Keszthely







Larĝa panoramo de Keszthely














































































Keszthely
urbo

Urbocentro

Urbocentro

Festetics-kastelo

Festetics-kastelo


Blazono


Blazono
Administrado

Lando

Hungario

Regiono

Okcidenta Transdanubio

Departemento

Zala

Distrikto

Keszthely

Adreso
Fő tér 1

8360 Keszthely



Poŝtkodo
8360

Telefona antaŭkodo
(+36) 83

Kodo laŭ KSH
18421

Retpaĝaro
www.keszthely.hu
Politiko

Urbestro (ekde 2012)
Ferenc Ruzsics (Fidesz[1])
Demografio

Loĝantaro

20 116  (1-a de januaro 2015)[2]

Loĝdenso

275,01 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

46° 46′ N, 17° 15′ O46.76666666666717.25Koordinatoj: 46° 46′ N, 17° 15′ O

Areo
75,98 km² (7 598 ha)

Horzono

Mezeŭropa tempo [+]





Keszthely (Hungario)

DEC
Keszthely

Situo de Keszthely







Keszthely (Zala)

DEC
Keszthely

Situo de Keszthely


Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Keszthely [+]







v  d  r


Information icon.svg



Keszthely (kesthej) estas urbo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely, kies centro estas.




Interna parto de Keszthely




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Famuloj


  • 4 Famaj nomportantoj


  • 5 Vidindaĵoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Esperanto


  • 8 Referencoj





Geografio |


Keszthely situas sur ebenaĵo, ĉe okcidenta bordo de Balatono, fine de fervojoj Budapeŝto-suda Balatono kaj Budapeŝto-norda Balatono, krome estas loke haveno, krome flughaveno en la proksima Sármellék. Aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Adriatiko estas ne tro for.


Ĉe la urbo fluas la rivero Zala, kiu tie alfluas la lagon Balatono ĉe Fenékpuszta [loka areo]. Tie staris en la romia epoko la urbo Valcum. Oni elfosis ĉe Fenékpuszta hunajn kaj avarajn trovitaĵojn. Keszthely mem estis grava stacio de komerca vojo inter Italio kaj Buda ekde la Arpad-epoko. La gotikstilan, plebanian preĝejon - konstruitan en 1386 -, oni transformis dum la turka epoko al fortikaĵo. La turkoj neniam okupis la fortikaĵon de Keszthely.



Historio |


La komunumo graviĝis ekde 1739 kiel centro de la Festetics-bieno [feŝtetiĉ]. La plej elstara familiano estis György Festetics (politikisto), kiu fondis en 1797 la Georgikon-on (ĝi estis la unua regula ekonomia lernejo de Eŭropo), juran antaŭulon de la hodiaŭa Agrarscienca Universitato Pannon. Li iniciatis ankaŭ en 1817 la Helikon-festojn, kiujn oni organizas eĉ hodiaŭ kiel renkontiĝon de transdanubiaj studentoj.


La kastelo Festetics estas la plej grava kultura heredaĵo de la balatonsupra areo. Ĝi estis konstruita en 1750, en baroka stilo kaj estis plilarĝita inter 1883 kaj 1887 en eklektika stilo. Tiam konstruiĝis eĉ la Keszthely-karakteriza turo. En la malnova parto de la kastelo troviĝas la 70.000-voluma Helikon-biblioteko kun kelkaj raraĵoj kaj la plej kompleksa librokolektaĵo pri Balatono. Famas en la urbo ankaŭ la Balaton-muzeo kaj la Georgikon-bienmuzeo.


Ekde fino de la 19-a jarcento, Keszthely iĝis grava baneja centro de la Balatono (menciindas, ke la kuracbanejo Hévíz troviĝas nur je 6 km).


La komunumo estis ĝis 1954 grandvilaĝo, inter 1950 kaj 1979 apartenis ĝi al departemento Veszprém, poste al Zala.




Karmelana Baziliko omaĝe al Terezo el Lisieux en Keszthely




Festetics-kastelo



Famuloj |



  • en Keszthely naskiĝis kaj mortis:

    • pastro Dezső Bita


  • en Keszthely naskiĝis:


    • aktoroj Lajos Básti, János Horkai kaj Mária Kovács

    • cirkisto József Richter


    • fizikisto Endre Sándor


    • geografo Béla Bulla


    • generalo Lajos Asbóth

    • József Horváth (inĝeniero)


    • inventisto Dávid Schwarz


    • kanoniko György Fejér


    • komponisto Károly Goldmark


    • kuracisto Soma Beck


    • operkantisto Boldizsár László


    • pentristoj Géza Perneczky kaj János Schadl


    • politikisto István Stadinger


    • primaso Kolos Vaszary


    • verkisto Ignác Nagy



  • en Keszthely mortis:


    • agronomoj Adolf Érkövy, László Csíki, Gyula Sáringer, György Festetics (agronomo) kaj Sándor Belák


    • farmaciisto Gyula Magyary-Kossa


    • inĝenieroj Gábor Groffits kaj Endre Vladár


    • kanoniko Adolf Kunc

    • militestro József Festetics


    • ornitologo Sándor Lovassy


    • pentristoj Piroska Péczely kaj Ferenc Szablya-Frischauf


    • poeto József Rájnis





Famaj nomportantoj |



  • Lajos Keszthelyi, fizikisto


Vidindaĵoj |



  • Kastelo de Keszthely

  • Karmelana Baziliko de Keszthely

  • Preĝejo de Dipatrino de Hungaroj (Keszthely)

  • Sinagogo en Keszthely

  • Urbodomo de Keszthely



Vidu ankaŭ |


  • Georgikon


Esperanto |


Estas delegito de UEA tie.



Referencoj |





  1. Keszthely települési választás eredményei (germane) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2011-12-17.


  2. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg