Finn-ugra lingvaro




Finn-ugraj lingvoj[1]finno-ugraj lingvoj estas unu el la du ĉefbranĉoj de la urala lingvofamilio apud la samojedaj lingvoj. Iuj lingvoscencistoj malakceptas la ĉefbranĉo-satuson de la samojedaj lingvoj kaj uzas la nomojn finn-ugraj lingvoj kaj uralaj lingvoj kiel sinonimojn.
[2][3]




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Ecoj


  • 3 Lingvoj


  • 4 Popoloj


  • 5 Notoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Historio |


Finn-ugraj lingvoj devenas el komuna pralingvo, kiu estis parolata antaŭ 5 000-6 000 jaroj. Unue el la komuna lingvo eliris la ugraj lingvoj. La okcidenta branĉo de la komuna lingvo dividiĝis al praperma, el kiu poste formiĝis komia kaj udmurta lingvoj, kaj al finna-volga lingvaro, el kiu formiĝis maria, mordva kaj prafinna lingvoj. El la prafinna lingvo apartiĝis sameaj lingvoj kaj baltmaraj finnaj lingvoj.


La esplorado de la finn-ugra lingvaro baziĝas sur komuna vortaro kaj komunaj strukturoj. La unua, kiu listigis finn-ugrajn lingvojn surbaze de komunaj vortoj, estis la sveda lingvisto Philipp Johann von Strahlenberg en la jaro 1730. Poste hungaroj János Sajnovics (1770) kaj Sámuel Gyarmathi (1799) komparis ankaŭ strukturojn.



Ecoj |


Finn-ugraj lingvoj estas sintezaj lingvoj, kiuj havas multajn kazojn kaj malmultajn prepoziciojn kaj postpoziciojn. Laŭ la nuna opinio en la komuna pralingvo troviĝis jenaj elementoj:



  1. En la unua silabo estas mallongaj vokaloj i, u, ü (= y), e, o, ä, a kaj longaj vokaloj i, u, e, o

  2. En la sekvaj silaboj estis nur tri vokaloj a, ä, e

  3. La vortoj havis vokalan harmonion

  4. Inter konsonantoj troviĝis pluraj sibilantoj, afrikatoj kaj moliĝintaj sonoj.

  5. La akcento estis sur la unua silabo.

  6. La pralingvo havis ses kazojn.

  7. Apud singularo kaj pluralo ekzistis ankaŭ du-laro



Lingvoj |








Popoloj |


Ne ekzistas "finnugra gento" aŭ "gentaro", sed multaj gentoj kiuj parolas lingvojn de la finnugra familio. La plej multnombraj popoloj estas la Hungaroj, Finnoj, Mordovoj, Estonoj, kaj Udmurtoj.


ESTONOJ




  • Nomoj: [m] eestlased; [f] Estoniens; [r] estonci

  • Popolo, ĉefloĝantoj de Estonio (963 mil); en Rusia Federacio 46,4 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Usono, Kanado, Svedio kaj Aŭstralio. Totala kvanto: ĉirkaŭ 1,1 mln (1992).


  • Lingvo: estona.


  • Kredantoj: precipe luteranoj, estas ankaŭ ortodoksuloj (precipe setuoj).


    • SETUOJ. Nomoj: [f] Setous; [r] setu - Etnografia grupo de Estonoj en sudoriento de Estonio kaj en Peĉora regiono de Rusia Federacio. Kredantoj: ortodoksuloj.

Finnoj




  • Nomoj: [m] suomalajset; [f] Finlandais, Finnois; [r] finni

  • Popolo, ĉefloĝantoj de Finnlando (4,65 mln). Totala kvanto: 5,43 mln (1992), inter ili en Rusia Federacio 47,1 mil (1989).


  • Lingvo: finna.


  • Kredantoj: protestantoj (luteranoj).


Kareloj




  • Nomo: [m] karjala; [f] Careliens; [r] kareli

  • Popolo en Rusia Federacio, ĉefloĝantoj de Karelio (79 mil). Loĝas ankaŭ en Tvera (23,2 mil) kaj aliaj regionoj. Totala kvanto: 131 mil (1992).


  • Lingvo: karela.

  • Kredantoj - ortodoksuloj.


KOMI-PERMANOJ




  • Nomo: [f] Komi-Permiaks; [r] komi-permjaki

  • Popolo en Rusia Federacio (147 mil, 1992), inter ili en Komi-Perma aŭtonoma regiono 95 mil.


  • Lingvo: komi-perma.


  • Kredantoj: ortodoksuloj.


KOMIANOJ




  • Nomo: [f] Komis; [r] komi (malnova - zirjane)

  • Popolo, ĉefloĝantoj de Komia Respubliko (292 mil), Entute en Rusia Federacio 336 mil (1992).


  • Lingvo: komi-zirjana.


  • Kredantoj: ortodoksuloj.


Hungaroj, Madjaroj




  • Nomo: [m] magyar; [f] Hongrois; [r] vengri

  • Popolo, ĉefloĝantoj de Hungario (9,95 mln). Loĝas ankaŭ en Rumanio (1,86 mln), Slovakio (580 mil), Jugoslavio (400 mil), Usono (600 mil), Ukrainio (120 mil) Kanado (120 mil). Totala kvanto: 13,83 mln, (1992).

  • Apartenas al mezeŭropa raso.


  • Lingvo: hungara.


  • Kredantoj: precipe katolikoj.


    • SEKLEROJ. - Nomoj: [m] sekej; [f] Seklers; [r] sekleri - Etnografia grupo de hungaroj en Transilvanio (Rumanio); 1,7 mln (1987).

Ĥantoj




  • Nomoj: [m] ĥante; [f] Khantys; [r] ĥanti (malnova - ostjaki)

  • Popolo en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra (11,9 mil) kaj Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (7,2 mil) kaj Tomska regiono. Entute en Rusia Federacio 22,3 mil (1989).


  • Lingvo: ĥanta.


  • Kredantoj: ortodoksuloj.


Mansoj




  • Nomoj: [f] Mansis; [r] mansi (malnova - voguloj)

  • Popolo en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra (6,6 mil). Entute en Rusia Federacio 8,3 mil (1989).


  • Lingvo: mansa.


  • Kredantoj: ortodoksuloj.


MARIOJ




  • Nomoj: [m] marij; [f] Mariis; [r] marijci (malnova - ĉeremisi)

  • Popolo, ĉefloĝantoj de Maria Respubliko (324 mil) kaj najbaraj regionoj de rivero Volgo kaj Uralo. Entute en Rusia Federacio 644 mil (1992).


  • Lingvo: maria.


  • Kredantoj: ortodoksuloj.


MORDOVOJ




  • Nomoj: [f] Mordves; [r] mordva, mordovci

  • Popolo, ĉefloĝantoj de Mordovio (313 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 1,073 mln (1992). Totala kvanto: 1,15 mln. Dividiĝas je etnografiaj grupoj erzjoj, mokŝoj, karatajoj, terjuĥanoj.


  • Lingvoj: mordovaj.


  • Kredantoj: ortodoksuloj.



    • ERZIOJ - Nomoj: [f] Erziens; [r] erzja - Etnografia grupo de mordovoj. Lingvo: erzia.

    • MOKŜANOJ - Nomoj: [f] Mokcha; [r] mokŝa - Etnografia grupo de mordovoj. Lingvo: mokŝa.


SAMEOJ, saamoj, loparoj, laponoj




  • Nomoj: [f] Saamys; [r] saami, lopari

  • Popolo en nordregionoj de Norvegio (30 mil, 1992), Svedio (15 mil), Finnlando (5 mil) kaj Rusia Federacio (2 mil).


  • Lingvo: Samea.

  • Kredantoj en Rusia Federacio - ortodoksuloj, en Skandinavio - luteranoj.


UDMURTOJ




  • Nomoj: [m] udmurt; [f] Oudmourtes; [r] udmurti (malnova - votjakoj)

  • Popolo, ĉefloĝantoj de Udmurtio (497 mil). Totala kvanto: 747 mil (1992).


  • Lingvo: udmurta.


  • Kredantoj: ortodoksuloj.


UGOROJ




  • Nomoj: [f] Ughoriens; [r] ugri

  • Komuna nomo de lingve parencaj popoloj: transuralaj mansoj kaj ĥantoj, ĉedanubaj hungaroj.

  • Parolas en ugrajlingvoj de finno-ugrajgrupoj.



Notoj |





  1. Uralaj lingvoj kaj gentoj http://www.helsinki.fi/~jslindst/uralaj.html


  2. Tapani Salminen, Problems in the taxonomy of the Uralic languages in the light of modern comparative studies (Problemoj en la taksonomio de la uralaj lingvoj laŭ kompraraj studoj http://www.helsinki.fi/~tasalmin/kuzn.html (angle)


  3. Suomalais-ugrialiset kielet ja niiden puhujat (La finn-ugraj lingvoj kaj ties parolantoj) http://www.ugri.net/002/htm/index.htm (finne)


  4. laŭ Klasifiko de la uralaj lingvoj sur ethnologue.com


  5. Gramtrans Komi-ziria lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Komi-Zyrian language


  6. Gramtrans Jodzjaka lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Komi-Yodzyak language


  7. Gramtrans Merja lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Merya language


  8. Gramtrans Meshcherian-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Meshcherian language


  9. ĉ. 300 parolantoj en Svedio kaj Norvegio


  10. ĉ. 20 parolantoj en Svedio


  11. ĉ. 20 parolantoj en Svedio


  12. ĉ. 1500 parolantoj en Svedio kaj Norvegio


  13. la plej granda el sameaj lingvoj kaj havas ĉ. 30 000 parolantojn en Norvegio, Svedio kaj Finnlando.


  14. sää´mǩiõll, ĉ. 300 parolantoj en Finnlando kaj eventuale 20 - 30 parolantoj en Rusio.


  15. anarâškiellâ ĉ. 300 parolantoj en Finnlando


  16. самь Кӣлл; ĉ. 650 parolantoj en Rusio


  17. ĉ. 6 parolantoj, malaperanta


  18. mortinta en 19-a jarcento, nur kelkaj skribitaj fragmentoj konserviĝis
    Gramtrans Kemi-samea_lingvo-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Kemi_Sami



  19. la lasta parolanto mortis en 2003


  20. Gramtrans Ludic_lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Ludic_language


  21. Gramtrans Kven-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Kven language


  22. Gramtrans Finna-volga lingvaro, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Finno-Volgaic languages


  23. ĉ 200 enecoj
    Gramtrans Eneca lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Enets language



  24. 20 parolantoj, 15 en Potapovo



  25. 10 parolantoj, 6 en Vorontsovo kaj 3 en Karepovsk


  26. Gramtrans Juraca lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Yurats language


  27. Gramtrans Koibala lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Koibal_language language


  28. Gramtrans Tajgia lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Taygi


  29. ĉ 30 000 parolantoj




Vidu ankaŭ |



  • Urala lingvaro

  • Internacia Finnugra Kongreso



Eksteraj ligiloj |



  • Uralaj lingvoj kaj gentoj

  • Finn-ugra portaro

  • Finn-ugra societo

  • Finn-ugra lingvaro ĉe Universitato de Helsinki

  • www.ugri.net




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg