Torino













































































Torino

Turin coat of arms.svg
Ŝtato

Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono

Flag of Piedmont.svg Piemonto
Provinco

TO Torino

Geografia situo

45° 4′ N, 7° 42′ O45.0666666666677.7Koordinatoj: 45° 4′ N, 7° 42′ O
Alto super marnivelo
240 m
Areo
130 (2005) km²
Loĝantaro
908469 (31-12-2007)
Loĝdenso
6630 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj

Venaria Reale, Settimo Torinese, Borgaro Torinese, San Mauro Torinese, Collegno, Rivoli, Baldissero Torinese, Grugliasco, Pino Torinese, Orbassano, Pecetto Torinese, Beinasco, Moncalieri kaj Nichelino
Patrono

Johano la Baptisto
Festa tago

24-a de junio
Nomo de loĝantoj

torinesi
Poŝtkodo
10100
Imposta kodo
L219
Kodo laŭ ISTAT
001272
Telefona prefikso
011
Retpaĝo

comune.torino.it

RedDot.png

Loko en mapo







v  d  r


Information icon.svg



Torino (jen itale kaj esperante, en multaj aliaj lingvoj: Turin) estas urbo de Italio. Ĝi estas la administra centro de la regiono Piemonto kaj de la provinco Torino, kiu ekde la 1-a de januaro 2015 havas la nomon metropola urbo Torino. Najbaraj komunumoj estas Venaria Reale, Settimo Torinese, Borgaro Torinese, San Mauro Torinese, Collegno, Rivoli, Baldissero Torinese, Grugliasco, Pino Torinese, Orbassano, Pecetto Torinese, Beinasco, Moncalieri kaj Nichelino.




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Nomo kaj fondo


    • 1.2 Antikva kaj mezepoka tempoj


    • 1.3 Torino kiel ĉefurbo




  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Amaskomunikiloj


  • 4 Esperanto en Torino


    • 4.1 Ĝemeliĝo




  • 5 Renomaj personoj


  • 6 Partneraj urboj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Referencoj





Historio |



Nomo kaj fondo |


En la areo de la nuna Torino loĝis la popolo Taŭrinoj, kiu estis eble parto de la Liguroj, eble aro de keltaj triboj, eble miksaĵo inter Liguroj kaj Keltoj.


Torino klare prenis la nomon de la popolo. Fakte, kelkaj antikvaj historiistoj rakontas ke unu el iliaj urbetoj, nomata TaurasiaTaurinia, estis detruita de Hanibalo en 218 a.K.; ne certas tamen ĉu tiu urbo estis en la sama loko de la nuntempa Torino. Sendube la nuntempa urbo estas en la loko de Julia Taurinorum (= Julia de la Taŭrinoj), la fortikaĵo fondita de Julio Cezaro en 58 a.K., kiu poste iĝis urbo sub la nomo Julia Augusta Taurinorum aŭ simple Augusta Taurinorum (ekde ĉ.25 a.K.).[1]



Antikva kaj mezepoka tempoj |


En la jaro 312 apud Torino okazis grava batalo inter Konstantino, kiu celis Romon, kaj Maksencio; Konstantino venkis kaj estis feste akceptita en Augusta Taurinorum. Pli malfrue en la sama jaro li, atinginte Romon, finvenkis Maksencion kaj iĝis imperiestro.


Post la fino de la Romia Imperio, Torino, kiel la tuta Italio, estis sub la regado de Odoakro (ĝis 493), de la Ostrogotoj kaj post longa milito de la Bizanca imperio (ekde ĉirkaŭ 550). La bizanca regado tamen daŭris nur paron da jardekoj; en 569 Torino estis konkerita de la Lombardoj, kiuj kreis la duklandon de Torino (kelkaj dukoj de Torino estis ankaŭ reĝoj de la Lombardoj).


En 774 Karolo la Granda venkis la Lombardojn kaj deklaris sin "reĝo de la Frankoj kaj de la Lombardoj". Ekde tiam Torino apartenis al Reĝlando de Italio, parto de la Sankta Romia Imperio; ene de tiu reĝlando Torino estis regata, ekde 941, de aparta markizo (Markizujo [aŭ Markio] de Torino).


En la 13-a jarcento ĝi estis libera urbo; en 1280 tamen ĝi estis akirita de la Graflando (poste Duklando) de Savojo kaj en 1563 ĝi iĝis ties ĉefurbo, anstataŭ Ĉamberio.



Torino kiel ĉefurbo |


Emanuelo Filiberto de Savojo estis la duko kiu elektis Torinon kiel sian ĉefurbon. Post li, Torino restis ĉefurbo de la savoja dinastio ĝis la 19-a jarcento. Ekde 1713 la dukoj estis ankaŭ reĝoj (mallonge de Sicilio, poste de Sardinio); oficiale tamen Torino restis ĉefurbo de la duklando kaj iĝis ĉefurbo de la Reĝlando de Sardinio nur en 1847.


Inter 1800 kaj 1815 la historio de Torino spertis apartan kondiĉon pro la militoj de Napoleono; post la Kongreso de Vieno en 1815 ĝi estis redonita al la dukoj de Savojo.


En 1861 Torino estis la unua ĉefurbo de la ĵus naskiĝinta Reĝlando de Italio; ĝi restis tia nur ĝis 1865.



Vidindaĵoj |




Torino vidata de la Mole Antonelliana





  • Teatro Regio

  • Mole Antonelliana

  • Universitato de Torino

  • Baziliko de Superga

  • Mortotuko de Torino



Amaskomunikiloj |


  • La Stampa


Esperanto en Torino |


La franco Alberto Gallois en 1902 en Torino eldonis malmultnombrajn numerojn de ka gazeto L' Esperantista.


En Torino aktivas, ekde 1913, Torina Esperanto-Centro Giorgio Canuto (TEC), loka sekcio de Itala Esperanto-Federacio, morala institucio aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio.


Dum sia centjara historio, TEC organizis plurajn gravajn esperantistajn eventojn, inter kiuj aparte menciindas:



  • la 9-a Itala Kongreso de Esperanto inter la 2-a kaj 5-a de aŭgusto 1924,

  • en 1950, la 23-a SAT-Kongreso,

  • en 1971, la jara nacia kongreso de Itala Esperanto-Federacio, sur la ŝipo Karibia naviganta sur la Mediteranea maro,

  • en 1990, ankoraŭfoje la kongreso de Itala Esperanto-Federacio, en la sidejo de la Universitato de Torino,

  • dufoje (1987 kaj 1992) la Paska Internacia Festivalo de Itala Esperantista Junularo,

  • lirikaj, rok- kaj pop-muzikaj publikaj koncertoj, fare de la bulgaraj kantistoj Maria Angelova kaj Veselin Damjanov, la skandinavaj ensembloj Amplifiki kaj Persone kaj la nederlanda ensemblo Kajto.


La nuntempa sidejo de TEC troviĝas en Via Garibaldi, 13, ĉe Centro Studi Sereno Regis.
En Torino aktivas ankaŭ la loka Katedro de Esperanto, kiu oficiale respondecas pri la instruado de la Internacia Lingvo en la tuta regiono.



Ĝemeliĝo |


Ĉamberio kaj Torino, Italio, ĝemeliĝis en 1957[2]. Kontaktoj inter la esperantistoj el ambaŭ urboj jam ekzistis[3], kaj en 2014 la Ĉamberianoj el la loka asocio Esperanto Vive decidis vivigi la ĝemeliĝon, kaj kontaktis sukcese kun la torinanoj el Centro Esperanto Torino. Ambaŭ grupoj renkontiĝas ĉiujare en Torino kaj Ĉamberio. Ili regule estas invititaj de la Torina kaj Ĉamberia urbestraroj por ĉeesti oficialajn kunvenon de urbestraroj pri ĝemeliĝo[4].



Renomaj personoj |




  • Lajos Kossuth tie vivis inter 1864 kaj 1894.


  • Benedetto Brin, inĝeniero kaj ministro



Partneraj urboj |




  • Francio Ĉamberio / Chambery, Francio


  • Francio Lillo / Lille, Francio




  • Torino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Torino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo


Referencoj |





  1. (1997) G.Sergi: Storia di Torino - I - Dalla Preistoria al Comune Medioevale (itale). Einaudi.


  2. La ĝemeliĝo kun Torino: artikolo ĉe la oficiala retejo de la ĉamberia urbodomo.


  3. André Védrine, 1995, op. cit.


  4. La Ondo de Esperanto, 2015, numero 7, p8. Arkivoj de la revuo









Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)