Roland Levreaud



















































Roland Levreaud

Roland-Levreaud.jpg
Roland Levreaud en 1982, dum prelego en la pariza kulturcentro Pompidou.
Personaj informoj

Naskiĝo

30-an de marto 1919 (1919-03-30)
en Francio proksime de Bordozo

Morto

30-an de novembro 1992
en Francio Cenon

Nacieco

franco

Aliaj nomoj
Rol'

Ŝtataneco

Francio

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto, franca lingvo
Esperanto

Verkis en Esperanto

verkoj

Aliaj aktivaĵoj

Esperanto-vortaristo

Esperantistiĝis en
1945







v  d  r


Information icon.svg



Roland LEVREAUD [Rolando LEVRO] (naskiĝis en 1919 - mortis la 30-an de novembro 1992 en Cenon, Francio), kiu ofte subskribis per la simpla Rol', estis franca esperantisto aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj kiel Esperanto-vortaristo.






Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Esperanta agado


  • 3 Vortara agado


  • 4 Verkoj


    • 4.1 Originalaj


    • 4.2 Tradukoj




  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Notoj kaj referencoj





Vivo |


Levreaud naskiĝis sur la bordoza vitkamparo, en kamparana familio, kaj mem dumvive kultivis plu sian vitejon. Li studis historion en seminario, preparante la konkurson por eniri en Normalan Superan Lernejon, sed ne povis eniri tien pro la militeksplodo. Militkaptito en 1940, li forkuris la kvaran tagon. Li poste plu studis historion kaj geografion en la universitato de Bordozo kaj fariĝis fakinstruisto ĝis 1975.


Ekde 1945, li ekaktivis sur diversaj kampoj, i.a. internaciaj laborkampoj de Civilservo, pacismo, popolklerigado, sindikatismo kaj Esperanto. Li klopodis plekti ligojn inter tiuj diversaj movadoj, ekzemple starigante Esperanto-kurson en 1951 en Poitiers, kie laboris cento da volontuloj de la civilservo[1]. Pli poste li ankaŭ implikiĝis en la cikloturista, ekologiista kaj kinokluba movadoj. Sian partoprenon en la helpa laboro de Internacia Urĝa Agado okaze de naturaj katastrofoj en diversaj mondopartoj li priskribis en kelkaj artikoloj.



Esperanta agado |


De 1952 ĝis 1992 li zorgis pri la kleriga fako de SAT-Amikaro, la franclingva LEA de SAT, kaj respondecis pri la perfektigaj perkorespondaj kursoj. Li verkis artikolojn por Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo, kaj kunlaboris al multaj lingvaj projektoj, interalie al reverkado de la Racia Kurso ("Cours Rationnel"). De 1962 li estis unu el la reprezentantoj de SAT-Amikaro ĉe Franca Esperanto-Instituto (komuna lingva instanco de Esperanto-asocioj en Francio), prezidis ĝin en 1987 kaj dum periodo ĝia vic-prezidanto.


Anekdote, menciindas ke li estis dum ties junaĝo instruisto de Kribo (Christian Baudé), kiu jarojn poste interesiĝinte pri Esperanto studis la lingvon farante la perkorespondan kurson kun Rolando[2] kaj poste fariĝis zorganto de la impona Broŝurservo de SAT[3].



Vortara agado |


Kun Edmond Dazun, Félicien Baronnet k.a. li kunredaktis inter 1953 kaj 1959 la dudirektan vortaron "Dictionnaire pratique d'Esperanto" (tri eldonoj 1959, 1974 kaj 2000). Al Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970 li kontribuis en la fako "muziko". Por la "Suplemento al la Plena Ilustrita Vortaro" (PIVS, 1987) li prilaboris la fakojn geografio, historio, kinarto, muziko kaj politiko kaj krome kompilis, redaktis kaj prespretigis la Suplementon.


Kvankam grave malsana ekde 1989, li forlasis siajn asociajn respondecojn nur kelkajn monatojn antaŭ sia morto. Li mortis en la maljunulejo de Cenon, en la nokto inter la 29a kaj la 30a de novembro 1992.



Verkoj |



Originalaj |




  • Ne nur vortoj, sed agoj (artikolaro), SAT-broŝurservo, 1997, 110 p [4]


  • Paroladoj kaj prelegoj, SAT-broŝurservo, 199?



Tradukoj |



  • Parolado pri memvola servuto de Etienne de la Boetie, SAT-Amikaro, 1994


Eksteraj ligiloj |




  • Verkoj de kaj pri Roland Levreaud en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo


  • Eseo pri La Socia Enhavo de l’Ĵaz‑Muziko



Notoj kaj referencoj |




  1. Salutletero kiel prezidanto de FEI por la oficiala inaŭguro de Kvinpetalo, verkita la 22an de aprilo 1987.


  2. Fonto: Luizeto (Louisette), la edzino de Rolando. - vidu ankaŭ la antaŭparolon de Kribo al Ne nur vortoj, sed agoj.


  3. http://satesperanto.org/Prezaro-de-SAT-broŝurservo.html


  4. http://www.nodo50.org/esperanto/Libroservo/Nenurvortoj.htm




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg