Duklando Bretonio



































Duklando Bretonio
Origina nomo

Duché de Bretagne (fr)
Dukelezh Breizh (br)
Duchë de Bertaèyn (gal)









936 – 1547




blazono



blazono

Geografio

Situo de la duklando en Eŭropo
Situo de la duklando en Eŭropo


Ĉefurbo:

Neniu oficiala ĉefurbo sed tri gravaj urboj :
Nantes, Rennes kaj Vannes


Loĝantaro


Lingvoj:



bretona, galoa, franca, latina



Religio:


Kristanismo


Ŝtat-strukturo


Ŝtat-strukturo:


Monarĥio














































Antaŭaj ŝtatoj:



Reĝlando Bretonio
Reĝlando Bretonio


Postsekvaj ŝtatoj:



Reĝlando Francio
Reĝlando Francio


Historio
936
Albordiĝo de Alano de Poher en Dol

1-a de aŭgusto 939

Batalo de Trans
939
Unuiĝo de Domnoneo, Kernevo kaj Bro Waroch

4-a de aŭgusto 1532

unuiĝo de la duklando Bretonio al la reĝlando Francio
Aŭgusto 1532
Unuiĝa edikto de Nantes
Septembro 1532
Edikto de Plessis-Macé

31-a de marto 1547
Surtroniĝo de Henriko la 2-a

Duko
(1-a) 936-952

Alano la Tordbarba
(Lasta) 1536-1547

Henriko la 2-a de Francio








v  d  r


Information icon.svg



La duklando Bretonio situis en okcidenta Eŭropo, en la okcidenta parto de la reĝlando Francio. Ĝia teritorio etendiĝis proksimume sur la nuna regiono Bretonio (franca regiono) kaj la departemento Loire-Atlantique.


La duklando naskiĝis en 936, en la normanda okupo de Bretonio. Alano la Tordbarba, nepo de la lasta reĝo de Bretonio Alano la Unua la Granda, liberigis la landon de la normandoj kaj fariĝis la unua duko de Bretonio. Dum pli ol tri jarcentoj, de la 10-a ĝis la 12-a jc, la grandaj bretonaj grafaj familioj de (Nantes, Rennes, Kernevo) vigle luktis pri la bretona lando kaj fine ili, unu post la alia, posedis la duklandon.


Meze de la 12-a jc, la duklando fariĝis vera geostrategia gravaĵo por la du gravaj eŭropaj potencoj, kiuj estis la Francio kaj la Anglio. La angla dinastio de la plantaĝenetoj kaj la domo de Francio lokis siajn dukojn al la kapo de la duklando por pli bone regi ĝin. La dukoj truditaj de la du rivalaj potencoj neniam ĉesis provi akiri aŭtonomecon de siaj respektivaj suverenoj. Tiel, la francoriginaj dukoj sukcesis, komence de la 13-a jc ĝis la fino de la 15-a jc, starigi veran potencon, sendependan bretonan Ŝtaton, ekzistantan inter la 1360-aj jaroj kaj la 1460-aj jaroj, en la centjara milito.


Post preskaŭ 60 jaroj da lukto, same milita kiel diplomatia, la reĝlando Francio sukcesis ekposedi la duklandon, kiun ĝi avidis de pluraj jarcentoj. En 1532, la unuiĝo de la duklando Bretonio al la reĝlando Francio estis proklamita. La nova franca provinco tamen konservis grandan aŭtonomecon kaj siajn privilegiojn ĝis la franca revolucio de 1789.



Aneksaĵoj |



Vidu ankaŭ |



  • Bretonio

  • Grafo de Richmond

  • Historio de Bretonio

  • Suverenoj de Bretonio



Eksteraj ligiloj |



  • france Registrolibroj de la kanceleriejo de la duklando de Bretonio (1407-1586)





Portala ikono Portalo pri Duklando Bretonio







Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)