Otto





Otto (kelkfoje esperantigita kiel Oto por eviti duoblajn konsonantojn) estas ĝermana vira persona nomo kaj ankaŭ familia nomo.




Enhavo






  • 1 Signifo


  • 2 Variaĵoj


  • 3 Nomtago


  • 4 Konataj nomportantoj


    • 4.1 Regnestroj


    • 4.2 Ekleziuloj


    • 4.3 Antaŭnomo


    • 4.4 Esperantistoj


    • 4.5 Familia nomo


    • 4.6 Similaj viraj nomoj


    • 4.7 Similaj virinaj nomoj




  • 5 Ceteraĵoj





Signifo |


En malnovaltgermana lingvo ot "posedaĵo, heredaĵo". Origine "Otto" estis nur mallonga formo de diversaj nomoj kun komenco "Ot-" (Otmar, Otfried, Otbert, ...), poste ĝi fariĝis memstara nomo.



Variaĵoj |


Viraj: Udo, Odo, Otello, Othello, Otfrid, Otfried, Ottfried, Othmar, Ottmar, Othon, Eŭdo, Odón, Oddone


Virinaj: Ottilie, Ottilia, Otilia, Odilia, Odile, Uta


La nomo Ulriko kaj ĝiaj variaĵoj havas la saman radikon.


La nomo de la dinastio Ottonen (en Esperanto eble "Ottidoj" aŭ "Otto-idoj") devenas el ties unua imperiestro, Otto la 1-a, "la Granda".


Ne parenca estas la nomo Ödön, kiu estas la hungara formo de Edmundo.



Nomtago |


30-a de junio (Otto von Bamberg)



Konataj nomportantoj |



Regnestroj |



  • Regantoj de la Sankta Romia Imperio:

    • "Otto-idoj" (Liudolfidoj):


      • Otto la 1-a (Sankta Romia Imperio), "la Granda" (912-973)


      • Otto la 2-a (Sankta Romia Imperio) (955-983)


      • Otto la 3-a (Sankta Romia Imperio) (980-1002)




    • Velfoj:

      • Otto la 4-a (Sankta Romia Imperio) (1175 - 1218)




  • Reĝoj:


    • Otto la 3-a (Bavario), 1290-1312 duko de Bavario, Vitelsbaĥoj, estis 1305-1307 ankaŭ reĝo de Hungario kiel "Béla la 5-a"


    • Otto la 1-a (Grekio), 1832-1862 reĝo, Vitelsbaĥoj


    • Otto (Bavario), 1886-1916 reĝo, Vitelsbaĥoj



  • Dukoj:


    • Otto la 1-a (Saksio), 880-912 duko


    • Otto la 1-a (Ŝvabio), 954-982, duko de Ŝvabio kaj de Bavario, Liudolfidoj


    • Otto la 1-a (Bavario), 1180-1183 duko, Vitelsbaĥoj


    • Otto la 3-a (Bavario), 1290-1312 duko, Vitelsbaĥoj, estis 1305-1307 ankaŭ reĝo de Hungario





Ekleziuloj |



  • Otto von Bamberg (ĉ. 1060-1139), episkopo de Bamberg, sanktulo


Antaŭnomo |




  • Otto von Bismarck (1815-1898), germana politikisto kaj regna kanceliero


  • Otto Graf Lambsdorff, (1926-2009), germana politikisto


  • Otto von Habsburg, (1912-2011), germana politikisto


  • Otto Hahn (1879-1968), germana kemiisto


  • Otto Lilienthal (1848-1896), germana inĝeniero


  • Otto Waalkes (* 1948), germana humuristo



Esperantistoj |



  • Ottó Haszpra

  • Oton Pancer

  • Otto Simon

  • Utho Maier

  • ...



Familia nomo |




  • Frei Otto (* 1925), germana arkitekto


  • Jan Otto (1841-1916), ĉeĥa eldonisto



Similaj viraj nomoj |




  • Oto, latine Otho, 69 romia imperiestro


  • Odo aŭ Eŭdo la 1-a, france Eudes, 888-898 franca reĝo

  • Odo aŭ Eŭdo de Akvitanio, 700-735 duko


  • Odo la 1-a (Burgonjo), ?-1102, Burgonjo

  • Odo de Cluny

  • Odo de Bayeux

  • Sankta Oda de Canterbury


  • Udo Lindenberg


Similaj virinaj nomoj |



  • Odilia, franca sanktulino


Ceteraĵoj |


Ambaŭ vortoj "Otto" kaj "Oto" estas palindromoj.







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg