30-a de aŭgusto









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31





































































aŭgusto

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di




1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31


aranĝo de 2019
tagoj

La 30-a de aŭgusto estas la 242-a tago de la jaro (la 243-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 123 tagoj restas.


Je la 30-a de aŭgusto okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 70: Unua Juda-Romia Milito: sieĝo de Jerusalemo finiĝs kiam romianoj eniris kaj prirabis la Malsupran Urbon, detruante dum sturmo la Duan Templon


  • 257: Siksto la 2-a fariĝis papo


  • 1282: Sicilia vespro: reĝo de Aragono kaj Valencio Petro kroniĝis kiel reĝo de Sicilio


  • 1464: Paŭlo la 2-a iĝis papo


  • 1483: Karolo la 8-a fariĝis reĝo de Francio


  • 1546: En kalvina Ĝenevo aperis dekreto malpermesanta doni al infanoj personajn nomojn aliajn ol la bibliaj


  • 1579: Dum la unua pola-rusa milito pola armeo gvidata de la reĝo Stefan Batory rekonkeris Polock, okupatan de Moskvanoj


  • 1704: Granda Nordia Milito: en Narva Respubliko de Ambaŭ Nacioj subskribis aliancon kun Rusa carlando - oficiale konsentis ekmiliti nur kun Svedio


  • 1757: Sepjara milito: venko de rusa armeo super la prusa en batalo de Groß-Jägersdorf en Orienta Prusio


  • 1799: Anglo-rusa invado al Norda Holando: eskadro de la mararmeo de Batava Respubliko kapitulacis sen batalo antaŭ Reĝa mararmeo


  • 1835: Viktorio: Melburno fondiĝis


  • 1850: Havajo: Honolulu iĝis urbo


  • 1854: Krimea milito: defendo de Petropavlovsk-Kamĉatskij komenciĝis


  • 1873: Aŭstro-hungara ekspedicio malkovris la Landon de Francisko Jozefo en la Barenca Maro


  • 1877: Franca inventisto Charles-Émile Reynaud patentigis animaci-aparaton - praksinoskopo


  • 1891: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Ĥaldeo


  • 1901: Brita inĝeniero Hubert Cecil Booth patentigis polvosuĉilon


  • 1906: Norvega esploristo Roald Amundsen navigis tra Nordokcidenta Pasejo


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Armeo de Germana Imperiestra Regno, komandata de Paul von Hindenburg, venkis armeon de Rusia Imperio en batalo de Tannenberg (apud Olsztyn)


    • 1918: En Moskvo Fanni Kaplan sensukcese atencis kontraŭ gvidanto de bolŝevikoj Lenin, kiu iĝis grave vundita - rezulte intensiĝis ruĝa teroro (en Moskvo revenĝe oni murdis 600 personojn)




  • 1919: El Kievo oni evakuis instituciojn de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko


  • 1922: Greka-turka milito (1919-1922): decida venko de turkoj en batalo de Dumlupınar (proksime al Kütahya)


  • 1929: Pollando akceptis principojn de la Young-plano


  • 1932: Hermann Göring iĝis prezidento de Reichstag


  • 1939: Polaj destrojeroj Błyskawica (Fulmo), Grom (Tondro) kaj Burza (Tempesto) ricevis ordonon tuj eknavigi al Britio por saviĝi de eksplodonta mondmilito


  • 1939: Per dekreto de prezidento de Pollando Ignacy Mościcki komenciĝis ĝenerala mobilizo - haltigita por 24 horoj pro interveno de la franca kaj brita ambasadoj


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Germana polico pafmortigis en Palmiry 87 malliberulojn de varsovia enketa malliberejo Pawiak, en Maków Podhalański 20 polojn kaj judojn, en Sierpc 42 personojn, en Częstochowa 10 membrojn de subtera organizo "Polaj Socialistoj"; al koncentrejo Aŭŝvico venis transporto de 438 personoj de malliberejo en Tarnów kaj de la krakova - 25; Varsovio: konspira "Biuletyn Informacyjny" apelacias kontraŭstari al germana megafona propagando


    • Dua Viena Arbitracio okazis; Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis ke la usona ambasadejo en Moskvo povas eldoni vizojn al poloj - ĝis nun tio eblis en Rumanio aŭ Latvio; Londono: Supera komandanto ordonis fondi Militistan Arkivon - en 1942 translokigita la Skotlando kiel Arkivo kaj Muzeo de Armitaj fortoj


    • 1941: Ĉirkaŭ 120 personoj, konsideritaj de okupantoj kiel komunistoj, estis pafmortigitaj de germanoj en Grajewo; germana polico pafmortigis 53 judojn en Ossowa (distrikto Lublin); de militkaptitejo en Siedlce fuĝis pli ol 100 sovetajn soldatojn; en Lodzo aperis lasta n-ro de aperanta ekde aŭgusto 1940 konspira semajnrevuo "Kronika Polska" (Pola Kroniko)

    • En Nov-Jorko aperis la unua n-ro de semajnrevuo "The Polish Review", eldonata de Pola Informa Centro, postmilite - dusemajnrevuo kaj poste ĝis 1949 - monatrevuo; en Toronto komenciĝis Ĝenerala Kunveno de la Asocio de Poloj en Kanado - por ĉirkaŭ 1300 polaj infanoj certiganta instruadon pri Pollando


    • 1942: Holokaŭsto: germanaj juĝejoj ĝis nun verdiktis 1675 mortpunojn; germanoj likvidis geton en Nowy Targ - kie estis ĉirkaŭ 2 500 judoj, 1 500 estis murditaj sur loka juda tombejo, 100 estis lokigitaj en trudlaborejo kaj la ceteraj forveturigitaj al ekstermejo Bełżec


    • 1943: Genocida Volinia masakro: krimo kontraŭ pola loĝantaro en Ostrówki (Volina provinco), kie Ukraina Ribela Armeo murdis 438 personojn (en tio 146 infanoj), kaj en aliaj lokoj, kun helpo de banderanoj kaj lokaj kamparanoj: Jankowce (79 personoj), Kąty (138, en tio 63 infanoj), Wola Ostrowska (529 personoj, en tio 220 infanoj), Borki (55 personoj), Gaj (300-600 personoj), Budy Ossowskie (270 personoj) - sume aŭguste ukrainoj atakis 301 vilaĝojn murdante pli ol 8 mil polojn; de militkaptitejo en Stryj fuĝis 17 jugoslavajn oficirojn

    • Pola registaro en ekzilo protestis kontraŭ kreo de Infanteria Divizio en Sovetunio je la nomo Tadeusz Kosciuszko


    • 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): parta evakuo de pola soldataro tra kanaloj de Malnova Urbo ĝis la Mezurbo; germanoj murdis en varsovia malsanulejo je la nomo al Johano de Dio ĉirkaŭ 300 pacientojn kun kuracistoj; 300 vunditojn pereis dum bombado de malsanulejo en kvartalo Mokotów; dum defendo de Malnova Urbo mortfalis Roger Barlet – franca fuĝinto de Wehrmacht batalanta en skolta bataliono "Zośka"; gestapo arestis en Varto-Lando pro rompo de laboro de la 13-a de januaro ĝis tiu ĉi tago 1692 polojn, en tio 5 infanojn ĝis 14 jaroj kaj 89 en la aĝo de 14-16 jaroj


    • Vatikano: "Osservatore Romano" skribis: De la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto soveta armeo okupis 3150 lokojn, el kiuj 1740 en Baltaj landoj kaj 820 en Pollando. Kaj Varsovio? (...) Dume bruliĝas nur Varsovio; "Times" aperigis laŭvican korespondaĵon de John Ward de batalanta Varsovio; Varsovio travivas totalan militon. Dum la lastaj 24 horoj preskaŭ ĉiu strato de la urbo estis batalkampo. Malamikaj flamĵetiloj, artilerio kaj aviado detruas konstruaĵojn kaj semas la morton. Preskaŭ la tuta loĝantaro partoprenas en ĉiaj publikaj laboroj. Miloj da homoj estis mobilizitaj al estingo de incendioj, kiuj furiozas en multaj partoj de la urbo tage kaj nokte.Aliaj miloj purigas stratojn de rubaĵoj, kiuj estas en la manoj de Pola Enlanda Armeo;


    • 1945: Brita armeo konkeris Honkongon, okupatan de japanoj ekde 1941; vjetnama imperiestro Bảo Đại abdikis - fino de la Nguyễn-dinastio




  • 1945: Aliancita Kontrolkonsilantaro fondiĝis en Berlino por kontroli Germanion


  • 1945: Pollando: unua sindikat-kunveno de polaj literaturistoj - Jarosław Iwaszkiewicz iĝis la unua prezidanto


  • 1948: Stalinismo: en Rumanio helpe de soveta NKVD fondiĝis komunista sekreta polico Securitate


  • 1956: En Luiziano oni malfermis parte la Digvojon Lago Pontchartrain (ĝis 2011 la plej longa ponto en la mondo)


  • 1963: Malvarma milito: Pentagono (Usono) kaj Moskva Kremlo ligiĝis per "varmega linio"


  • 1974: En Zagrebo elreliĝis trajno Beogrado-Dortmund - 153 personoj pereis


  • 1974: En farita de maldekstrulaj ekstremistoj bomba atenco kontraŭ sidejo de Mitsubishi en Tokio 8 personoj pereis, 378 vundiĝis


  • 1980: Pola aŭgusto 1980: subskribo de interkonsentoj de Szczecin (33 postuloj kun ebleco fondi sindikaton)


  • 1981: Prezidento de Irano Mohamed Ali Raĝai kun ĉefministro kaj tri aliaj personoj pereis en bomba atenco en Teherano


  • 1982: Gvidanto de Organizaĵo por Liberigo de Palestino Jaser Arafat kaj palestinaj batalantoj estis devigitaj forlasi Libanon


  • 1984: La unua misio de Kosmopramo Discovery komenciĝis


  • 1989: Pola reĝisoro Roman Polański edziĝis al franca aktorino Emmanuelle Seigner


  • 1991: Dissolvo de Sovetunio: Azerbajĝano proklamis sendependecon kaj Tatarstano deklaracion de suvereneco


  • 1992: Germana aŭtosportisto Michael Schumacher gajnis sian unua vetkuron en Formulo 1


  • 1993: Maroko: en Kazablanko ekfunkciis unu el la plej grandaj moskeoj - la Moskeo Hasano la 2-a


  • 1999: Referendumo en Orienta Timoro - plimulto voĉdonis por sendependeco


  • 2008: 12 barataj policanoj pereis rezulte de mineksplodo en Ĝharkhando


  • 2009: Ali Bongo Ondimba proklamis sian venkon en voĉbalotado por prezidenteco de Gabono


  • 2014: Ĉefministro de Pollando Donald Tusk elektiĝis prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj itala ministrino pri eksteraj aferoj Federica Mogherini Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio



Naskiĝoj |




  • 1334: Pedro la 1-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1369)


  • 1377: Ŝaho Ruĥo, reganto el dinastio Timuridoj (m. 1447)


  • 1574: Albert Szenci Molnár, hungara pastro, poeto, lingvisto, filozofo kaj tradukisto, pere de latino diskoniginta la hungaran lingvon (m. 1634)


  • 1745: Johann Hieronymus Schröter, germana juristo, oficisto, astronomo, membro de la Reĝa Societo de Londono (m. 1816)


  • 1748: Jacques-Louis David, franca pentristo, reprezenanto de novklasikismo, oficiala artisto de franca revolucio de 1789 (m. 1825)


  • 1752: Abel Burja, germana protestanta pastro francdevena, matematikisto, kreinto de pasilalio, optika telegrafo, unu el kreantoj de metronomo kaj duuma kodo (m. 1816)


  • 1773: Mihály Pollack, hungara arkitekto, konata de Hungara Nacia Muzeo, Urbodomo de Jászberény aŭ Luterana preĝejo (Belváros) (m. 1855)


  • 1790: József Salamon, hungara verkisto kaj instruisto kontribuinta al pedagogio, eklezihistorio, tipografio (m. 1871)


  • 1797: Mary Wollstonecraft Shelley, brita verkistino, aŭtorino de sciencfikcia romano pri Frankenŝtejno (m. 1851)


  • 1804: Aleksander Chodźko, pola poeto, orientalisto, slavisto, profesoro de la Kolegio de Francio (m. 1891)


  • 1812: Ágoston Haraszthy, hungara-usona aventuristo kaj negocisto, fondinto de vinkultejo en Kalifornio (m. 1869)


  • 1818: Friedrich Ladegast, germana orgenkonstruisto (m. 1905)


  • 1844: Albert Szaniszló, hungara zoologo kaj agrikulturisto (m. 1913)


  • 1852: Jacobus Henricus van 't Hoff, nederlanda Nobelpremiita kemiisto okupiĝanta pri kemia kinetiko kaj osmoza premo (m. 1911)


  • 1860: Isako Levitan, rusa pentristo-pejzaĝisto juddevena (m. 1900)


  • 1866: Konstanty Skirmunt, pola grafo, politikisto kaj diplomato, membro de Pola Nacia Komitato kaj konsilisto dum la konferenco de Parizo 1919 (m. 1949)


  • 1870: Lavr Kornilov, rusa generalo, kunkreinto kaj la unua komandanto de Volontula Armeo de Blanka movado (m. 1917)


  • 1871: Ernest Rutherford, angla Nobelpremiita fizikisto, kiu pruvis ekziston de atomkerno (m. 1937)


  • 1883: Svami Kuvalayananda, barata pioniro de scienca jogo dum ties renaskiĝo en Barato (1920-1939), populariganto de Hatha Jogo en la mondo, kunaŭtoro de libro pri kuraca jogo, vegetarano (m. 1966)


  • 1883: Dmitro Doncov, ukraina verkisto kaj politikisto, aŭtoro de koncepto pri integra naciismo (m. 1973)


  • 1884: Theodor Svedberg, sveda Nobelpremiita kemiisto okupiĝanta pri koloidoj (m. 1971)


  • 1890: Sándor Reményik, hungara poeto kaj redaktoro (m. 1941)


  • 1907: Leonor Fini, argentina superrealista pentristino (m. 1996)


  • 1902: Józef Maria Bocheński, pola logikisto, filozofo, sovetologo, dominikano, rektoro de la Universitato de Friburgo (m. 1995)


  • 1912: Edward Mills Purcell, usona Nobelpremiita fizikisto, aŭtoro de lernolibro pri la klasika elektromagnetismo (m. 1997)


  • 1918: Nándor Balaskó, hungara skulptisto elmigrinta al Portugalio (m. 1996)


  • 1919: Artúr Vetró, rumania hungara skulptisto (m. 1992)


  • 1924: Lajos Kisfaludy, hungara kemiisto, farmaciisto kaj profesoro, okupiĝanta pri organika kemio kaj peptidoj (m. 1988)


  • 1928: Leon Cyboran, pola historiisto pri la hinda filozofio, sanskritologo, jogano, vegetarano, tradukisto de fontaj traktaĵoj de la klasika jogo, lekciisto de Katolika Universitato de Lublin, malaperinto (m. 1977)


  • 1930: Warren Buffett, usona investisto kaj komercisto, plej riĉa miliardulo de la mondo,


  • 1935: Károly Tar, hungara verkisto, poeto kaj ĵurnalisto


  • 1943: Jean-Claude Killy, franca sportisto kaj skiisto, membro de Internacia Olimpika Komitato


  • 1944: Ria Deák M., rumania hungara scenejdekoraciistino, kostumistino


  • 1948: Victor Skumin, rusa sciencisto, psikiatro kaj profesoro


  • 1950: Antony Gormley, angla skulptisto konata de skulptaĵo Anĝelo de la Nordo


  • 1951: Gediminas Kirkilas, litova komunisto kaj ĉefministro


  • 1952: Wojciech Fibak, pola tenisisto, venkinto en tenisturniro Australian Open


  • 1954: Aleksandro Lukaŝenko, prezidento de Belorusio, diktatoro


  • 1955: Helge Schneider, germana ĵazmuzikisto, kabaretisto, reĝisoro, aktoro kaj verkisto


  • 1958: Anna Politkovskaja, rusia sendependa ĵurnalistino, kritikantino de Putin kaj milito en Ĉeĉenio, murdita (m. 2006)


  • 1962: Aleksandr Litvinenko, rusa oficiro de KGB kaj FSB, kunverkinta libron pri la bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Rusio, murdita (m. 2006)


  • 1965: Attila Weinberger, rumania hungara ĵazmuzikisto


  • 1971: Kaŭaŝita Mizuki, japana manga-verkisto


  • 1972: Cameron Diaz, usona aktorino, nomumita al Premio Ora Globo


  • 1980: Kata Tisza, hungara verkistino kaj ĵurnalistino, prapranepino de Kálmán Tisza


  • 1981: Tomasz Majewski, pola sportisto, globĵetisto, ora medalisto de Somera Olimpiko 2008 en Pekino



Mortoj |




  • 526: Teodoriko la Granda, reĝo de ostrogotoj, enombigita en maŭzoleo en Raveno


  • 1148: Amadeo la 3-a de Savojo, grafo de Savojo kaj Piemonto (naskiĝis ĉirkaŭ 1092)


  • 1170: Aleksandro la 3-a, papo kunvokinta la trian lateranan koncilion (naskiĝis ĉirkaŭ 1100)


  • 1483: Ludoviko la 11-a, reĝo de Francio el la Domo de Valois (n. 1423)


  • 1518: Filippo Beroaldo la Juna, itala humanisto, filologo, eldonisto, poeto, helenisto, latinisto, bibiotekisto de Vatikano, profesoro de la Universitato de Bolonjo (n. 1472)


  • 1580: Emanuelo-Filiberto de Savojo, duko de Savojo (n. 1528)


  • 1585: Andrea Gabrieli, itala komponisto kaj orgenisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1532)


  • 1726: Eleonora Vilhelmina de Anhalt-Köthen, germana dukino de Saksio-Vajmaro (n. 1696)


  • 1751: Christopher Polhem, sveda scienculo, fizikisto, industrialisto, mineralogo kaj mininĝeniero (n. 1661)


  • 1890: Marianne North, angla artistino, plantosciencistino kaj vojaĝistino (n. 1830)


  • 1898: Pedro de Madrazo y Kuntz, hispana pentristo, verkisto, kritikisto pri arto, direktoro de Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando, filo de José Madrazo (n. 1816)


  • 1925: Joseph Silbernik, usona esperantisto, frato de Klara Zamenhof (n. 1850 aŭ 1851)


  • 1928: Wilhelm Wien, germana Nobelpremiita fizikisto trovinta ligon inter nigra korpo kaj ties varmoradiado (n. 1864)


  • 1935: Henri Barbusse, franca verkisto, ĵurnalisto kaj komunisto, rete legebla en esperanto (n. 1874)


  • 1940: Joseph John Thomson, brita Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de elektrono, esploristo de konduktiveco de gasoj (n. 1856)


  • 1946: Henryk Sucharski, pola komandanto de la sieĝo de Westerplatte dum la germana invado en Pollandon (n. 1898)


  • 1962: Lajos Dávid, hungara apotekisto kaj profesoro (n. 1889)


  • 1962: Kálmán Tóth, rumania hungara bibliografo, gvidanto de la Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo (n. 1910)


  • 1975: László Ernyes, hungara poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto de interalie rumanaj poetoj (n. 1912)


  • 1978: Sándor Debreczy, rumania hungara pedagogo, verkisto (n. 1907)


  • 1978: Henryk Zygalski, pola matematikisto kaj kriptologo, kunrompisto de la germana kodo de Enigma (n. 1908)


  • 1979: Jean Seberg, usona aktorino kaj filma reĝisorino (n. 1938)


  • 1981: László András, rumania hungara pentristo, edzo de Júlia Tollas (n. 1910)


  • 1981: Mohamed Ali Raĝai, ĉefministro kaj prezidento de Irano (n. 1933)


  • 1987: George Mikes, hungara-angla verkisto kaj kaj ĵurnalisto (n. 1912)


  • 1991: Jean Tinguely, svisa pentristo kaj skulptisto loĝanta en Parizo] (n. 1955)


  • 2001: Zoltán Silimon-Várday, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1940)


  • 2003: Charles Bronson, usona aktoro devenanta de litovaj tataroj (n. 1921)


  • 2004: Fred Lawrence Whipple, usona astronomo esplorinta kometajn kernojn (n. 1906)


  • 2006: Naguib Mahfouz, egipta Nobelpremiita verkisto emfazinta en siaj verkoj Kairon (n. 1911)


  • 2006: Glenn Ford, kanada-usona filmaktoro, konata pro siaj roloj de vakeroj (n. 1916)


  • 2010: Alain Corneau, franca filmreĝisoro, konata de la filmoj Ĉiuj matenoj de la mondo Stuporo kaj tremoj (n. 1943)


  • 2013: Seamus Heaney, irlanda Nobelpremiita poeto kaj dramaturgo (n. 1939)


  • 2017: Marjorie Boulton‎‎, angla verkistino en la angla kaj Esperanto, prezidantino de Kat-amikaro kaj ODES, membrino de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio (n. 1924)


  • 2017: Károly Makk, hungara aktoro, scenaristo, reĝisoro kaj profesoro (n. 1925)


  • 2017: Louise Hay, usona eldonistino kaj aŭtorino de libroj pri memhelpo kaj motivigo, tradukitaj al 30 lingvoj (n. 1926)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Internacia Memor-Tago pri Malaperintaj Personoj - proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj


  • Nacia tago sur la Turkoj kaj Kajkoj, Constitution Day, tago de la konstitucio; grava nereligia festotago estas ankaŭ la 26-a de julio, National Heroes Day, la tago de la naciaj herooj.


  • Orienta Timoro - datreveno de sendependiga referendumo


  • Tatarstano - Tago de la Respubliko



Tagoj de semajno |


La 30-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.




  • 30-a de aŭgusto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 30-a de aŭgusto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 30-a de aŭgusto en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg