,7 7,3 -3,5 -9,1 -9,3 9,1 23 6,2 7,2
Averaĝa temp. (°C) -15 -18,3 4,3 7,7 11,3 17,1 18,8 15,8 9,6 3,1 -7 -12 -15,1 7,8 17,2 1,9 3
Averaĝa plej malalta temp. (°C) -19,2 -18,1 -10,3 -1,3 5,4 11,3 13,6 11,1 5,4 -0,4 -10,4 -16,9 -18,1 -2,1 12 -1,8 -2,5
Absoluta plej alta temp. (°C) 5,6 6 23,1 25,7 28,9 37,2 40,5 37,4 35,2 30,1 18,8 11,7 11,7 28,9 40,5 35,2 40,5
Absoluta plej malalta temp. (°C) -46,2 -50,4 -29,4 -19,5 -7,2 0,9 2,5 -1,4 -5,6 -22,7 -29 -48,2 -50,4 -29,4 -1,4 -29 -50,4




Historio |


Tjumeno estis la unua rusa urbo en Siberio, fondita en 1586 laŭ la ordono de la caro Feodor la 1-a sur la loko de tatara urbo Ĉimgi-Tura.


En 1959 la urbo havis 150 mil loĝantojn.



Urbaj partoj |



  • Fabriĉnaja strato

  • Placo de Memoro

  • Premier

  • Tekutjev-bulvardo

  • Respubliko strato



Ekonomio |



Hoteloj |


En la urbo funkcias multaj hoteloj. Inter la plej grandaj kaj komfortaj menciindas la 4-stelaj Hilton DoubleTree, Mercure Tyumen Centre kaj Spasskaja (ano de la internacia reto Best Western). Ekzistas ankaŭ lokaj 4-stelaj hoteloj kiel Evrazija (Eŭrazio), Remezov, Green House kaj hotelo LetoLeto (SomeroSomero) ĉe la samnoma akvoparko, kiu proponas senpagan aliron al la gastoj. Inter la plej grandaj 3-stelaj hoteloj mencindas Vostok kaj Neftjanik. Krome haveblas abundo da pli simplaj hoteloj, hosteloj kaj apartamentaroj.



Transporto |



Aŭtomobila transporto |



Ŝoseoj |

Tra la urbo sekvas jenaj federaciaj ŝoseoj:


P351 Ekaterinburgo — Tjumeno: venas de okcidento, apud la urbo nomiĝas Moskovskij trakt (Moskva landvojo);


P401 Tjumeno — flughaveno Roŝĉino;


P402 Tjumeno — Jalutorovsko — Iŝimo — Omsko: venas de sud-oriento, apud la urbo nomiĝas Jalutorovskij trakt (Jalutorovska landvojo);


P404 Tjumeno — Ĥanti-Mansijsko: venas de oriento; iras tra Tobolsko, Surguto, Neftejugansko; apud la urbo nomiĝas Tobolskij trakt (Tobolska landvojo).


Krome tra la urbo sekvas regionaj ŝoseoj:


La ĉirkaŭa ŝoseo «Ĉirkaŭiro de Tjumeno» (ruse Обход г. Тюмени) kunigas P351, P401, P402, P404 kaj M51 kaj ebligas al transita transporto plu sekvi sen eniri la urbon.


La ŝoseo Tjumeno — Kamenka — Sverdlovska provinco: venas de okcidento, apud la urbo nomiĝas Irbitskij trakt (Irbitska landvojo).


La ŝoseo Tjumeno — Salairka — Sverdlovska provinco: venas de nord-okcidento, apud la urbo nomiĝas Irbitskij trakt (Salairka landvojo).


La ŝoseo Tjumeno — Malsupra Tavda: venas de nordo, apud la urbo nomiĝas Veliĵanskij trakt (Veliĵanskij landvojo).


La ŝoseo Tjumeno — Krivodanovo: Starotobolskij trakt (Malnovtobolska landvojo), la 3-4-a kategorio.


La ŝoseo Tjumeno — Borovskij — Bogandinskoje: la 2-3-a kategorio.


La ŝoseo «Ĉirkaŭiro de Tjumeno»: la 1-a kategorio.


La ŝoseo Trufanovo — Voronino.


La ŝoseo Knjaĵevo — Verĥnij Bor.


La ŝoseo Alveno al Bereznjaki.


Busoj al aliaj urboj kaj vilaĝoj ekas de la Tjumena busa stacidomo.



Stratoj |

Veturejoj de la urbo plurfoje estis agnoskitaj inter la plej bonaj en Rusio. Ĉiujare okazas granda riparado kaj rekonstruado, inkluzive de larĝigo koste de piedirejoj kaj verdaĵoj. Funkcias pluraj pontoj, viaduktoj kaj vojnodoj, kaj ĉiujare estas konstruataj pliaj. Ekzistas kelkaj subteraj kaj pluraj superteraj pasejoj. La semaforoj ĉe stratkruciĝoj estas agorditaj tiel, ke dum verda lumo por piedirantoj aŭtoj sur ambaŭ stratoj staras senmove.


Parkumejoj estas ĉefe surteraj kaj senpagaj. Tamen ekde 2016 aperis reto de pagendaj parkumejoj. Ekde 2019 pago estas 40 rublojn hore. Oni povas pagi per pagmaŝinoj en parkumejo, SMS, retejo aŭ poŝtelefona aplikaĵo Tjumenskij parking (Tjumena prakumejo) [1]. La elektraj aŭtoj rajtas parkumi senpage. Funkcias multaj ŝarĝejoj por benzinaj, dizelaj kaj gasaj aŭtoj, kaj kelkaj ŝarĝejoj por elektraj aŭtoj.



Aviado |


En la urbo funkcias du flughvenoj. La internacia flughveno Roŝĉino havas federacian statuson kaj troviĝas 13 km okcidente de la urbo. Ĝi estis malfermita en 1968, funkcias tutdiurne kaj nun estas grave ampleksigata. La flughveno Pleĥanovo troviĝas ĉe suda rando de la urbo kaj servas kiel bazejo de flugkompanio Utair, kiu specialiĝas pri helikopteroj kaj lokaj aviadiloj An-2.



Fervojo |


Tjumeno estas nodo de la Transsiberia fervojo, de kie ekas ĝia branĉo al Tobolsko, Surguto, Niĵnevartovsko. Krome de Tjumeno ireas fervojaj linioj al Ekaterinburgo, Nov-Urengojo, Niĵnevartovsko, Omsko. La fervojo venis al Tjumeno el Ekaterinburgo en 1885 kaj daŭris al Omsko en 1911-1913. La nuntempa fervoja stacidomo estis konstruita en 1974 kaj grave rekonstruita en 2003-2010.



Urba transporto |


Publika transporto de la urbo konsistas en kelkcent busoj kaj itineraj taksioj, kiuj navedas laŭ 87 enurbaj kaj 21 eksterurbaj itineroj. Tiuj lastaj celas daĉajn vilaĝetojn, do kutime funkcias nur somere, kiam urbanoj prizorgas legomojn kaj fruktojn ĉe siaj somerdomoj. La busoj estas rusiaj LiAZ kaj NefAZ kaj importitaj, inter kiuj dominas Mercedes-Benz O305, Yutong kaj busoj de la Minska Aŭtomobila Fabriko (MAZ). Plejparto de busoj estas malaltplankaj kaj estas adaptitaj al bezonoj de handikapuloj. Ekde 2019 oni planas instali en la busoj ŝarĝejojn por poŝtelefonoj. La veturado ekde 2019 kostas 26 rublojn. Oni povas pagi kontante, per bankokarto aŭ per speciala transporta karto. Maŝinoj por aĉeti kaj replenigi la transportan karton staras en pluraj buŝeltejoj. En la busoj la pagon akceptas la konduktoroj.


Ekde 2013 funkcias aplikaĵo Тюмень. Транспорт (Tjumeno. Transporto) [2], uzeblas en poŝtelefonoj surbaze de Android kaj iOS. Per ĝi oni povas vidi ĉiujn itineron kaj haltejojn, spuri enrete ĉiun buson kaj prognozi ĝian alvenon surbaze de ĝia horaro kaj enreta spurado. Oni povas ricevi tiujn informojn ankaŭ per retejo de la municipa transporta kompanio Tjumengortrans.


Krome tra la urbo trafikas kelkcent itineraj taksioj, kiuj interligas ĉefe urborandojn kaj maldense loĝatajn urbopartojn. Plejparte tio estas busetoj GAZelle, sed foje ankaŭ Ford kaj aliaj.


Trolebusoj trafikis en Tjumeno de 1970 ĝis 2009, sed fine estis komplete forigitaj kiel arkaikaj kaj malefikaj. La tuta trolebusa infrastrukturo estis malmuntita.



Esperanto-movado en Tjumeno |


En Tjumeno ekzistas esperanto-klubo "Revo".
Konataj esperantistoj:



  • Aleksandr Kalaŝnikov

  • Pavel Veselov

  • Mansur Mamkin

  • Vladimir Zibenkes

  • Stanislavo Belov



Referencoj |





  1. Таблица 33. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2014 года . Проверено 2 августа 2014. Архивировано из первоисточника 2 августа 2014


  2. Погода и климат (Vetero kaj klimato) ruse




Vidu ankaŭ |


  • 2120 Tjumenio


Eksteraj ligiloj |




  • Tjumeno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Tjumeno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Ĉefaj informoj |




  • Urba retejo ruse


  • La vetero en Tjumeno esperante


  • Tjumena parkumejo angle, ruse


  • Publika transporto en Tjumeno ruse



Historio |




  • Artikoloj rilataj al Tjumeno esperante


  • Stanislavo Belov (2010-09-11)Kuris lupoj laŭ stratoj… (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17.


  • Stanislavo Belov (2010-12-26)Vortoj de la milito (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17. (la vivo de la urbo dum la Dua mondmilito)


  • Stanislavo Belov (2011-03-05)Tjumeno: du vizaĝoj de la milito (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-05-26. Alirita 2018-05-26. (tjumenanoj en frontoj kaj ariergardo dum la Dua mondmilito)


  • Stanislavo Belov (2010-10-16)La vivo kaj aventuroj de la fera Felikso (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17. (historio de la vaporlokomotivo FD 21-3031, kiu laboris en la urbo kaj iĝis monumento)


  • Stanislavo Belov (2010-09-22)Vaganta banejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-05-26. Alirita 2018-05-26. (historio de la trajno-banejo, konstruita en Sovetunio dum la Dua mondmilito)


  • Stanislavo Belov (2010-11-07)La nuklea ŝildo de Tjumeno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17. (nukleaj armiloj apud Tjumeno en la 1960-aj)


  • Stanislavo Belov (2010-03-18)Foje en Siberio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17. (pri bando, kiu agis en la urbo komence de la 1990-aj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg