Fortikaĵo
Fortikaĵo aŭ fuorto estas armea konstruaĵo kun fortaj defend-elementoj. Ĝi estas konceptita tiel, por ke ĝi estu kapabla memstare longtempe rezisti al malamikaj atakoj kaj sieĝado. Fortikaĵoj ekzistas memstaraj (izolitaj) sen ebleco de subtera aliro kaj kunigo kun ceteraj objektoj, aŭ ekzistas kelke da fuortoj, fortikaĵoj kunigitaj sub la tero per subtera sistemo de koridoroj, ĉambregoj kaj per alia subterejo. Oni poste parolas pri fuortaroj.
En Ĉeĥoslovakio oni diferencis fortikaĵojn je malpezaj fortikaĵoj kaj pezaj fortikaĵoj.
Laŭ Francisko Azorín fuorto estas Fortikaĵo izolita, ne grava.[1] Kaj li indikas etimologion el latina fors, fortis (forta).[2]
Enhavo
1 Konstruelementoj
2 Ekzemploj
3 Bildaro
4 Vidu ankaŭ
5 Notoj
Konstruelementoj |
- Defendkoridoro
- Krenelo
- Murego
- Poterno
- Ravelino
- Remparo
Ekzemploj |
- Ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj
- Granda Ĉina Muro
- Linio Gustavo
- Muzeo de fortikaĵoj
Bildaro |
fortikaĵo Bourtange, rastaŭrita al la situacio de la jaro 1750, provinco Groningo, Nederlando
fortikaĵo Mehrangarh en Jodhpur (Raĝasthano, Barato)
fortikaĵo Rosenberg (rozomonto) en Kronach, Germanio
Vidu ankaŭ |
- Abatiso
- Areotektoniko
- Burgo
- Kastelo
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 79.
↑ Azorín, samloke.