Ferrante Imperato


























Ferrante Imperato

Pri la natura historio de Ferrante Imperato, (Napolo, 1599)
Pri la natura historio de
Ferrante Imperato, (Napolo, 1599)
Personaj informoj

Naskiĝo

1-an de januaro 1525 (1525-01-01)
en Napolo

Morto

1-an de januaro 1625 (1625-01-01) (100-jara)
en Napolo

Profesio

apotekisto, natursciencisto

Lingvoj

itala lingvo







v  d  r


Information icon.svg



Ferrante Imperato (1550-1612) estis itala kuracisto, apotekisto, naturalisto kaj botanikisto, kreinto de iu naturmuzeo en la Palaco Gravina[1], en Napolo. La muzeo fariĝis unu el la plej famaj en Eŭropo kaj estis vizitata de granda nombro da studemuloj. La kolekto kreskis dank'al la interŝanĝo de specimenoj ĉe aliaj eŭropaj naturalistoj. Ferrante multe vojaĝis tra sudo de italio, kaj tio permesis al li kolekti grandan kvanton da mineralaj, plantaj kaj bestaj specimenoj krom fari detalan observadon pri geologiaj ekaperaĵoj. Li elstarigis la gravecon de la akvo apud la formiĝo de la reliefoj kaj precize interpretis la salecon de la maro, krom priskribi la stratigrafian serion observitaj en la kavernoj de pucolano.




Enhavo






  • 1 La muzeo pri Natura Historio


  • 2 Ĉefa Verko


  • 3 Literaturo


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj





La muzeo pri Natura Historio |





Ilustraĵo de Ferrante Imperato en sia verko: Dell'Historia Naturale (Napolo, 1599)


La plejmulto el la kolektantoj da naturobjektoj estis kuracistoj, apotekistoj kaj naturfilozofoj, kvankam virtuale ajna homo kun minimuma edukadogrado, ajna eksperto pri vojaĝoj, aŭ kelke da aliro en la retoj tie kie erudiciuloj rutine komercas siajn objektojn, rajtas konsideri sin kiel kolektanto. Tre tipe, la studemuloj kiuj ĉefe rolas kiel advokatoj defende de la anatomiaj teatroj kaj botanikaj ĝardenoj, ĉiam havis iliajn privatajn kolektojn.


Ĉirkaŭ 1560, la bolonja kuracisto Ulisse Aldrovandi (1522-1605) estis tre konata kiel kolektanto da naturobjektoj. En la proksimaj kelkaj jardekoj, lia domo fariĝis unu el la plej gravaj esplorcentroj pri natura historio. La minerala kolekto de la Vatikana Muzeo mirigis dum jardekoj. La kolekto de la faŭno de la Nova Mondo, apartenanta al Rudolfo la 2-a (1552-1612) en Prago faris grandan sukceson siaepoke kaj multaj malfermegis siajn okulojn antaŭ la Nilaj krokodiloj kiuj pendis el la muroj kaj plafonoj de la Natura Muzeo en Napolo, kreita de Ferrante Imperato kaj disvastigita en lia verko "Dell'historia naturale" (1599).[2]


Ferrante Imperato kaj lia filo Francesco okupis elstarajn postenojn en la napola politika kulturo. Ferrante estis popolkapitano[3] en Piazza di Niddo dum la ribelo kontraŭ la hispana vico-reĝo en 1584. Lia filo daŭrigis la familian tradicion je politika aktiveco kaj estis aŭtoro de politika traktato pri la restrukturiĝo de la loka registaro, en 1604.[4] La moto de Ferrante estis "In dies auctior", kio signifas, mi pliboniĝas tagon post tago kaj tiu slogano aperas en la titolpaĝo de lia verko.[5]



Ĉefa Verko |



  • Dell'historia natvrale di Ferrante Imperato, 1599


Literaturo |



  • Universitato de Leicester


  • Jan Brueghel the Elder: The Entry of the Animals Into Noah's Ark, Arianne Faber Kolb


  • The Cambridge History of Science: Volume 3, Early Modern Science, Katharine Park,Lorraine Daston


  • The Secret History of Domesticity: Public, Private, and the Division of ..., Michael McKeon


  • History of Universities: Volume XXIII/2, Mordechai Feingold



Vidu ankaŭ |




  • Francisco Hernández de Toledo (1514-1587), naturalisto kaj privata kuracisto de la reĝo de Hispanio Filipo la 2-a (1556-1598).


  • Andreo Ĉezalpino (1519-1603), itala kuracisto, anatomo kaj botanikisto.


  • Ulisse Aldrovandi (1522-1605), itala kuracisto kaj naturalisto


  • Francesco Calzolari (1522-1609)


  • Giambattista della Porta (1535-1615)


  • Filipo la 2-a (1556-1598)


  • Fabio Colonna (1567-1640), itala naturalisto


  • Federiko Ĉesi (1585-1630), itala sciencisto kaj naturalisto


Federico Cesi|Federiko Ĉesi (1585-1630)



  • Nacia Akademio de la Linkoj, fondita en 1603


Referencoj |





  1. Palazzo Orsini di Gravina


  2. The Cambridge History of Science: Volume 3, Early Modern Science, Katharine Park, Lorraine Daston


  3. Capitano del popolo


  4. Possessing Nature: Museums, Collecting, and Scientific Culture in Early ..., Paula Findlen


  5. Summa Gallicana













Portala ikono Portalo pri Medicino








Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)