Indianao







































































































Indianao
State of Indiana (Ŝtato de Indianao)












Ŝtata flago de Indianao

Ŝtata blazono de Indianao
(Flago de Indianao)
(Sigelo de Indianao)


Ŝtata kromnomo: The Hoosier State

Mapo de Usono kun Indianao montrata

Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo
Indianapolis
Plej granda urbo
Indianapolis (kun aglomeraĵo)
Ŝtatestro Eric Holcomb
Areo 94.321 km² (38)
 - Tero
92.897 km²
 - Akvo
1.424 km² (1,5 %)

Loĝantaro (2010)
 - Loĝantaro
6,516,922 (15-a)
 - Denso
70,2 /km² (16-a)

Aliĝo
 - Dato

11-a de decembro 1816
 - Ordo
19
Horzono
EST: UTC-5/-4 (plejmulte da ŝtato)
CST: UTC-6/-5 (ege nordokcidenta kaj sudokcidenta)
Latitudo 37°47' N al 41°46' N
Longitudo 84°49' U al 88°4' U
Larĝeco 225 km
Longeco 435 km
Alteco
 - Plej alta
383 m
 - Meza alteco
210 m
 - Plej malalta
97 m

Mallongigoj
 - USPS
IN
 - ISO 3166-2
US-IN
Retejo
http://www.in.gov







v  d  r


Information icon.svg



Indianao (Indiana signifas "La lando de la Indianoj"[1]) aŭ Indianio[2] estas ŝtato de Usono. Ĝia ĉefurbo estas Indianapolis. Ĝia poŝta mallongigo kaj ISO-3166-kodo estas IN. Loĝanto de Indianao estas nomata "Hoosier" (prononcita "HU-ĵer"), kaj tiel Indianao estas kromnomata "The Hoosier State" (aŭ "La Hoosier-Ŝtato").




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Geografio


    • 2.1 Gravaj urboj




  • 3 Urbetoj kaj Urboj


  • 4 Famaj Indianaanoj


  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Referencoj





Historio |


Indianao estis antikve ekloĝata ĉirkaŭ 100 p.K. La indiĝenoj loĝis tie dum pli ol 1500 jaroj, ĝis eŭropaj koloniistoj venis dum la 17-a jarcento. Tiam la triboj Miami kaj Shawnee loĝis tie. Francio pretendis la teritorion en la 17-a jarcento, tiam ĝi estis donita al Britio post la fino de la Franca-kaj-Indiana Milito. La lando estis donita al Usono kiel parto de la Nordokcidenta Teritorio, kaj poste la Indianaa Teritorio. Ĝi aligis Usonon en 1818 kiel la 19-a ŝtato.
En 1907 Indianao estis la unua ŝtato edikti truditan steriligon de nedezirinduloj en kadro de teorioj de eŭgeniko, 33 aliaj ŝtatoj sekvis poste.



Geografio |


Indianao limas norde al Miĉigano kaj Miĉigana Lago, oriente al Ohio, sude al Kentukio (trans Ohio-Rivero) kaj okcidente al Ilinojo. La landlimo al Ilinojo estas en sia norda duono rektlinia kaj en la suda sekvas riveron Wabash, ĝis ties enfluo en Ohio-Riveron.


La Wabash tranĉas la ŝtaton en du partojn. La rivero komencas flui, fakte, en Ohio kaj ĝi fluas en sudajn lokojn de NordIndianao, tra meza Indianao, kaj tiam fluas tra suda Indianao, kie ĝi estas la ŝtatlimo. Ĝi fariĝas la ŝtatlimo tuj sude de Terre Haute, ĝis la rivero enfluas en Ohio-Riveron.


Norda Indianao estas iom monteta precipe ĉirkaŭ la Miĉigana Lago. Sude de tiuj montetoj kaj la lago la lando fariĝas tre ebena (ĉe eniro al kantonoj Jasper kaj Newton). Norda Indianao konsistas ĉefe de kulturkampo. En la nordokcidento ekzistas ankaŭ industrioj ĉirkaŭ Miĉigana Lago.
La Rivero Kankakee (Vidu sube...) fluas el ĉi tie en Ilinojon.


Meza Indianao ne estas monteta kaj relative ebena. Ĝi konsistas ĉefe de kulturkampo. La ĉefurbo estas ĉi tie. La Rivero Blanka kaj la Rivero Wabash fluas ĉi tie. La Blanka Rivero fluas tra la ĉefurbo.


