Johannes Linnankoski
Johannes Linnankoski | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1869 (1869-10-18) en Askola, Grandprinclando Finnlando, |
Morto | 10-an de aŭgusto 1913 (1913-08-10) (43-jara) en Helsinko |
Ŝtataneco | Grandprinclando Finnlando |
Profesio | verkisto, ĵurnalisto |
Lingvoj | finna lingvo |
Johannes LINNANKOSKI [LINnankoski], realnome: Johannes Vihtori PELTONEN (naskiĝis la 18-an de oktobro, 1869 en Askola, mortis la 10-an de aŭgusto, 1913 en Helsinki) estis finna verkisto.
Famiĝinte pro sia romantisma romano Laulu tulipunaisesta kukasta (La kanto pri fajr-ruĝa floro), liaj pli malfruaj verkoj montris kritike-realismajn trajtojn.
Kelkaj el liaj verkoj estis bazoj por filmoj, el kiuj Hilja maitotyttö (reĝisoro Teuvo Tulio) and Laulu tulipunaisesta kukasta (reĝisoro Mikko Niskanen).
Verkoj |
Ikuinen taistelu (dramo, 1903)
Laulu tulipunaisesta kukasta (La kanto pri fajr-ruĝa floro) (romano, 1905)
Taistelu Heikkilän talosta (Batalo pri la domo Heikkilä) (novelo, 1907)
Pakolaiset (romano, 1908)
Simson ja Delila (dramo, 1911)
En Esperanto aperis |
Batalo pri la domo Heikkilä, tradukis Vilho Suonio Setälä. - Helsingforso: Eldona Akcia Societo Otava, [1919]. - 60 paĝoj - (Finna Biblioteko Esperanta 1)
La kanto pri fajr-ruĝa floro, tradukis E. Kuoppala kaj J. Jäntti. - Kuopio: Finna Esperanto-Librejo, 1987.