Ulisse Aldrovandi










































Ulisse Aldrovandi

Ulisse
Ulisse Aldrovandi

Persona informo
Nomo Ulisse Aldrovandi
Dato de naskiĝo
11-a de septembro 1522
Loko de naskiĝo Bolonjo
Dato de morto
4-a de majo 1605
Loko de morto Bolonjo
Okupoj
kuracisto kaj natursciencisto
Aĝo je morto 82
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Ulisse Aldrovandi ([ulisse aldrovandi] , (konata ankaŭ kiel Ulysses ALDROVANDUS aŭ simple Aldrovandus) ; naskiĝis la 11-an de septembro 1522, en Bolonjo, mortis la 4-an de majo 1605, en Bolonjo) estis itala kuracisto kaj natursciencisto


Li unue fariĝis komercisto. Poste studis diversajn fakojn, i.a. juron, filozofion, matematikon kaj medicinon. Ekde 1560 li okupis profesoran postenon en la Universitato de Bolonjo. En la jaro 1568 li samloke fondis Botanikan Ĝardenon.


Aldrovandi (apud Conrad Gesner) estas konsiderata unu el la fondintoj de la moderna zoologio. Precipe liaj detalaj sistematikaj ekzamenoj lin famigis.


Lia ĉefverko estas la 11-voluma Historia animalium. El ĝi ĉefe la tri volumoj pri birdoj (Ornithologia), kompletigantaj la samnoman verkon de Gesner, akiris famon.


En Historia Monstrorum li - sen kritika ekzameno - priskribis diversajn fablajn estaĵojn (ekz. ĥimeron kaj centaŭron), kies ekziston oni tiutempe ne pridubis. Tria konata verko estas De Monstris. Ĝi temas pri diversaj misformaĵoj de homaj korpoj.



Vidu ankaŭ |




  • Luca Ghini (1490-1556)


  • Andrea Cesalpino (1519-1603)















Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)