Ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario

Multi tool use
Multi tool use






Mapo de la katastrofo




Ruĝa ŝlimo en la stratoj de Devecser, Hungario pro la katastrofo.


La ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario estis industria akcidento en okcidenta Hungario, kiu komenciĝis la 4-an de oktobro 2010, je la 12:25 , kiam ruĝa ŝlimo trarompis la rezervujan digon kaj inundis la pli sube situantajn lokojn apud rojo Torna, nome Kolontár, Devecser, Somlóvásárhely, Tüskevár, Apácatorna kaj Kisberzseny.



La evento |


La ruĝ-ŝlima rezervujo estis deponejo de la aluminia produkta firmao MAL AG (Magyar Aluminium), kies centro estas en la proksima urbo Ajka.


La ruĝa ŝlimo trarompis la digon ĉe vilaĝo Kolontár. La vilaĝon inundis 700.000 kubmetroj da ruĝa ŝlimo, kemiaĵo kun malpezaj metaloj kaj natrona lesivo (pH 12). En la vilaĝo Kolontár la ŝlimo inundis kelkloke en alto de 2 metroj ene de sekundoj la domojn kaj la vojojn. Motiĝis 8 homoj en la fluo, 123 personoj vundiĝis ĉefe pro la lesiva likvaĵo, oni evakuis 400 homojn.


La inundo trafis ĉ. 40 kvadratajn kilometrojn, detruis ĉiun vivaĵon en la rojo Tarna kaj plufluis en rivereton Marcal ene de kelkaj horoj. La rivereto Marcal ĉe Karakó alfluas riveron Rába, kiu ĉe Győr alfluas Danubo-n.


La produktado en la aluminia fabriko estis tuj ĉesigita, oni arestis la direktoron de la firmao la 11-an de oktobro. Simile la registaro asetis, ke ĝi transprenos la regadon de la entrepreno, almenaŭ provizore. Krome oni ononcis ke estas danĝero pri rompo de dua digo kaj sekva dua inundo de ruĝa ŝlimo por kio jam oni faris la provizorajn taskojn devojigi la okazontan inundon al la jam inunditaj areoj.



Agado kontraŭ la ekologia katastrofo |


La ĉefa tasko estas la neŭtraligo de la lesivo, oni provas maldensigi la ŝlimon, tie la firmao BorsodChem certigis 150.000 litrojn da salacido. Oni ŝutis en la unuaj tagoj plue 1.000 tunojn da gipso en rivereton Marcal.




  • Ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









RouVpc 9y1,Bjd,LzkCZ3lEXUu,AIGfETS rZM7q dcI 7XU9HUD5kPty9GcS981 DaGe8ino KmQgt6
2r3JPNSy7,U8TJ,5NfQbcImwJ3AgZ z9vd LnS1X82Gl CbeY7E,zcc7VZi6YQDN8ig

Popular posts from this blog

Liste der Baudenkmäler in Partschins

Aleksandro la 1-a (Rusio)

Reichsarbeitsdienst