Suda Indianao estas tre monteta. Tiuj montetoj aperas ĉirkaŭ 35 km sude de la ĉefurbo. La Nacia Arbaro Hoosier situas ĉi tie. Ĝi estas 200.000-akrea (80.900 hektara) natura rezervejo. Multe da kalkŝtona kavoj ankaŭ situas ĉi tie. La tereno estas pli diversa ol norda kaj meza Indianao kun pli da montetoj.


La maksimuma alto estas tiu de Hoosier-Monteto. La alto de la monteto estas 383 m. Suprize, la monteto ne situas en la suda parto. Fakte, ĝi estas en la orienta-meza parto, nur kvar kantonojn okcidente de la ĉefurbo, sed pri tio eblas disputi, ĉar ĝi estas sufiĉe proksima al ambaŭ lokoj: SudIndianao kaj MezIndianao.


La ĉefaj riveroj en Indianao estas:



  • Rivero Blanka

  • Ohio-Rivero

  • Rivero Wabash

  • Rivero Kankakee



Gravaj urboj |







loĝantoj > 1.000.000



  • Indianapolis, ĉefurbo proksime al la mezo de la ŝtato

loĝantoj > 100.000




  • Fort Wayne, nordoriente


  • South Bend, proksime al Miĉigana limo, hejmo de Universitato de Notre Dame


  • Evansville, sudokcidente, ĉe la Rivero Ohio


  • Gary, nordokcidente, naskiĝoloko de Michael kaj Janet Jackson



loĝantoj > 10.000



  • Anderson


  • Bloomington, hejmo de Indianaa Universitato (ĉeftereno)


  • Muncie, hejmo de Ŝtata Universitato Ball


  • Terre Haute, hejmo de Indianaa Ŝtata Universitato kaj Rose-Hulman-Instituto de Teknologio kaj hejmo de Eugene V. Debs (fama socialista kandidato de prezidenteco), kaj kie la unua botelo de kokakolao estis farita.

  • Elkhart

  • Lafayette


  • West Lafayette, hejmo de la ĉeftereno de Purdue-Universitato

  • Michigan City

  • Kokomo

  • Columbus

  • Marion

  • Richmond

  • Warsaw

  • Logansport

  • New Castle

  • Vincennes


  • Auburn, hejmo de Muzeo Auburn-Cord-Duesenberg.

  • Seymour

  • Shelbyville

  • Huntington

  • Frankfort

  • Connersville

  • Crawfordsville

  • Greenfield

  • Peru

  • Bedford

  • Lebanon

  • Madison

  • Jasper

  • Lawrenceburg

  • Martinsville

  • Washington

  • Plymouth

  • Wabash

  • North Vernon

  • Scottsburg

  • Angola

  • Elwood

  • Kendallville

  • Greensburg

  • Decatur


  • Valparaiso, hejmo de Valparaiso-Universitato

  • Brazil



Gravaj suburboj de Indianapolis



  • Avon

  • Beech Grove

  • Brownsburg

  • Carmel

  • Cory

  • Fishers

  • Franklin

  • Greenwood

  • Lawrence

  • Noblesville

  • Plainfield

  • Southport


  • Speedway, hejmo de la aŭtomobila konkursejo Indianapolis Motor Speedway


de Ĉikago



  • Crown Point

  • East Chicago

  • Gary

  • Griffith

  • Hammond

  • Highland (Lake County)

  • Hobart

  • Merrillville

  • Munster

  • Portage


de Louisville



  • Clarksville

  • Jeffersonville

  • New Albany


de Fort Wayne



  • Huntertown

  • Leo-Cedarville

  • New Haven


de South Bend-Elkhart



  • Goshen

  • Granger

  • Mishawaka




Urbetoj kaj Urboj |


La kvin plej grandaj urboj estas: la ĉefurbo Indianapolis, Fort Wayne, Evansville, South Bend, kaj Gary.


La urboj kaj urbetoj estas tre diversaj. Multe da malgrandaj kaj mezgrandaj urbetoj kaj urboj situas tra la ŝtato. Pli grandaj urboj kaj urbetoj ekzistas ĉirkaŭ Miĉigana Lago, ankaŭ du grandaj urboj situas ĉe la Ohio-Rivero: Evansville kaj Louisville.



Famaj Indianaanoj |



  • Tony Stewart

  • Benjamin Harrison

  • James Dean

  • Michael Jackson



Eksteraj ligiloj |




  • http://www.in.gov Oficiala registara retejo


  • http://www.state.in.us Alia adreso de tiu retejo



Referencoj |





  1. THE NAMING OF INDIANAangle


  2. PIV





  • Kategorio Indianao en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg