Reĝa observatorio de Belgio




Koordinatoj: 50°47′54″N 4°21′30″E  /  50.79833°N, 4.35833°O / 50.79833; 4.35833 (Reĝa observatorio de Belgio)





























Reĝa observatorio de Belgio

Observatorio

Logo KSB zelf.png

Emblemo de la observatorio


Oficiala nomo: Observatoire Royal de Belgique
Koninklijke Sterrenwacht van België

Lando

Belgio Belgio
Municipo

Uccle

Supermara alteco
100 m s. m.
Koordinatoj

50°47′54″N 4°21′30″E  /  50.79833°N, 4.35833°O / 50.79833; 4.35833 (Reĝa observatorio de Belgio)




Situo de la observatorio en Belgio

ButtonRed.svg


Situo de la observatorio en Belgio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Royal Observatory of Belgium

Retpaĝo: http://www.orb.be/


La Reĝa observatorio de Belgio (france : Observatoire Royal de Belgique ; nederlande : Koninklijke Sterrenwacht van België), estas astronomia observatorio kreita en 1823 en ĉirkaŭurbo de Bruselo (Belgio) kaj translokita en Uccle en 1890. MPC kodo : 012[1].




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Departementoj


  • 3 Vizitoj


  • 4 Notoj kaj referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Historio |


En 1823, Adolphe Quételet lanĉis la ideon konstrui observatorion en la suda parto de la Reĝlando de la Malaltaj Landoj. Tiu unua konstruaĵo, la malnova reĝa observatorio de Bruselo, estis starigita inter 1826 kaj 1832 en Saint-Josse-ten-Noode, ĉirkaŭurbo de Bruselo. Ĝi notinde enhavis "Muran Cirklon de Troughton kaj Simms"[2] kaj du precizegajn horloĝojn.


De 1857, la astronomoj komencis listi katalogon de steloj destinita al studo de la propraj movoj. Estis faritaj ankaŭ meteologajn observoj kaj studoj pri terfiziko.


Sub la estreco de Jean-Charles Houzeau de Lehaie, posteulo en 1876 de Adolphe Quételet, la observatorio pligrandiĝis kaj ricevis novajn instrumentojn ; la nova direktoro kreis departementon pri spektroskopio kaj establis la nacian klimatologan reton. En 1882, la unua belga astronomia ekspedicio permesis al du grupoj da observantoj iri observi la pasadon de Venuso en Santiago de Chile kaj en Teksaso.


En 1883, komencis la konstruado de nova ejo en Uccle. La instrumentoj estis tien tranlokitas sub la aŭtoritato de François Folie, la nova direktoro. La komenco de la 20-a jarcento estis, por la observatorio, nova periodo de malvolviĝo. Servado pri tertremoscienco estis kreita en 1904, servado pri "normigita horo" en 1905 kaj servado pri la "Carte du Ciel" en 1907. En 1913, la servado pri meteologio estis instalita en aparta memstara establaĵo : la Reĝa Instituto de Meteologio de Belgio.






















































Direktoroj de la observatorio

1823 – 1874

Adolphe Quételet (1796 – 1874)

1876 – 1883

J.-C. Houzeau de Lehaie (1820 – 1888)

1885 – 1897

François Folie (1833 – 1905)

1900 – 1923

Georges Lecointe (1869 – 1929)

1925 – 1936

Paul Henri Stroobant (1868 – 1936)

1936 – 1947

Eugène Joseph Delporte (1882 – 1955)

1947 – 1963

Paul Bourgeois (1898 – 1974)

1963 – 1983

Albert Velghe (1916 – 1986)

1981 – 1990

Paul Melchior (1925 – 2004)

1991 – 2002

Paul Pâquet

2002 – 2005
Roland Verbeiren
2005 - Ronald Van der Linden

En 1925, la direktoro Paul Stroobant provizis la observatorion per modernaj instrumentoj, taŭgaj por la tiamaj progresoj de la astronomio kaj tertremoscienco ; departemento pri astrofiziko estis kreita. En 1936, la direktoreco estas transdonita al Eugène Joseph Delporte, kiu partoprenis al la malkovro de multenombraj asteroidoj


Lia posteulo, Paul Bourgeois, gvidis la observatorion en partoprenon al grandaj internaciaj projektoj ; en tia epoko ekfunkcias tie la unua komputilo, kaj estas instalita pluras subteraj stacioj por la studo de la teraj tajdoj (movoj de la terkrusto sub efiko de la tajda forto).


En 1954, la departemento pri Suna Fiziko, sub estreco de Raymond Coutrez[3] instalas radioteleskopon en Humain (provinco Luksemburgo) por observo de la suno.


En 1957 la Internacia Unio de Geodezio kaj Geofiziko komisias unu astronomon de la observatorio por kunordoni la obsorvojn pri la teraj tajdoj, tiu, kiu kreas la Konstanta Servado pri la teraj tajdoj, kies sidejo estas
de tiam en la observatorio.


En 1967, Belgio aniĝas al la Eŭropa suda observatorio, tio, kiu permesas al multenombraj belgaj astronomoj
uzi la astronomajn instalaĵon en Ĉilio. De 1981 al 1990, la tiama direktoro Paul Melchior
kreas en Walferdange (Luksemburgo) ampleksan subteran laboratorio pri geodinamiko ekipia per gravimetroj, klinometroj, horizontalaj pendoloj.



Departementoj |


La observatorio entenas 4 departementoj dividitaj en po 2 sekcioj :



  • Sistemoj de Referenco kaj Geodinamiko :

    • horo, tera rotacio kaj kosma geodezio ;

    • Tertremscienco, teraj tajdoj kaj gravimetrio.



  • Astrometrio kaj Ĉiela Mekaniko :

    • dinamika astrometrio de la sunsistemaj objektoj ;

    • dinamika astrometrio de la stelaj sistemoj.



  • Astrofiziko

    • astrofiziko de galaksiaj kaj ekstergalaksiaj objektoj ;

    • fiziko de la stelaj atmosferoj.



  • Suna fiziko :

    • strukturo kaj dinamiko de la suna atmosfero ;

    • suna aktiveco.





Vizitoj |


La observatorio ne estas malferma al la publiko, sed oni povas peti gvidatajn vizitojn por grupoj. Semaijnfino de
"malfermaj pordoj" teorie okazas je la komenco de aŭtuno de la malparaj jaroj, sed ne estas deviga :
tio dependas de la budĝeto de la organizo. (La lastaj "malfermaj pordoj" okazis la 3-an kaj la
4-a de oktobro 2009).



Notoj kaj referencoj |




  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)


  2. La Granda Mura Cirklo de Troughton & Simms, el "Ciel et Terre", Vol. 107, p. 13 (france)


  3. R. Gonze, « In memoriam Raymond Coutrez (1916 - 1998)» sur adsabs.harvard.edu, el Ciel et Terre, Vol. 114, No. 6, p. 163 - 165, 1998 (france)



Eksteraj ligiloj |




  • france nederlande angle Oficiala paĝaro de la observatorio


  • france Observatoire royal de Belgique – Koninklijke sterrenwacht van België, el "BESTOR" (datumbazo pri belga sciencoj kaj teknoj)






Portala ikono Portalo pri Astronomio








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg