15-a de marto









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31





































































marto

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31

aranĝo de 2019
tagoj

La 15-a de marto estas la 74-a tago de la jaro (la 75-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 291 tagoj restas.


Je la 15-a de marto okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • -44: Romo, Teatrejo de Pompeo: en provizora senat-kunsidejo, estis murdita de komplotistoj Julio Cezaro, sub gvido de Kajo Kasio Longino kaj Marko Bruto - postmorte deigita


  • -40: En konkerita de la armeo de Cezaro Aŭgusto Peruĝo oni mortkondamnis pli ol 300 senatanojn kaj membrojn de riĉegaj nobeloj kaj oferis sur altaro al Julio Cezaro


  • 493: En konkerita Raveno venka reĝo de ostrogotoj Teodoriko la Granda murdis venkitan ĝermanan tribestron Odoakro


  • 933: Reĝo de Germanio Henriko la 1-a, la Birdisto, venkis hungarojn en batalo apud rivero Unstrut


  • 1000: Pollando: la 1-a Kongreso de Gniezno finiĝis, t.e. la renkonto de imperiestro Oto la 3-a kun pola duko Boleslao la 1-a; oni fondis la unuan eklezian provincon


  • 1077: Opozicio kontraŭ Henriko la 4-a elektis kiel reĝon de Germanio ŝvaban princon Rudolfo


  • 1079: Selĝuka Imperio: sultano de Turko-Selĝukoj Malikŝah la 1-a enkondukis persan kalendaron


  • 1412: Packontrakto de Stará Ľubovňa inter la pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo kaj la reĝo de Hungario kaj Germanio Sigismondo


  • 1493: Kristoforo Kolumbo alvenis al la haveno Palos de la Frontera finante la unuan ekspedicion al la Nova Mondo


  • 1595: En fondita de si urbo Zamość kanceliero Jan Zamoyski malfermis la unuan en Pollando privatan altlernejon, nomatan poste Akademio de Zamość


  • 1765: Varsovio: reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski fondis Kadetan Lernejon


  • 1781: Usona Milito de Sendependeco: batalo de Guilford Court House


  • 1799: Venko de franca armeo, komandata de Napoleono, kontraŭ la turka en batalo de Nablus


  • 1812: Usono: la unua rusa setliĝo Fort Ross fondiĝis en Kalifornio


  • 1820: Majno fariĝis la 23-a ŝtato de Usono.


  • 1848: Printempo de popoloj: en Peŝto eksplodis hungara revolucio kontraŭ Aŭstria Imperio - junaj radikaluloj sub gvido de Sándor Petőfi postulis forigon de cenzuro, establon de sendependa registaro, egalrajtecon de civitanoj kaj likvidon de servuteco


  • 1863: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Diana


  • 1874: Imperiestro de Annam subskribis en Sajgono traktaton kun Francio, en kiu Vjetnamio, konservante suverenecon, sindevigis konsulti eksterlandan politikon kun Francio kaj agnoskis ties regadon en Koĉinĉino


  • 1892: Usona inĝeniero kaj inventisto Jesse Reno patentigis rulŝtuparon


  • 1892: Futbalklubo Liverpool FC fondiĝis en Anglio


  • 1906: Aŭtomobilfirmao Rolls-Royce fondiĝis


  • 1907: Malsupra Saksio: Cuxhaven iĝis urbo


  • 1916: Meksika revolucio: usona puna ekspedicio de generalo John Pershing eniris al Meksiko kun tasko kapti revoluciistojn de Francisco Villa


  • Unua mondmilito:


    • 1917: Sekve de februara revolucio en Pskovo abdikis la rusa caro Nikolao la 2-a - Portempa Registaro de Rusio kreiĝis


    • 1918: Finna Enlanda Milito: sanga batalo de Tampere komenciĝis




  • 1920: Rafael Erich iĝis ĉefministro de Finnlando


  • 1920: Sándor Simonyi-Semadam iĝis ĉefministro de Hungario


  • 1922: Rezulte de tumulto kaŭzita de konfisko de movebla proprietaĵo de Rusa Ortodoksa Eklezio en urbo Ŝuja kelkaj personoj mortis kaj dekkelkaj vundiĝis


  • 1923: Orienta landlimode la Dua Pola Respubliko estis agnoskita flanke de Konsilio de Ambasadoroj de Entento, kune kun rajto de Pollando al Orienta Galicio kaj Vilno-regiono, kio por 15 jaroj frostigis rilatojn kun Litovio


  • 1933: Proklamo de Nazia Germanio en Potsdamo


  • 1938: Germana pasaĝera ŝipo Wilhelm Gustloff finkonstruiĝis


  • 1939: Germana Wehrmacht okupis Pragon, Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti - estiĝis Protektorato Bohemio kaj Moravio kaj Slovaka ŝtato


  • 1939: Hungaroj komencis aneksi Karpatan Rutenion (15-18.03) - estiĝo de hungara-pola landlimo


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Kadre de la Aranĝo T4 en Lodzo de la 13-a de marto estis murditaj de germanoj ĉirkaŭ 500 pacientoj de psikiatria malsanulejo; sekureca polico murdis en Poznań 6 loĝantojn de Rawicz; Heinrich Himmler en Poznań alparolis al komandantoj de koncentrejoj sur polaj teritorioj: Ĉiuj polaj fakuloj estos utiligitaj en nia porarmea industrio. Poste ĉiuj poloj malaperos de tiu ĉi mondo. (...) Tial necesas, por ke la granda germana nacio vidu sian ĉefan taskon en neniigo ĉiuj poloj; germana polico faris en Lodzo de la 16-a de februaro amasajn homkaptadojn, dum kiuj arestis 2951 judojn kaj 121 fojojn uzis pafilojn


    • Angers: dum kunsido de Nacia Konilio de Pollando Jan Stańczyk citis diversajn statisikojn: septembre 1939 en Varsovio estis 3800 domoj tute detruitaj kaj 5000 damaĝitaj, nombreco de polaj rifuĝintoj : en Litovio - 50 mil, en tio 10 mil soldatoj, en Hungario - 48 mil, en tio 36 mil soldatoj, en Rumanio - 18 mil, en tio 7 mil soldatoj, en Francio - 5 mil civiluloj, en Latvio - 2 mil soldatoj, en aliaj landoj - 2 mil civiluloj


    • 1941: De la 13-a ĝis la 15-a de marto de malsanulejo "Kochanówka" apud Lodzo germana polico forveturigis ĉirkaŭ 600 malsanulojn, kiujn murdis kadre de eŭtanazio; gestapo ĉi tage serĉis en Poznań 350 polojn, kiuj memvole rifuzis labori; konspira revuo "Rzeczpospolita Polska" (Pola Respubliko) aperis, eldonata de la pola registaro en ekzilo - ĝis la 6-an de julio 1945 oni presis 159 numerojn


    • Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis, ke Pola-Jugoslavia Ligo akiris en Nacia Banko en Beogrado komunan permeson por sendi pakaĵojn al Pollando "sub ambaŭ aneksaĵoj" - ĝis 5 kg malnete kun saloo, viandaĵoj, fromaĝo, sekigitaj fruktoj kaj dolĉaĵoj kaj en felietono Kiu malhelpas al Anglio, malhelpas al Pollando de Piotr Yolles informis, ke irlandanoj ĉiel furioze kontraŭbatalas usonan helpon al Anglio; en ĉefurbo de Nederlanda Hindio okazis kunsido de nova Pola-Ĉeĥoslovaka Societo (en dujara datreveno de la anekso de Ĉeĥoslovakio fare de Garmanio); Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis, ke pere de transsiberia fervojo alvenas po 50-100 personoj al Vladivostoko ĉiun dekan tagon polaj rifuĝintoj de Litovio, grandprocente judoj - direktataj de Pola Help-Komitato al Milit-Viktimoj en Japanio al Jokohamo kaj Kobe


    • 1942: Germana polico pafmortigis en Sobień 28 kaj en distrikto Lubelski 5 personojn; Volinia masakro: ukrainaj kaj germanaj policaj taĉmentoj bruligis vilaĝon Koszyszcze kaj murdis en ĝi 145 polojn, 19 ukrainojn (komunistoj), 7 judojn kaj 9 kaŝiĝantajn sovetajn militkaptitojn; germanaj regopovoj malpermesis al poloj vendi en Varto-Lando fruktojn, florbrasikojn, asparagojn kaj cepojn kaj de la 1-a de marto ĝis la 31-a de majo salaton, rafanojn, karotojn kaj tigobrasikojn, kaj krome de la 1-a de majo ĝis la 20-a de julio ankaŭ kukumojn, tomatojn, fazeolojn kaj savojan brasikon


    • Pola Armeo en Sovetunio nombris 62 101 soldatoj kaj 1724 volontulinoj de Helpa Virin-Servo


    • 1943: Germanaj ĝendarmoj pafekzekutis en Słupia Nowa (distrikto Kielecki) ĉirkaŭ 200 membrojn de pola rezista movado, en Sobień-Piaski (Ĉekarpata provinco) kaj Skronin 47 personojn; germanaj okupantoj murdis en Siedliska (distrikto Miechowski) 5-membran familion Baranek kun 4 judoj, kaŝitaj de ili; en koncentrejo Majdanek germanoj ekzekutis 80 malliberulojn, kiuj anonciĝis ĉe kuracisto kiel malsanaj; de Varsovio foriris transporto kun 66 virinoj al koncentrejo Ravensbrück; Volinia masakro: ukrainoj murdis en du vilaĝoj Jamieniec kaj Drażne 12 polojn; membroj de Popola Gvardio eksplodigis trajnon en distrikto Miński


    • 1944: Germana polico pafmortigis en Hrubieszów 22 malliberulojn kaj en Serock 20 personojn; gestapo pafmortigis en Feliksin 16 personojn; ukraina polico kaj Ukraina Ribela Armeo murdis nokte de la 14-a/15-a de marto en Gozdów (distrikto Hrubieszowski) 33 personojn, en tio 22 fervojistojn, kelke da virinoj kaj infanoj; de koncentrejo Majdanek fuĝis 3 malliberuloj, en tio gvidanto de sekreta asocio "Orzeł" (Aglo); germanaj regopovoj forveturigis de urba arkivo en Lvovo 5 vagonojn da dokumentoj; Konsilio de Nacia Unueco (politika reprezentantaro de (Pola Subtera Ŝtato, siaspeca konspira parlamento) publikigis programan deklaracion "Pri kio militas la pola nacio"

    • La tria batalo de Monte Cassino komenciĝis - dum 11 tagoj batalis kun grandaj perdoj nov-zelanda korpuso apogata de barata divizio; nacia himno de Sovetunio oficialiĝis anstataŭante La Internacion; gestapo alveturigis al koncentrejo Mauthausen 102 polojn


    • 1945: Solena inaŭguro de la nova studjaro en Jagelona Universitato


    • Francio: en Nico okazis koncerto kun enspezo dediĉita al rekonstruo de Varsovio




  • 1946: Interkonsenta Komitato de Organizaĵoj de Pola Subtera Ŝtato konspire fondiĝis - ĝi asociigis kontraŭkomunistajn partiojn kiel Libero kaj Sendependo aŭ Partio de Nacia Sendependeco


  • 1948: Stalinismo: Milita Juĝejo en Varsovio mortkondamnis rotestron Witold Pilecki, oficiron de Pola Enlanda Armeo, kiu en 1940 memvole estis arestita kaj deportita al Aŭŝvico, por akiri informojn pri la koncentrejo


  • 1950: Pollando forlasis Internacian Monunuan Fonduson kaj Internacian Bankon de Rekonstruo kaj Disvolvo


  • 1952: Florido: sur Internacia Kurejo Sebring okazis la unua aŭtosportado


  • 1957: Al Egipto ekiris la unua pola arkeologia ekspedicio, kiun gvidis profesoro Kazimierz Michałowski, fondinto de la pola mediteranea skolo


  • 1961: Sud-Afriko forlasis britan Komunumon de Nacioj


  • 1962: Kanada telekomunika firmao Bell Canada ofertis novan komercan servon pere de faksilo


  • 1965: Persekutata de komunistoj verkisto Leopold Tyrmand forlasis Polan Popolan Respublikon


  • 1967: En Varsovio oni subskribis Pakton pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Helpo inter Pollando kaj Germana Demokratia Respubliko


  • 1968: En Gdańsk okazis la plej granda manifestacio kadre de t.n. martaj eventoj kun partopreno de 20 mil studentoj, laboristoj kaj loĝantoj de aliaj urbanoj - dum 5 horoj milico ĝin perforte kontraŭbatalis


  • 1972: Usona krima filmo La baptopatro aperis en kinejoj, reĝisorita de Francis Ford Coppola laŭ romano de Mario Puzo


  • 1973: Flago de Sauda Arabio oficialiĝis


  • 1974: Ernesto Geisel iĝis prezidento de Brazilo


  • 1975: Registro de novaj Aŭtokodoj en Pollando


  • 1979: João Baptista Figueiredo iĝis prezidento de Brazilo


  • 1984: Międzyzdroje (de 1972 kvartalo de Świnoujście) kaj Sławków (de 1977 kvartalo de Dąbrowa Górnicza) regajnis urborajtojn


  • 1985: La unua komerca TTT-paĝo establiĝis (symbolics.com)


  • 1985: Pro grava malsano de elektita prezidento Tancredo Neves José Sarney iĝis prezidento de Brazilo


  • 1986: Al kosmostacio Mir alvenis ties unua konstanta skipo


  • 1990: Fernando Collor de Mello iĝis prezidento de Brazilo


  • 1990: Miĥail Gorbaĉov ĵuris kiel la unua kaj sola prezidento de Sovetunio


  • 1999: Pro korupta skandalo Eŭropa Komisiono, kiun gvidis Jacques Santer, demisiis


  • 2002: Metroo de Rennes ekfunkciis en Bretonio


  • 2003: Pollando: la 4-a Kongreso de Gniezno ekdebatis pri la temo Quo vadis Europa? - venis pli ol 600 reprezentantojn de 80 katolikaj movadoj


  • 2003: Generalo François Bozizé post puĉo iĝis prezidento de Centr-Afrika Respubliko


  • 2003: Hu Jintao iĝis prezidento de Ĉinio


  • 2005: Muzeo pri la historio de holokaŭsto malfermiĝis en Jerusalemo


  • 2008: Ĉina armeo subpremis la tumultojn de Tibeto


  • 2009: Mauricio Funes gajnis prezidentan balotadon en Salvadoro


  • 2009: Jemeno: en bomba atenco de sinmortiginto en Ŝibam pereis 4 koreaj turistoj, ilia jemena ĉiĉerono, 3 personoj vundiĝis


  • 2011: Siria enlanda milito komenciĝis - siriaj protestoj kontraŭ prezidento Baŝar al-Asad en Daraa


  • 2016: Htin Kyaw iĝis prezidento de Birmo



Naskiĝoj |




  • 1493: Anne de Montmorency, franca militisto, marŝalo kaj konestablo de Francio (m. 1567)


  • 1591: Alexandre de Rhodes, franca jezuito kaj misiisto merita por la Vjetnama kuluro kaj lingvo (m. 1660)


  • 1609: Philipp Kisel, katolika predikisto kaj edifa aŭtoro (m. 1681)


  • 1614: Franciscus Sylvius, nederlanda kuracisto, kemiisto, fiziologo kaj anatomo (m. 1672)


  • 1660: Olaus Rudbeckius, la Juna, sveda anatomiisto, esploristo, naturalisto, botanikisto, ornitologo kaj profesoro de medicino (m. 1740)


  • 1684: Francesco Durante, itala komponisto de baroko (m. 1755)


  • 1713: Nicolas Louis de Lacaille, franca geodeziisto kaj astronomo esplorinta la sudan ĉielon (m. 1762)


  • 1738: Cesare Beccaria, itala filozofo, juristo, ekonomikisto okupiĝanta pri la puna juro (m. 1794)


  • 1765: Johann von Kalchberg, aŭstra verkisto, juristo kaj historiisto (m. 1827)


  • 1767: Andrew Jackson, prezidento de Usono, sukcesinta interkomprenon kun Britio pri komerco kun Okcidentaj Indioj (m. 1845)


  • 1790: Nicola Vaccai, itala komponisto de operoj kaj muzikinstruisto (m. 1848)


  • 1794: Friedrich Diez, germana filologo fundamentinta modernan sciencon pri la latinida lingvaro (m. 1876)


  • 1809: Karl Joseph von Hefele, germana teologo, episkopo kaj historiisto (m. 1893)


  • 1821: Adam Prażmowski, pola astronom kaj la unua pola astrofizikisto, malkovrinta luman polarigadon de la suna korono (zm. 1885)


  • 1830: Ignác Helfy, hungara ĵurnalisto kaj politikisto, membro de Societo Petőfi (m. 1897)


  • 1830: Paul Heyse, germana Nobelpremiita verkisto kaj tradukisto (m. 1914)


  • 1831: Daniele Comboni, itala episkopo, evangelizanto de Afriko, katolika sanktulo (m. 1881)


  • 1833: Géza Fejérváry, generalo kaj ĉefministro de Hungario (m. 1914)


  • 1835: Eduard Strauss, aŭstra komponisto, filo de Johann Strauß (m. 1916)


  • 1854: Emil Adolf von Behring, germana bakteriologo, kreinto de imunologio, la unua laŭreato de Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino (m. 1917)


  • 1859: Josef Schamanek, aŭstra lektoro kaj esperantisto (m. 1940)


  • 1860: Waldemar Haffkine, rus-franca bakteriologo kaj mikrobiologo juddevena kontraŭbatalanta epidemiojn en Barato (m. 1930)


  • 1861: Áron Fülöp, hungara poeto kaj bibliotekestro (m. 1920)


  • 1865: Carlos Gagini, kostarika esperantisto kaj verkisto (m. 1925)


  • 1869: Stanisław Wojciechowski, pola kooperativisto, prezidento de Pollando (m. 1953)


  • 1874: Oishi Wasaburo, japana meteologo, komitatano de ISAE kaj ĉefdirektoro de la Japana Esperanto-Instituto (m. nekonata)


  • 1880: Móric Barát, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1944)


  • 1881: Samu Börtsök, hungara, rumania hungara pentristo (m. 1931)


  • 1884: Károly Osváth, hungara, rumania hungara apotekisto (m. 1951)


  • 1884: Angelos Sikelianos, greka lirika poeto kaj teatra verkisto (m. 1951)


  • 1892: Ilona Mária Beer, rumania hungara porjunulara verkistino (m. ?)


  • 1894: Vilmos Aba-Novák, hungara pentristo, membro de la Societo Szinyei Merse Pál (m. 1941)


  • 1896: Alexander William Thomson, brita taksa komizo, esperantisto kaj Esperanto-verkisto (m. 1982)


  • 1897: Lajos Nagy, hungara arkeologo, esploristo de Aquincum (m. 1946)


  • 1900: Wolfgang Schadewaldt, germana filologo klasika (m. 1974)


  • 1901: Iŭaŝita Juntaro, japana komercisto, esperantisto (m. nekonata)


  • 1902: Tibor Petrovay, rumania hungara ekonomikisto (m. 1964)


  • 1903: Józef Czechowicz, pola avangarda poeto, tradukisto, redaktoro de revuoj kaj aŭtoro de radiodramoj, popularigata de esperantisto Tomasz Chmielik (m. 1939)


  • 1907: Zarah Leander, sveda aktorino kaj kantistino (m. 1981)


  • 1913: Ervin Dezső rumania hungara fizikisto, universitata profesoro (m. 1995)


  • 1920: Louis Paul Boon, belga verkisto kaj pentristo (m. 1979)


  • 1921: István Szabó, rumania hungara kuracisto, edzo de Etelka Szabó Adorján (m. 1997)


  • 1929: Zoltán Molnár, rumania hungara sportisto, fotisto kaj instruisto


  • 1930: Ĵores Alfjorov, soveta Nobelpremiita fizikisto belorus-juddevena, esplorinta duonkonduktaĵojn, membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj


  • 1930: Bella Tanai, hungara aktorino


  • 1932: Pál Horváth, rumania hungara instruisto, fakverkisto pri pedagogio (m. 1978)


  • 1932: Júlia Szendrei, rumania hungara literaturhistoriistino (m. 1976)


  • 1937: Valentin Rasputin, soveta kaj rusa verkisto el Irkutska provinco, protektanto de Bajkalo (m. 2015)


  • 1938: Walther Seidner, germanlingva verkisto el Transilvanio


  • 1943: Márton Váró, hungara skulptisto


  • 1944: László Aba-Szőcs. rumanihungara grafikisto, pentristo


  • 1948: Sérgio Vieira de Mello, brazila diplomato kaj poligloto, murdita (m. 2003)


  • 1957: Péter Veres, rumania hungara muzeologo, redaktoro, arthistoriisto


  • 1965: Attila Ambrus, rumania hungara ĵurnalisto kaj redaktoro


  • 1966: Władysław Stasiak, pola ŝtata kaj aŭtonomia politikisto, estro de Kancelario de la Prezidento de Pollando (m. 2010)


  • 1969: Timo Kotipelto, finna kantisto de la finna metalroka bando Stratovarius


  • 1975: Eva Longoria, usona aktorino meksikdevena


  • 1978: Kobayashi Takeru, japana konkursa manĝanto


  • 1983: Botond Noszlopi, hungara poeto, estetikisto



Mortoj |




  • 44 a.K.: Julio Cezaro, diktatoro de la Romia Respubliko (n. 100 a.K.)


  • 220: Cao Cao, ĉina militisto kaj poeto (n. 155)


  • 493: Odoakro, ĝermana tribestro, reĝo de Italia (naskiĝis ĉirkaŭ 433)


  • 752: Zakario, lasta papo grekdevena kontraŭbatalinta ikonoklasmon, sanktulo


  • 1190: Izabela de Henegovio, reĝino de Francio, edzino de Filipo la 2-a (n. 1170)


  • 1145: Lucio la 2-a, papo, apoginta novan ordenon de Premonstratoj


  • 1571: Giovanni Animuccia, itala komponisto de sakrala muziko (naskiĝis ĉirkaŭ 1514)


  • 1632: Morico, germana landgrafo el Hesia dinastio (n. 1572)


  • 1723: Johann Christian Günther, germana verkisto de baroko, verkinta ankaŭ latinlingve (n. 1695)


  • 1818: János Gyöngyössi, hungara reformita pastro, poeto (n. 1741)


  • 1820: Sankta Klemento Maria Hofbauer, ĉeĥa pastro, redemptoristo, sanktulo (n. 1751)


  • 1842: Luigi Cherubini, itala klasika operkomponisto (n. 1760)


  • 1864: Károly Zilahi-Kiss, hungara ĵurnalisto, kritikisto, poeto (n. 1838)


  • 1887: Innocenzo Manzetti, itala inventisto de biciklo, piano, pantografo (n. 1826)


  • 1903: Józsiás Molnár, hungara entreprenisto kaj politikisto (m. 1841)


  • 1903: Antal Vékony, hungara instruisto kaj verkisto (n. 1848)


  • 1921: Mehmet Talat, granda veziro de Otomana Imperio (n. 1874)


  • 1929: Irén Károly József, hungara fizikisto kaj pedagogo (n. 1854)


  • 1929: György Wass, hungara poeto, rakontisto, redaktoro (n. 1877)


  • 1934: Davidson Black, kanada anatomo, antropologo kaj arkeologo priskribinta Homo erectus pekinensis (n. 1884)


  • 1937: H. P. Lovecraft, usona horora/fantazia verkisto (n. 1890)


  • 1938: Nikolaj Buĥarin, rusa komunista aganto, viktimo de stalinisma granda teroro (n. 1888)


  • 1941: Alexej von Jawlensky, rusa pentristo, reprezentanto de ekspresionismo, membro de la artista grupiĝo La blua rajdanto (n. 1864)


  • 1957: Rudolf Kasztner, gvidanto de la budapeŝta cionisma kontraŭstaro (n. 1906)


  • 1960: Cândido Bravo, brazila militisto, nacia heroo, prezidanto de la Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (n. nekonata)


  • 1961: Akiba Rubinstein, pola ŝakisto juddevena, membro de pola reprezentantaro, kiu akiris oran medalon en la 3-a Ŝaka Olimpiko en Hamburgo (n. 1882)


  • 1962: Arthur Holly Compton, usona Nobelpremiita fizikisto konata de la Kompton-efiko (n. 1892)


  • 1966: Alfred Ursinus, germana teologo, filozofo, pedagogo kaj verkisto (n. 1888)


  • 1975: Aristoteles Onassis, greka ŝipposedanto laboranta en akva transporto (n. 1906)


  • 1983: Rebecca West, brita verkistino kaj ĵurnalistino skot-irlanddevena (n. 1892)


  • 1983: Oldřich Nový, ĉeĥa aktoro kontribuinta al filma komedio (n. 1899)


  • 1983: István Soós, rumania hungara juristo, urbestro de Oradea (n. 1895)


  • 1994: István Szilágyi, rumania hungara kuracisto (n. 1911)


  • 1996: Wolfgang Koeppen, germana verkisto, laŭreato de la literaturpremio Georg-Büchner-Preis (n. 1906)


  • 1997: Victor Vasarely, hungara-franca pentristo, elstara reprezentanto de la optika pentroarto (n. 1906)


  • 2003: Andrzej Leszek Szcześniak, pola historiisto ekverkinta fine de la Pola Popola Respubliko pri la masakro de Katin, nazia germanigo de Mez-Orienta Eŭropo, aŭtoro de lernolibroj (n. 1932)


  • 2007: Wojciech Chudy, pola filozofo, personisto, etikisto, pedagogo kaj kontraŭkomunisto (n. 1947)


  • 2013: Booth Gardner, usona guberniestro de Vaŝingtono (n. 1936)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Romkatolika Eklezio: Sankta Klemento Maria Hofbauer, ĉeĥa redemptoristo


  • Nacia tago en Hungario, memoro pri la revoluci- kaj liberigbatalo en 1848 kaj 1849; pliaj tagoj estas la 20-a de aŭgusto kaj la 23-a de oktobro.

  • Monda Tago de Konsumanto - ekde 1983



Tagoj de semajno |


La 15-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.




  • 15-a de marto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 15-a de marto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 15-a de marto en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg